top of page

 
La Sep Valoj estas unu el verkoj revelaciitaj de Bahá’u’lláh je Lia reveno de Sulaymáníyyih.
Nur eblas priskribi ĝin kiel majstra verko de la mistika ĝenro. Ĝi estis verkita kiel respondo
al la demandoj de Shaykh Muhyi’d-Dín, la juĝisto de la urbo Khániqayn, kiu estis sufiisto.
Kvankam li ne sekvis la Kredon de l' Báb, li estis admiranto de Bahá’u’lláh, al Kiu per
letero li esprimis iujn pensojn akompanitaj de kelkaj demandoj pri mistikaj aferoj. La temo
de la Sep Valoj estas la vojaĝo de la animo el sia tera loĝejo al la regnoj de la proksimeco de
Dio. La sep etapoj de la vojaĝo jam estas konataj de la sufiistoj estinte priskribitaj de
Farídu’d-Dín-i-‘Attár, rimarkinda reprezentanto de la komencoj de sufiismo. Bahá’u’lláh
vaste parolas pri la profunda signifo de ĉi tiuj sep etapoj.

Enkonduko

bottom of page