top of page

 

Jaáhilíyyih: La malluma periodo de malklereco inter la araboj antaŭ la apero de Mahometo.

Jabal-i-Básit: Laŭvorte: »la malfermita Monto«, aludo al »Máh-Kú«, kies Báb estis malliberigita.

Jabal-i-Shadid: Laŭvorte: »La Malĝoja Monto« (la nombra valoro de la vorto Shadid estas 318, same kiel de Chihríq). Aludo al Chihríq (laŭ »Travellers’ Narrative« Báb restis tri monatojn en la kastelo de Chihríq, antaŭ ol Li estis kondukita ṭihránon por esti esploraata).

Jábulká (Okcidento) kaj Jábulsa (Oriento): Du mistikaj urbon. »En la plej ekstrema parto de la oriento estas urbo, kies nomo estas Jábars, kaj kies loĝantoj devenas de la idoj de Thamúd.Kaj en la plej ekstrema parto de la okcidento estas urbo, kies nomo estas Jabalk, kaj kies loĝantoj devenas de la idoj de ‘Ad.« (Rig.: La Surao pri Húd, Korano XI).

Jafr: La scienco pri aŭgurado. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Jawad: Laŭvorte: »la Malavara« – unu el la titoloj, donataj al la naŭa Imamo, Muḥammad Takí.

Jazíray-i-Khadrá: Laŭvorte: »Floranta Insulo«.

Jenáb-i-Bahá: La titolo, per kiu Bahá’u’lláh estis nomata antaŭ la martirigo de Báb.

Júdí (La Smeralda Montaŕo): Malkorekta formo de Monto Giordi, la greka Gordyall, kuŝanta inter Armenujo kaj Mezopotamio. Uzata simbole (la Smeralda Montaŕo). Tiu ĉi montaŕo estas tre malfacile trapasebla.

Kabir: Laŭvorte: »granda«.

Ka’b-Ibn-i-Ashraf: Fervora kontraŭulo de Mahometo el la gento Tayy, kiu iris kun kvardek judoj el Medina en Meccan kaj konspiris kun ĉef-malamiko de la Profeto por mortigi Mahometon. Li estis poste mortigita laŭ la ordono de la Profeto.

Kad-Khuda: Ĉefo de kvartalo aŭ paroĥo en la urbo; vilaĝestro.

Káfí (Usúl-i-Káfí): (Rawdiy-i-Káfí)

1.        Kompilaŕoj de la mahometanaj ŝianaj tradicioj.

2.        »Káfí,« menciita en la »tradicio de Jábir« en la »Tabuleto de Fátimih.«

3.        »Rawdiy-i-Káfí«, estas rakontite rilate al »Zawra«, pri Mu‘Aviyih, filo de Vahhláb, al kiu Abú ‘Abdilláh diris: »Ĉu vi konas Zawram?« oni diras, ke ĝi estas Baghdád. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Kalantar: Majoro

Kalim: »Tiu, kiu argumentas«.

Kalimat: Laŭvorte: »vortoj«. La titolo de unu el la Tabuletoj de Bahá’u’lláh.

Karbilá: Sankta urbo en la asia Turkujo, en la distance de sesdek mejloj suden de Baghdád. La amasbuĉo en Karbilá.

Karim: Laŭvorte: »honorindulo«.

Kawťľar: La signifo de tiu ĉi vorto estas »abundeco«. Rivero en la paradizo, el kiu elfluas ĉiuj riveroj.

Khán: Princo, nobelo, ĉefo.

Khasa’il-i-Sab‘ih: Laŭvorte: »sep kvalifikoj«. Traktato, en kiu Báb prezentis la esencajn ecojn, postulatajn de tiuj, kiuj atingis la konon de la Nova Revelacio kaj rekonis tion, kion ĝi atribuas al si.

Khaybar: Indiĝena provinco de Punjab. La Khaybara Pasejo. La ĉefa pasejo inter Hindujo kaj Afganlando. Dek mejlojn for de la Peshawar la vojo mallarĝiĝas ĝis malpli ol dudek futoj laŭlonge de krutaŕo, kaj tial ĝi havas grandegan strategian signifon. (Rig.: Korano LXVIII,15 – la militiro de Mahometo kontraŭ la judoj de Khaybar).

