top of page

 42 La donacioj kun bonfaraj celoj revenas al Dio, la Revelacianto de Signoj. Neniu rajtas uzi ilin
sen la permeso de Tiu, kiu estas la Tagiĝejo de la Revelacio. Post Li, tiu aŭtoritato transiras al la
Aghsán, kaj post ili, al la Domo de Justeco (se ĝi jam estus establita en la mondo) por ke ili uzu
tiujn donaciojn en profito de la Lokoj kiuj estis ekzaltitaj en ĉi tiu Afero, kaj por ĉio, kio estis
ordonita de Kiu estas la Dio de potenco kaj forto. Se ne estus tiel, la donacioj revenos al la popolo
de Bahá, kiu ne parolas sen Lia permeso kaj kiu ne juĝas, nur konforme al tio dekretita de Dio en ĉi
tiu Tabelo (jen, ili estas la ĉampionoj de la venko inter la ĉielo kaj la tero) por ke ili uzu ilin laŭ la
maniero establita en la Libro de Dio, la Potenca, la Malavara.


43 Ne lamentu vin en viaj momentoj de elprovoj, nek ĝojegu pro ili; serĉu la Mezan Vojon, kio
estas rememori Min en viaj afliktoj kaj pripensi pri tio, kio okazos al vi en la estonteco. Tiel
informas vin Tiu, kiu estas la Ĉioscia, la Informita.


44 Vi ne razu la kapon; Dio ornamis ĝin per hararo, kaj en tio estas signoj venantaj de la Sinjoro de
la kreado por tiuj, kiuj meditas pri la postuloj de la naturo. Li estas, vere, la Dio de forto kaj saĝo.
Tamen, ne konvenas lasi ke la hararo pasu la lobon de la oreloj. Tiel dekretis tion Tiu, kiu estas la
Sinjoro de ĉiuj mondoj.


45 Por la ŝtelisto oni dekretas ekzilon kaj malliberiĝon; kaj je la tria deliktado, metu markon en lian
frunton, por ke tiel identigita, li ne estu akceptita en la urboj kaj landoj de Dio. Atentu, ke pro
kompato vi ne forplenumu la regulojn de la religio de Dio; faru tion, kio estis ordonita de Tiu, kiu
estas kompatema kaj mizerikorda. Ni instruas vin per la vergo de la leĝoj kaj la saĝeco, kiel patro
kiu edukas sian filon, kaj tio nur por via propra protektado kaj la altiĝo de via pozicio. Je Mia vivo,
se vi malkovrus kion Ni deziris por vi revelaciante Niajn sanktajn leĝojn, vi oferus eĉ vian animon
pro ĉi tiu sankta Kredo, potenca kaj tre ekzaltita.


46 Kiu ajn deziras uzi vazojn el arĝento kaj oro estas libera fari tion. Kundividante la manĝaĵon,
atentu ne meti la manojn en la enhavaĵon de bovloj kaj pladoj. Adoptu la plej konvenajn kutimojn
kun la rafiniteco. Li, vere, deziras vidi en vi la manierojn de la loĝantoj de la Paradizo kiuj loĝas en
Lia potenca kaj tre sublima Regno. Alkroĉiĝu al la rafiniteco en ĉia cirkonstanco, por ke viaj okuloj
estu prezervitaj de la ekrigardo de kio estas naŭza, kaj por vi mem kaj por la loĝantoj de la
Paradizo. Kiu rifuzos fari tion, en tiu momento sia faro iĝos vana; tamen, se li havus pravigitan
kialon, Dio ekskuzos lin. Li estas, vere, la Bonfaranto, la Plej Malavara.


47 Tiu, kiu estas la Tagiĝejo de la Afero de Dio ne havas kunpartoprenanton en la Plej Granda
Senerareco. Li estas Kiu, en la regno de la kreado, estas la Manifestiĝo de "Li faras kion li deziras".
Dio rezervis ĉi tiun distingon por Sia Estaĵo mem kaj ordonis ke neniu partoprenu ĉi tiun rangon tiel
sublima kaj trascenda. Jen la Dekreto de Dio, kaŝita ĝis nun en la vualo de nepenetrebla mistero. Ni
diskonigis tion en ĉi tiu Revelacio, kaj tiel ni disŝiris la vualojn de tiuj, kiuj ne atingis rekoni kion la
Libro de Dio establis, kaj ili kalkuliĝis inter la neglektemaj.


