top of page

  61 Tamen, kiu neis Dion en Lia Vero, kiu turnis sian dorson al Lin kaj ribeliĝis, kiu ne
kredis kaj estigis malkonkordon, kontraŭ li estis eldirita la verdikto pri “nepieco”,
“blasfemo”, “morto” kaj “fajro”. Ĉar, kiu blasfemo estas pli granda ol la turniĝo al la
manifestiĝoj de Satano, sekvi la doktorojn de la forgeso kaj la popolon de la ribeliĝo? Kiu
nepieco pli gravas ol neado de la Sinjoro en la tago kiam Dio, la Ĉiopova, la Bonfara,
renovigis kaj regeneris la fidon mem? Kiu morto estas pli mizera ol la fuĝo el la Fonto de
eterna vivo? Kiu fajro estas pli intensa en la Tago de Juĝado ol la malproksimiĝo el la Dia
beleco kaj la ĉiela Gloro?


62 Ĉi tiuj estis la samaj vortoj kaj eldiroj uzitaj de la paganaj araboj kiuj vivis en la epoko de
Muhammad por diskuti kun Li kaj juĝi Lin. Tiel ili diris: “Kiuj kredis je Muhammad vivis
inter ni kaj tage kaj nokte ili rilatiĝis kun ni. Kiam ili mortis kaj kiam ili estis resurektitaj?”
Atentu pri kio estis malkaŝita kiel respondo: “Se pri io vi miras, miru pri tio, kion ili diris:
‘Kiam ni estos polvo kaj rompitaj ostoj, ĉu ni denove iĝos parto de nova kreo?’”xl Kaj en alia
fragmento: “Kaj se vi dirus: ‘Post la morto vi certe estos resurektitaj’, la malfideluloj
ekkrios: ‘Ĉi tio estas nur palpebla sorĉaĵo’”xli. Tiel ili mokis pri Li kaj ridindigis Lin, ĉar ili
legis en siaj Libroj kaj aŭdis de siaj pastroj la terminojn “vivo" kaj "morto", komprenante
ilin laŭ la senco pri ĉi baza vivo kaj morto fizika, pro kio, ne trovinte kion ili pensis en siaj
vanaj imagoj kaj sia perfidaj kaj malbonaj mensoj, ili starigis la flagojn de la malkonkordo
kaj la standardojn de la ribelo, ekbruligante la flamon de la milito. Tamen, Dio estingis ĝin
per la forto de Lia potenco, kiel vi atestas denove en ĉi tiu tago, kun ĉi tiuj malfideluloj kaj
krimuloj.


63 En ĉi tiu momento, kiam blovis sur Mi la parfumitaj aromoj de la altiro venantaj de la
eterna urbo, kiam alpropriĝis de Mi la forraboj de la sopiro venantaj de la tero de la
splendoroj en la tagiĝo de la Suno de la mondoj super la horizonto de Irako, kaj la dolĉaj
melodioj Ḥijáz portis al Miaj oreloj la misterojn de la disiĝo, Mi celis rakonti al via
eminenteco parton de tio, kion la Mistika Kolombo kantis en la koro mem de la Paradizo pri
la vera signifo de la vivo kaj la morto, eĉ se la tasko estus malfacila. Ĉar se Mi interpretus ĉi
tiujn vortojn tiel, kiel ili estis enskribitaj en la Garditaj Tabeloj, ĉiuj libroj kaj paĝoj de la
mondo ne povus enhavi ilin, nek la animoj de la homoj povus elteni ilian pezon. Tamen, Mi
mencios tion, kio decas por ĉi tago kaj epoko, por ke ĝi estu utila kiel gvidilo al kiu ajn
deziros atingi eniri en la retirejojn de gloro troviĝantaj en la regnoj de la alteco, aŭskulti la
melodiojn de la spirito kantitaj de ĉi tiu dia kaj mistika birdo, kaj esti kalkulita inter kiuj
apartiĝis de ĉio krom Dio kaj kiuj en ĉi tiu tago ĝojiĝas en la ĉeesto de ilia Sinjoro.


64 Sciu do, ke la termino “vivo” havas duoblan signifon. La unua temas pri la apero de la
homo sur fizika korpo, tio estas afero tiel evidenta al via eminenteco kaj al aliaj kiel la
tagmeza suno. Ĉi tiu vivo finiĝas per la fizika morto, kio estas neevitebla realeco, ordonita
de Dio. Tamen, tiu vivo menciata en la Libroj de la Profetoj kaj la Elektitoj de Dio estas la
vivo de la sciado; tio estas, la agnoskado flanke de la servanto de la signo de la splendoroj
per kiu lin investis Kiu estas la Fonto de ĉia splendoro, kaj la certeco ke li atingos la ĉeeston
de Dio pere de la Manifestiĝoj de Lia Afero. Jen la benita kaj eterna vivo kiu ne mortas: kiu
estas vivigita per ĝi neniam mortos, sed daŭros tiom, kiom daŭros Lia Sinjoro kaj Kreinto.