Khutbíy-i-Qahriyyih: Laŭvorte: »Prediko de Kolero.« Ĝi koncernas leteron, skribitan de Báb al la ŝaho Muḥammad, malkaŝantan la karakteron de Hájí Mírzá Aqásí. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Kisasu’l-‘Ulama: Biografio de la ŝianaj ekleziuloj, mencianta la doktrinon de Báb, ĝian historion kaj liajn antaŭulojn.

Kitáb-i-Íqán: Laŭvorte: »Libro de Certeco«. La titolo de epistolo de Bahá’u’lláh al la onklo de Báb.

Koptoj: Raso de la indiĝenaj egiptanoj, devenanta de la antikva egipta popolo. Unu el tiuj kristanaj egiptanoj starigis post la j. 451 monofizitan Eklezion, la ĉefan kristanan eklezion en Egipto, kies branĉo estas la etiopa, abisinia eklezio. La monofizitoj datas sin de la kvina jarcento. Ili akceptas, ke Kristo havis nur unu naturon, la dian, kaj ne du naturojn, kunigitajn ĝis nedistingeblleco.

Korano (Qur’án): La sankta Libro de Islamo. Tradonita revelacie de Mahometo.

Ku’bih: La antikvas sanktejo en Mecca, kiu de nememorebla tempo estis celo de pilgrimoj. Nun ĝi estas rekonita kiel la plej ĉefa sanktejo de Islamo.

Kuláh: Persa ŝaflana ĉapelo, portata de ŝtataj oficistoj kaj civiluloj.

Kúfih: (Hamzih) »La Princo de Martiroj«, la titolo de onklo de Mahometo. (Rig.: Hamzih).

Kull-i-Shay: »ĉiuj aŕoj.« La nombra valoro de tiu ĉi vorto estas 361 aŭ 19 x 19.

Kullu’t-Ta‘ám: Komentario pri la korana verso III,93, verkita de Bahá’u’lláh en Baghdád, honoranta Quddúson, la unuan martiro, kiun Báb kaj Bahá’u’lláh priploris en multaj Tabuletoj kaj preĝoj, kaj al kiu ili malŝparis laŭdovortojn. (Nabil: »The Dawn Breakers«).

»Kvara ĉielo«: Unu el la gradoj de la nevidebla Regno.

Laylatu’l-Qadr: Laŭvorte: »nokto de Povo«, unu el la lastaj dek noktoj de la monato de Ramaḍáno, kaj kiel oni ĝenerale kredas, la sepa, kalkulante de la fino. (Inter la 23a kaj 24a de Ramaḍán).

Malkaŝanto: Malkaŝanto de Dio –Profeto.

Mahometo (Muḥammad): La Profeto de Islamo. La Malkaŝanto de la Korano. Nask. En aŭgusto 570 j. A.D., deklaris Sian mision en la j. 613. Lia transmigro en Medinan okazis en la j. 628 A.D.

Mi’ráj: Laŭvorte: »supreniro«. La esprimo, uzata koncerne la ĉieleniro de Mahometo.

Mírzá Músá-Áqay-i-Kalim: Frato de Bahá’u’lláh.

Mírzá Takí Mustawfí: Lia oficiala titolo estas konata pli bone laŭ sia post kromnomo »Siphir«. Aŭtoro de ĝenerala historio de la mondo, kiu celis superi ĉiujn sampsecajn verkojn. La »Násikhu’t-Tawáríth« konsistas el serio de dikaj volumoj, el kiuj ĉiu temas pri speciala periodo de la historio. Gobineau en sia verko »Trois ons en Asie« prezentas la socialajn flankojn de tiu historiisto de kiu li ĉerpas pliparton de la faktoj, rilatantaj al la movado de Báb, kiujn li priskribis tiel plastike en sia »Religions et Philosophies dans l’ Asie Central«).