48 Estas dekretite ke ĉiu patro devas instrui al siaj gefiloj legadon kaj skribadon kaj tion kio estas
ordonita en la Sankta Tabelo. Se iu malzorgas la plenumon de tiu ordono, tiam, se li estas riĉa, la
membroj de la Domo de Justeco devas havigi de li sumon necesan por la edukado de liaj infanoj;
alie, se li estas malriĉa, la afero devos esti transdonita al la Domo de Justeco. Vere Ni faris el ĝi
azilon por malriĉuloj kaj por tiuj, kiuj bezonas helpon. Kiu edukas sian filon aŭ iun ajn alian
infanon, tiu kvazaŭ li edukas unu el Miaj infanoj; estu kun li Mia gloro, Mia tenereco kaj Mia
kompatemo, kiuj ampleksis la mondon.


49 Dio altrudis monpunon al ĉiu adultulo kaj adultulino, kiu pagendos al la Domo de Justeco: naŭ
mitkaloj el oro, kiuj estus duobligitaj se la delitko ripetiĝus. Jen la puno destinita al ili en ĉi tiu
mondo de Tiu, kiu estas la Sinjoro de la Nomoj; kaj en la venonta mondo Li ordonis por ili
humiligan turmenton. Se iu estus afliktita pro ia peko, koncernas al li penti kaj turniĝi al sia Sinjoro.
Li, vere, pardonas kiun li deziras, kaj neniu povas pridubi tion kio al li plaĉas ordoni. Li estas, vere,
la Ĉiam-Pardonata, la Ĉiopova, la Laŭdata.


50 Atentu, ke la vualoj de l' gloro ne malpermesu al vi trinki el la kristalakvoj de ĉi tiu vivanta
Fonto. Prenu, en ĉi tiu tagiĝo, la kalikon de savo je la nomo de Tiu, kiu levas la Tagon kaj trinku ĝis
satiĝo laŭde de Kiu estas la Ĉioglora, la Nekomparebla.


51 Ni leĝigis por vi aŭskulti muzikon kaj kanton. Tamen, atentu ke la aŭskultado ne igu vin transiri
la limojn de la deco kaj digno. Via ĝojo estu la ĝojo kiu naskiĝas el Mia Plej Granda Nomo, Nomo
kiu alportas ravon al la koro kaj plenigas de ekstazo la menson de ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al Dio.
Vere, Ni faris el la muziko skalon por viaj animoj, rimedon per kiu ĝi povos supreniri al la regno de
la altaĵo. Ne faru el ĝi do, flugilojn por la egoismo kaj la pasio. Certe Ni abomenas vidi vin
kalkulitaj inter la malsaĝaj.


52 Ni dekretis ke triono de ĉiuj monpunoj iru al la Domo de Justeco, kies homojn Ni instigas
observi puran justecon, por ke ili elspezu la akumulaĵojn pri tiuj celoj kiel tiuj ordonitaj de Kiu estas
la Ĉioscia, la Plej Saĝa. Ho vi, Homoj de Justeco! Estu, en la regno de Dio, paŝtistoj por Liaj ŝafoj,
kaj protektu ilin de la voremaj lupoj kiuj aperis kaŝite, same kiel vi protektus viajn proprajn filojn.
Tiel instigas vin la Konsilisto, la Fidela.


53 Se estiĝas diferencoj inter vi pri ia afero, submetu ĝin al Dio dum la Suno ankoraŭ brilas en la
horizonto de ĉi tiu Ĉielo; kaj kiam ĝi kuŝos, submetiĝu al tio, kio estis sendita de Li. Certe, tio
sufiĉas al la popoloj de la mondo. Diru: Viaj koroj ne estu perturbataj, ho popolo, kiam la gloro de
Mia ĉeesto estos retirita kaj silentigita la oceano de Mia parolado. En Mia ĉeesto inter vi estas saĝo,
kaj en Mia malĉeesto estas alia, nepenetrebla por ĉiuj escepte de Dio, la Nekomparebla, la Ĉioscia.
Vere, Ni vidas vin ekde Nia regno de gloro, kaj Ni helpos kiun ajn leviĝos por la venko de Nia
Afero per la armeoj de la Ĉiela Asembleo kaj kun akompano de Niaj favorataj anĝeloj.


