top of page

I'Por kio la ŝuoj? forlasu vian vivon kaj la kredon;
pasu rapide, kiel la vento, de la regno de la ekzisto;


soru el la efemera loko, ho Birdo de la Vivo!,
por atingi la eternan festenon de la plej belaj,


La fajro de Moseo estis revelaciita en Lia arbo;
La spirito de cent Jesuoj blovis sur Lia vento.


Estas multaj diferencoj tra la tuta monto de la vivo;
tiel evidentaj, samkiel inter la fruktoj kaj la folioj.


Lia koro estas la Sinajo kaj Lia fajro, la lumo de la Amiko;
Lia fono estas la blankeco kaj Lia brusto, Lia Tur.


Ĉi tiu ne estas blankeco venanta de la Dia Afero;
ĉi tiu blankeco donas la Dian Aferon.


En ĉi tiu epoko venis la Párán de la Amo,
kiam nia Amiko disŝiris la kovraĵojn de Sia Vualo.


Kaj de tiam, atingas nin la parfumo de la Vivo;
Eĉ ankoraŭ mi ne scias de kie ĝi konstante venas.


Mi scias ke el la haroj de la Amiko
ondumas bonodoro; antaŭ ĝi la Vivo kliniĝas.


Estis malkovrita la dia aromo;
kun ĝia memoro intimis nia animo.


Ho Brizo!, disvastigu la spiritan aŭroron;
disvastigu ĝin ekde la Ŝeba konsekrita kaj dia


por ke la animoj, ekstazitaj de Via parfumo,
flugu el la tero de la ekzistado al la Tago de la Origino.


La Birdo de la Vivo soris ekde la pinto de la animo,
ĝi flugis ĝis la nenomata regno de la senfino.


Je batado de flugiloj ĝi pasis la horizontojn de la mondo
kun la helpo de kiu estas la Suverena de la Vivo.


Ekde la Trono de la Amiko ĉi tiu Tago alvenis;
ĝiaj melodioj estas nekalkuleblaj.


Pro la floro de Lia vizaĝo la vintro iĝis printempo;
por la rubeno de Lia buŝo la nokto turniĝis tago;


pro Liaj haroj la angoro de la enamiĝintoj plilongiĝis;
pro Lia malproksimiĝo ĉiuj amantoj suferas je bezono.


La kolo de la kuraĝuloj estas nodataj de la ŝnuro de Liaj haroj;
pri Lia entuziasmo estas angoraj la kuraĝuloj de Dio.


Pro Lia buŝo superbordiĝis la animoj de la enamiĝintoj;
pro Lia komuneco la animoj de la reĝoj petegas.


Pro Lia beleco, se vi profunde rigardas,
lumiĝis la Okulo de la mistika vivo.


Se Lia okulo ne estus en la mondo,

kiel fluus la fontoj de la lumo?


El Lia floro ĝermis la ĝardenoj;
El Lia vizaĝo ekiĝis la floroj de la mistika signifo.


La fajro de Moseo serĉas la lumon sur Lia Vojo
kaj la animo de Jesuo, la Spirito en Lia vizaĝo.


Se estiĝus nokto el inter Liaj vualoj,
ĝi lumigus, kiel la suno, centojn da mondoj.


Ne estas nokto, nur pro la hararo de tiu Bonamato;
kaj la mateno ne venas, nur pro la lumo de Lia vizaĝo.


En la urbo de la Amo, ĉiuj reĝoj
sopire oferas la vivon pro Li.


En Lia beleco, la beleco de Dio revelaciiĝis;
pro Lia buŝo, la koro trinkis la koncentritan vinon de la vivo.


La tuta mondo estas ligita al Lia hararo;
kaj la brustoj vunditaj pro Li.


Ĉar Zulajĥa vidis la belecon de tiu vizaĝo,
anstataŭ la manoj li tranĉis sian koron.


Ĉar blovis spiro de Lia Spirito,
cent mil Jesuoj manifestiĝis.


Ĉi tiu ne estas la priskribo de Lia beleco,
sed tiu, kiu portas la vivon.


Se vi povas difini Lian belecon,
vi lasos pasi miriadojn da maroj de la Signifo.


Se tiel estas la priskribo de unu radio,
kiel estos Lia?, ho kreitaĵo de la Fido!


Kiam la okulo de la amanto kontemplis lian belecon,
ĝi malligiĝis de ĉi mondo kaj de la mondo venonta.


La ondumado tra la maroj de la amo emerĝis de Lia ondo;
La pinto de la feniksoj de la amo leviĝis pro Lia alteco.


Ĉar via okulo estis lumigita de Lia okulo
ne estas justa fiksi ĝin en alian.


Ĉar Lia lumo malfermis la okulon de la koro,
damaĝiga estus preferi la fremdulojn.


Via okulo ĝuas vidon per la Okulo de Dio,
por ke vi nenion vidu en la mondo krom Lia beleco.

Ses

bottom of page