Mullá Muḥammad ‘Alí-i-Bárfurushí: Quddús (Jenáb-i-), »Lia Ekscelenco la Sankta«, estis pere de sia patrino rektlinia posteulo de Imám Hasan, la nepo de la Profeto Mahometo. Naskita en Bárfurúsh en la provinco Mázindaran, li estis disĉiplo de la eminenta Siyyid Kázim el Resht, kiu estis kunulo kaj akompanto de Báb dum Lia pilgrimiro. Li komencis proklami la vorton de Báb kun grandega firmeco. Fine, en la j. 1265 A.H. li estis mortkondamnita de Sa‘id’l ‘Ulma, la ĉefjuristo de Bárfurúsh. Li fordonis sian vivon meze de grandega kriado kaj bruado. (»Travellers’ Narrative«)

Mullá ḥusayn-i-Bushrú’i: Bábu’l-Báb, nomata »Jenábi-i-Báb, Jenáb—i-Bábu’l-Báb, Avvalu-man-ámana, Harj-i-avval, Ism-i-avval.« La unua »Litero«, la »Unua, kiu ekkredis«. Post la morto de Siyyid Káẓim Mullá ḥusayn iris en Shírázon kaj faris viziton al Mírzá ‘Alí Muḥammad, kun kiu li estis konatiĝinta en Karbilá. Li estis la unua, al kiu la juna Profeto deklaris Sian dian Mision, prezentante kiel pruvon Sian komentarion pri la »Surao pri Jozefo« kaj elmontrante aliajn signojn. Mullá ḥusayn, post mensa baraktado, kiu daŭris kelkajn tagojn, konvinkiĝis firme, ke la Majstro tiel senpacience atendata, tiel fervore dezirata, estas fine trovita.

Mullá Muḥammad ‘Alíy-i-Zanjání: Loĝanto de Zanján, kromnomita de Báb Hijjat-i-Zanjání. Li estis titolita Hijjatu’l Islám. Li konvinkiĝis pri la vereco de la misio de Báb, kaj tuj poste li iris prediki kaj alvokadi siajn disĉiplojn, ke ili akceptu Lian doktrinon. Li skribis al Báb deklaracion kaj konfeson de sia kredo je Li. Li estis ĉefo (miyhahid) dum la sieĝo de Zanján, kaj tie li fordonis sian vivon; li estis mortigita ĝuste antaŭ la tritaga amasbuĉado post la subiĝo. (»Travellers’ Narrative«).

Mullá ‘Alíy-i-Bastámí: Li estis konata pro sia sankteco kaj nomata »La Sanktulo el Khurasán.« Li estis laŭdire la unua martiro kaj la sola, kiu mortis el la manoj de la osmanaj turkoj. La martirigo okazis en la dua aŭ tria jaro de la Revelacio (A.H. 1262-3 – A.D. 1846-7). La mortverdikton kontraŭ  li subskribis ĉiuj muftioj de Baghdád, inter kiuj la unua estis Maḥmud Effendi, krom unu, kies nomo estis Muhsin aŭ Hasan, kaj kiu rifuzis tion, dirante, ke la dubas la justecon de tiu ago. Báb direktis poste la jenajn vortojn al tiu Muhsin aŭ Hasan en la »Libro de Nomoj«: »Ĉar vi dubis kaj rifuzis partoprenis en tiu murdo, tial Dio dekretis en la Tago de Renaskiĝo la fajro vin ne tuŝu.«

Mullá Yúsuf-i-Ardíbi: Unu el la plej energiaj mistsenditoj de Báb. Li estis desputita proklami Lian doktrinon en Ázarbaijan. Dank’ al li konvertiĝis pliparto de la loĝantoj de Milán (Zanján). Poste li penis unuiĝi kun la bábanoj en Shaykh Tabarsi, sed li estis malliberigita de Mahdí-kuli-Mírzá, gardata kun certa nombro da bábanaj ĉefoj post la sieĝo kaj rezervita por la ĝenerala buĉado, celanta aldoni brilon al la triumfo de la princo. Li estis kondukita en la urbon Bárfurúsh, kie li ŝatis elpafita el kanono. Li renkontis sian morton kun grandega heroeco.

Mullá Mihdíy-i-Kandi: Unu el la ekleziuloj el la Shaykhí pario, kiu serĉis tiun senkomparan personon, kiu, laŭ ilia terminaro, estis la »Kvara Subtenanto« kaj centra malkaŝanto de la vero de la klara Religio (Islamo). Li akceptis poste la Aferon de Báb. Li estas menciita sur la listo de eminentulaj martiroj , troviĝanta en Tárikh-i-Jadíd. (»Travellers’ Narrative«).