54 Popoloj de la tero! Dio, la Eterna Vero, estas Mia atestanto ke freŝaj kaj mildaj akvokurentoj
ŝprucis el la rokoj per la dolĉeco de la prononcitaj vortoj de via Sinjoro, la Sendependa, kaj ankoraŭ
vi dormas! Forĵetu ĉion, kion vi posedas kaj, per la flugiloj de la malavareco, levu vin super ĉiuj
kreitaĵoj. Tiel ordonas vin la Sinjoro de la kreado, kiu per la movo de Sia Plumo revoluciigis l'
animon de la homaro.


55 Ĉu vi scias ekde kiu altaĵo vokas vin via Sinjoro, la Ĉioglora? Ĉu vi pensas ke vi rekonis la
Plumon per kiu vin regas via Sinjoro, la Sinjoro de ĉiuj nomoj? Ne, je Mia vivo! Se vi scius, vi
rezignus la mondon kaj tutkore vi kurus al la ĉeesto de la Bonamato. Viaj spiritoj tiom ekstaziĝus
kun Lia Vorto ke eĉ la Supera Mondo estus skuita, -multe pli ĉi tiu eta mondo sensignifa!- Tiel falis
el la ĉielo de Mia bonkoreco la pluvoj de Mia malavareco, kiel signo de Mia graco, por ke vi estu el
la dankemaj.


56 La punoj aplikotaj pro vundado aŭ batado al iu persono dependas de la graveco de la vundo; por
ĉiu grado la Sinjoro de la Juĝo preskribis certan monkompenson. Li estas, vere, la Ordonanto, la
Potenca, la Plej Ekzaltita. Se estas Nia Volo, Ni detale sciigos tiajn pagojn justagrade. Ĉi tiu estas
promeso de Nia parto kaj Li estas, certe, la Plenumanto de Sia promeso kaj la Konanto de ĉiuj
aferoj.


57 Vere, oni ordonas al vi oferti feston unu fojon monate, eĉ se nur akvon oni servas, ĉar Dio volis
ligi la korojn inter si, kvankam tio estu per iloj kaj teraj kaj ĉielaj.


58 Atentu, ke la deziroj de la karno kaj korupta inklino ne estigu dividon inter vi. Estu kiel la
fingroj de unu mano kaj kiel membroj de unu sola korpo. Tiel konsilas al vi la Plumo de la
Revelacio, se vi estas el tiuj, kiuj kredas.


59 Konsideru la kompatemon de Dio kaj Liajn donacojn. Li ordonas al vi fari tion, kio estos
profitiga por vi, kvankam Li mem povas ekzisti sen ĉiuj kreitaĵoj. Viaj malbonaj agoj neniam povos
damaĝi Nin sed ankaŭ viaj bonaj agoj ne povos doni profiton al Ni. Ni tute instigas vin al la amo de
Dio. Tion atestas ĉiu homo de kompreno kaj akra vidpovo.


60 Se vi ĉasas per bestoj aŭ rabobirdoj, alvoku la Nomon de Dio sendante ilin persekuti la ĉasaĵon,
tiam la ĉasaĵo estos leĝa por vi, post kiam ĝi estos trovita senviva. Li estas, vere, la Ĉioscia, la Ĉio-
Informita. Tamen, estu gardemaj ne ĉasi tro. En ĉiuj aferoj sekvu la vojon de la justeco kaj ekvito.
Tiel ordonas Tiu, kiu estas la Tagiĝejo de la Revelacio, se vi komprenus.


61 Dio ordonis al vi afable trakti Miajn parencojn, sed Li ne donis al ili ian ajn rajton sur la
proprietaĵoj de la aliaj. Li, vere, Memsufiĉas super ajna bezono de Siaj kreitaĵoj.


62 Se iu intence detruas domon per fajro, bruligu lin ankaŭ; se iu forprenas la vivon de alia intence,
mortigu lin ankaŭ. Alkroĉiĝu al la preceptoj de Dio per via tuta forto kaj potenco, kaj forlasu la
vojojn de la ignorantoj. Se vi kondamnus la bruliganton kaj la hommortiganton je dumviva
mallibereco, tio ankaŭ estus permesita laŭ la specifaĵoj de la Libro. Li, certe, havas la potencon por
ordoni kiom al Li plaĉas.

bottom of page