 

65 La unua vivo, kiu apartenas al la fizika korpo, atingos sian finon, tiel, kiel Dio malkaŝis:
“Ĉiu animo provos la morton”xlii; sed la dua vivo, kiu estiĝas el la konado de Dio, ne konas
la morton, kiel estis malkaŝita en alia epoko: “Certe ni resurektos lin al feliĉa vivo”xliii. Kaj
en alia fragmento rilate la martirojn: “Male, ili estas vivaj kaj nutrataj de ilia Sinjoro”xliv.
Kaj en la Tradicioj: “Kiu estas vera kredanto vivas kaj en ĉi mondo kaj en la venonta”xlv.
Estas multnombraj la ekzemploj pri similaj vortoj kiuj troviĝas en la Libroj de Dio kaj de la
Enkarniĝoj de Lia justeco. Tamen, cele al simpleco, Ni limigis Nin al la cititaj fragmentoj.


66 Frato Mia! Forlasu viajn proprajn dezirojn, turnu vian vizaĝon al via Sinjoro kaj ne
marŝu sur la paŝoj de kiuj faris idolon el siaj koruptaj inklinoj, por ke eble vi trovu rifuĝon
en la koro de la ekzistado, sub la elaĉeta ombro de Kiu formas ĉiujn nomojn kaj atributojn.
Ĉar, kiuj disiĝas de sia Sinjoro en ĉi tiu tago, vere kalkuliĝas inter la mortintoj, kvakam
laŭŝajne ili marŝas sur la tero; inter la surduloj, kvankam ili povas aŭskulti, kaj inter la
blinduloj, eĉ se ili povas vidi, kiel klare asertis Kiu estas la Sinjoro de la Tago de la Juĝado:
“Ili havas korojn per kiuj ili ne komprenas, okulojn per kiuj ili ne vidas...”xlvi. Ili marŝas sur
perfida klifo tretante la bordon de abismo el fajroxlvii. Ili ne ĝuas la ondumadon de ĉi tiu
Oceano krispigita kaj plena de trezoroj, sed distras sin per siaj propraj vanaj vortoj.


67 En ĉi tiu kunteksto Ni mencios al vi kion oni malkaŝis antikve pri “la vivo”, por ke tio
eble vin apartigu de la impulsoj de la memo, liberigu vin de la mallarĝaj limoj de via
malliberejo en ĉi tiu tenebra stacio kaj helpu vin konvertiĝi en unu el kiuj sekvas la justan
gvidon pro la mallumeco en ĉi tiu mondo.


68 Li diras, kaj certe, Li parolas la veron: “Ĉu la mortinto, kiun Ni resurektis kaj al kiu Ni
donis lumon por ke li povu iradi inter la homoj, egaliĝos al kiu estas en la tenebroj, el kiuj li
ne eliros?”xlviii. Ĉi tiu versiklo estis revelaciita kun rilato al Hamzih kaj Abú-Jahl, la unua
kredis dume la lasta ne. La plejmulto el la paganaj ĉefoj mokis kaj ridis pri li, agitiĝis kaj
ekkriis: “Kiel mortis Hamzih? Kaj kiel li estis revivigita al sia antaŭa vivo?” Se vi atente
pristudas la versiklojn de Dio, vi trovos en la Libro multajn similajn deklarojn.


69 Espereble Mi povus trovi purajn kaj senmakulajn korojn, al kiuj Mi povus instrui
gutojn el la oceanoj de la scio kiujn Mia Sinjoro donis al Mi, por ke tiel ili soru ĝis la ĉieloj
samkiel ili piediras sur la tero, kaj ili trairu sur la akvo, samkiel ili iradas tra la kamparo,
kaj ke, preninte la animon en la manoj, ili estu oferinta ĝin en la vojo de ilia Kreinto. Kiel
ajn tio okazos, la permeso ne estis donita por diskonigi ĉi tiun grandan sekreton. Fakte, ekde
ĉiam ĝi estis gardita mistero en la trezorejoj de Lia potenco kaj kaŝita sekreto en la deponejoj
de Lia forto: por ke Liaj fidelaj servantoj ne forlasu siajn proprajn vivojn kun la espero
atingi en la regnoj de la eterneco tiun superan pozicion, kiun la vagantoj de ĉi tiu
subpremiga mallumo neniam atingos.


70 Frato Mia! Ni konstante ripetis Nian argumenton, por ke ĉio, kio estis konsignita en ĉi
versikloj estu klare kompreneblaj por vi, kun la permeso de Dio, por ke vi iĝu sendependa de
kiuj estas mergitaj en la mallumo de la memo kaj kiuj paŝas sur la valo de la aroganteco kaj
la fiereco, kaj estu el kiuj moviĝas en la paradizo de la eterna vivo.