 Mullá Báqir: Unu el la unuaj partianoj de Báb. Antaŭ la ekiro al Chihríq al Tabríz Báb konfidis al li speciale preparitan skatolon, entenantan Liajn skribaŕojn, Lian ringon kaj plumojn, metis la ŝlosilon de la skatolo en koverton kajkomisiis al Mullá Báqir transdoni tiun ĉi altvaloran konfidaŕon al Mullá Kárim el Kazvín. (»Travellers’ Narrative«).

Mullá Ni’Matu’llah-i-Mazindarání: Fervora partiano de Báb. Li estis martirigita post la sieĝo de Shaykh Tabarsi.

Mullá Midhíy-i-Khu’i: Menciita sur la listo de eminentaj martiroj, troviĝanta en Táríkh-i-Jadíd.

Mullá (Muḥammad) Sádiq-i-Khurásáni: (Mukadda’ la »Sankta«): Li estis unu el la unuaj konvertitoj, konvinkitaj de Mullá ḥusayn. Li estis profesoro (Mudarris) en la kolegio en Isfahán. Post la sieĝo de Shaykh Tabarsi li estis, laŭ Táríkh-i-Jadíd, kondukita en la urbon Bárfurúsh kaj vendita kiel sklavo. (»Travellers’ Narrative«)

Madrisih: Religia kolegio.

Man-Yuẓhiru’lláh: »Tiu, kiun Dio aperigos«. La titolo donita de Báb al la Promesito.

Mashhadi: Mahometano, kiu plenumis la pilgrimon al Mashhad.

Masjid: Moskeo, sanktejo, preĝejo.

Maydán: Subdivido de »farsakh«. Placo.

Mihdí aŭ Mahdí: La titolo de la Malkaŝanto, atendata de la Islamo.

Mashriqu’l-Adhkár: Laŭvorte: »tagiĝloko de la glorado de Dio«. La titolo difinanta bahaan preĝejon.

»Moskodora blovo de l’ Eterneco«: Mistika esprimo, simbolanta la aromojn de la Dia Spirito de la Malkaŝanto.

Mustagháth: Laŭvorte: »Alvokito«. Menciita en la verkoj de Báb kaj Bahá’u’lláh. Ĝi signifas la ciklon de ĉiu Diepoko.

Nadr-Ibn-Hánith: Fervota kontraŭulo de Mahometo.

Najaf: Urbo, altrespektata de la ŝianoj, ĉar en ĝi troviĝas la tombo de Imám ‘Alí.

Namáz-Khánin: Laŭvorte: »preĝodomo«.

Násikhu’t-Tawáríth >

Rawzatus-safa > Historio kompilita de generalo Musulman, historiisto. Historio, verkita de Mírzá Takí Mustawfí.

Nimrod: Gen., 10,9. (Persekutinto de Abraham). Laŭ la orientaj legendoj li estis nepo de Ĥam. Li estis potenca ĉasisto; tial tiu ĉi nomo estas donota al ĉasistoj, famaj pro siaj sukcesoj.

Níqṭiy-i-Ukhrá: Laŭvorte: »La lasta Punkto«. La titolo donita al Quddús de Bahá’u’lláh; rango kiun superas neniu krom tiu de Báb mem. (Nabil: »The Dawn Breakers«).

Nubuvvat-i-Khassih: Speciala misio de Mahometo. (Nabil: »The Dawn Breakers«)

Nudbih: Lamentado, verkita de Imám ‘Alí.

Nuzejria religio: Religio ĝenerala precipe inter la migrantaj gentoj de Persujo.

Párán (Monto) (Araba: Faran): Tombo de Teman-Teman; hebrea esprimo por »Tempo«, kaj uzata kiel simbolo de Eterneco.

»Dio venas de Teman, la Sanktulo de la monto Paran, Selah aŭ Sálih (Justa Profeto). Lia majesto kovras la ĉielon, kaj Lia gloro plenigas la teron.« (Ĥabakuk, 3,3).

»Li diris: la Eternulo venis de Sinaj kaj eklumis al ili de Seir; Li ekbrilis de la monto Paran kaj venis kun milmiloj da sanktuloj; ĉe Lia dekstra flanko estas fajro de leĝo por ili.« (Re-adm. 33)

Teman aŭ Zeman, kio signifas »la tempodaŭro de Dio« estas denove starigita »en la Tempo« – »el la sentempa Tempo, Tempo sen komenco aŭ fino, kaj Dio faris interligon kun la homo denove en la Tempo kaj loko en Palestino.«

Punkto de Bayán: Báb

bottom of page