top of page

 El vikipedio:

 

La Kitáb-i-Aqdas (aŭ Aqdas, arabe : الكتاب الاقدس) estas la centra libro de la Bahaa Kredo, verkita de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la religio. La libro estas verkita en la araba sub la tiulingva titolo al-Kitáb al-Aqdas, sed ĝi estas pli ofte nomata laŭ sia perslingva titolo, Kitáb-i-Aqdas (كتاب اقدس), kiun al ĝi donis Bahá'u'lláh Mem. Ĝi estas ofte nomata ankaŭ la "Aqdas", la "Plej Sankta Libro", la "Libro de Leĝoj" kaj foje la "Libro de Aqdas".

Estas asertate, ke la libro estas finverkita ĉirkaŭ la jaro 1873, kvankam estas indikaĵoj, kiuj sugestas, ke almenaŭ parto de la libro estis pli frue verkita. Bahá'u'lláh sendigis manuskriptajn ekzemplerojn al la bahaanoj en Irano kelkajn jarojn post la revelacio de la Kitáb-i-Aqdas, kaj en la jaro 1308 p.H. (1890-91 p.K.) Li aranĝis la eldonon de la originala araba teksto en Bombajo.

La Kitáb-i-Aqdas estas konata kiel la "Patrina Libro" de la bahaaj instruoj, kaj la "Ĉarto de la estonta mondcivilizacio" (God Passes By, p. 213).

Ĝi ne estas, tamen, nura libro de leĝoj. Multe el la enhavo traktas aliajn aferojn, precipe etikajn admonojn kaj epistolojn al diversaj individuoj, grupoj, kaj lokoj. La Kitáb-i-Aqdas ankaŭ diskutas la establon de bahaaj administraj institucioj, bahaajn religiajn praktikojn, leĝojn de persona rango, kriman leĝon, sociajn principojn (inkluzive de alvoko al la parlamentoj de la mondo akcepti internacian helplingvon), diversajn leĝojn kaj nuligojn, kaj profetaĵojn.

La Kitáb-i-Aqdas estas ankaŭ estas suplementita de la

  • "Demandoj kaj Respondoj", kiuj konsistas el 107 demandoj submetitaj al Bahá'u'lláh de Zaynu'l-Muqarrabin rilate al la aplikado de la leĝoj, kaj la respondoj de Bahá'u'lláh al tiuj demandoj,

  • "Kelkaj Tekstoj Rivelitaj de Bahá'u'lláh",

  • "Sinoptiko kaj Kodigo de la Leĝoj kaj Ordonoj" de la libro,

  • kaj ankaŭ multaj klarigaj notoj.

Kelkaj leĝoj kaj instruoj de la Kitáb-i-Aqdas estas, laŭ la bahaa instruo, ne intencataj aplikiĝi nun; ĝia aplikado dependas de la decidoj de la Universala Domo de Justeco.

Kitab-i-Aqdas, la Plej Sankta Libro

bottom of page