71 Diru: Ho popolo! Vere, la Arbo de la Vivo estis plantita en la koro de la ĉiela paradizo kaj
disdonas vivon en ĉiujn direktojn. Kiel vi ne perceptas, nek rekonas ilin? Sendube tio helpos
al vi kompreni ĉion, kion ĉi tiu firma Animo malkaŝis al vi el la esenco de la diaj misteroj.
La Kolombo de sankteco kantas en la ĉielo de la senmorteco kaj informas al vi vestiĝi per
nova vesto forĝita el ŝtalo por protekti vin de la sakroj de la dubo, kaŝitaj en la aludoj de la
homoj, dirante: “Se oni ne estas naskita el la akvo kaj la Spirito, oni ne povas eniri en la
regnon de Dio. Tio, kio naskiĝis el la karno, karno estas; kaj tio, kio naskiĝis el la Spirito,
estas spirito. Ne miru, ke Mi diris al vi: vi devas esti denove naskitaj”xlix.


72 Ekflugu do, ĝis la dia Arbo kaj prenu ĝiajn fruktojn. Kolektu tion, kio falis de ĝi kaj fidele
gardu ĝin. Meditu do, pri la parolo de unu el la Profetoj kiam Li sugestis al la animoj de la
homoj, pere de vualitaj aludoj kaj kaŝitaj simboloj, la gajan sciigon de Tiu, Kiu venos post
Li, por ke vi sciu kun certeco ke Liaj vortoj estas nepenetreblaj por ĉiuj, krom la dotitaj je
komprenema koro. Li diras: “Liaj okuloj estis kiel fajra flamo”, kaj “kiel latuno estis Liaj
piedoj“, kaj “el Lia buŝo eliras dutranĉa glavo”l. Kiel oni povus laŭvorte interpreti tiujn
vortojn? Se iu aperas kun ĉiuj ĉi signoj, sendube tiu ne estas homo. Kaj kiel povas ajna
animo serĉi lian akompanon? Ne, se li aperus en unu urbo, eĉ la loĝantoj de la najbara urbo
fuĝus de li, nek iu animo kuraĝus tuŝi lin! Tamen, se vi pripensas ĉi deklarojn, vi trovos
ilin kun tia elokventeco kaj klareco, ke vi metos ĝin en la plej altajn pintojn de la parolado
kaj en la esenco de la saĝo. Mi kredas ke el ili aperis la sunoj de la elokventeco kaj eklumis la
steloj de la klareco, splende brilegaj.


73 Jen do, la malsaĝuloj de pasintaj epokoj kaj kiuj, en ĉi tago, atendas la alvenon de tiu
estaĵo! Eĉ lojalecon ili ne montros al li, krom se li aperus laŭ la menciita formo. Kaj, ĉar tiu
estaĵo neniam aperos, tiel ankaŭ ili neniam kredos. Tia ja estas la mezuro de la kompreno de
ĉi tiuj malicaj kaj malpiaj animoj! Kiel povus kompreni tiuj, kiuj ne komprenas la plej
evidentan el la evidentaj kaj la plej manifestitan el la manifestitaj, iam ajn kompreni la
enigmajn realaĵojn de la diaj ordonoj kaj la esencon de la misteroj de Lia eterna saĝo?


74 Nun Mi mallonge klarigos la veran signifon de ĉi tiu eldiro, por ke vi malkovru ĝiajn
kaŝitajn misterojn kaj por ke vi estu el la perceptantoj. Ekzamenu do, kaj poste juste juĝu
kion Ni revelacios al vi, por ke eble vi estu kalkulita, antaŭ la okuloj de Dio, inter tiuj, kiuj
estas neŭtralaj en ĉi tiuj aferoj.


75 Sciu do, ke Tiu, Kiu eldiris tiujn vortojn en la regno de gloro intencis priskribi la
atributojn de Tiu, Kiu venos, en tiaj vualitaj kaj enigmaj terminoj, ke ili eskapiĝus el la
kompreno de la homoj de la eraro. Nun, kiam Li diris: “Liaj okuloj estis kiel fajra flamo”, Li
aludis la akran vidpovon kaj la penetrantan vidon de la Promesito, Kiu per Siaj okuloj
bruligas ĉiun vualon kaj ĉiun kovraĵon, diskonigas la eternajn misterojn en la kontingenta
mondo kaj distingas la vizaĝojn kiuj estas mallumigitaj kun la polvo de la infero, de tiuj,
kiuj brilas per la lumo de la paradizoli. Se Liaj okuloj ne estus faritaj el la bruliga fajro de
Dio, kiel Li povus ekstermi la vualojn kaj forbruligi ĉion, kion la homoj posedas? Kiel Li
povus kontempli la signojn de Dio en la Regno de Liaj nomoj kaj en la mondo de la kreo?
Kiel Li povus vidi ĉiujn aĵojn per la okulo de Dio, kiu ĉion perceptas? Tiel Ni donis al Li
penetrantan vidon en ĉi tago. Espereble vi kredos je la versikloj de Dio! Ĉar, certe, kiu fajro
estas pli obstina ol ĉi flamo kiu brulas en la Sinajo de Liaj okuloj, per kiu Li forbruligas ĉion,
kion ĝi vualigis al la popoloj de la mondo? Nemezureble ekzaltita restos Dio super ĉio, kio
estis revelaciita en Liaj neeraraj Tabeloj pri la misteroj de la komenco kaj fino, ĝis la tago
kiam la Krianto ekkrios, tago kiam ĉiuj revenos al Li.

bottom of page