top of page

 21 Se la forpasinto ne lasas idojn, la kvoto de ĉi tiuj turniĝos al la Domo de Justeco kun la celo esti
uzata de la Kuratoroj de la Plej Kompatema por la orfoj kaj vidvinoj kaj por la profito de la plimulto
de la popolo, por ke ĉiuj danku sian Sinjoron, la Bonkora, la Pardonanto.


22 Se la forpasinto lasas idojn, sed ne heredantojn el neniu el la aliaj kategorioj specifigitaj en la
Libro, tiuj ricevos du trionojn de la heredaĵo, kaj la restanta triono turniĝos al la Domo de Justeco.
Tia estas la ordono kiu, kun majesto kaj gloro, estis donita de la Plej Alta, la Ĉion-Posedanta.


23 Se la forpasinto lasas neniun el la specifigitaj heredantoj, sed havus nevojn kaj nevinojn inter siaj
familianoj, kiuj estus de la flanko de sia frato aŭ sia fratino, donos al ili du trionojn de la heredaĵo;
se ĉi tiuj mankas, al siaj onkloj kaj onklinoj kaj de la flanko de la patro kaj de la patrino, aŭ post ili,
al la filoj kaj filinoj de ili. La restanta triono de la heredaĵo, ajnakaze, turniĝos al la Sidejo de
Justeco. Tiel estis establita en la Libro fare de Kiu regas ĉiujn homojn.


24 Se neniu el tiuj kies nomoj estis konsignitaj de la Plumo de la Plej Alta postvivas la forpasinton,
lia heredaĵo komplete turniĝos al la Sidejo jam menciita kun la celo esti uzata por tio, kio estis
preskribita de Dio. Li estas, vere, la Ordonanto, la Ĉioscia.


25 Ni donis la rezidejon kaj la vestaĵon de persona uzo de la forpasinto al la malinaj idoj, kaj ne al
la inoj, nek al la ceteraj heredantoj. Li estas, vere, la Malavara, la Ĉiopova.
26 Se la filo de la forpasinto estus mortinta dum la vivdaŭro de sia patro kaj estus lasinta filojn, ĉi
tiuj heredos la kvoton de sia patro, kiel estas preskribita en la Libro de Dio. Dividu lian kvoton inter
ili per perfekta justeco. Tiel leviĝis la ondoj de la Oceano de la Esprimo, forĵetante la perlojn de la
leĝoj dekretitaj de la Sinjoro de la tuta homaro.


27 Se la forpasinto estus lasinta malpliaĝajn filojn, iliaj respektivaj kvotoj de la heredaĵo devus esti
konfidata al fidinda persono, aŭ al iu societo, kun la celo esti investitaj sub lia nomo en komerco aŭ
negocoj ĝis la atingo de la plenkreskeco. Al la administranto oni devas asigni parton de la profito
rezultanta de tiu investado.


28 La dispartigo de la heredaĵo povos okazi nur post la pagado de Huqúqu'lláh, post la elpagado de
ŝuldoj (se estus), post la kovrado de la elspezoj de la funebra ceremonio kaj la enterigado, kaj post
disponigado de kio estas necesa por ke la forpasinto estu transportita al sia lasta loĝejo kun digno
kaj honoro. Tiel ordonis Tiu, kiu estas la Sinjoro de la komenco kaj fino.


29 Diru: Jen tiu kaŝita scio kiu neniam ŝanĝiĝos, ĉar ĝi komenciĝas per la numero naŭ, la simbolo
kiu reprezentas la Nomon kaŝita kaj evidenta, neperfortebla kaj nemezureble ekzaltita. Rilate al tio,
kion Ni destinis al la filoj, jen favoro donita de Dio por ke vi danku vian Sinjoron, la Kompatema,
la Mizerikorda. Ĉi tiuj estas, vere, la Leĝoj de Dio; ne malobservu ilin sekvante viajn egoismajn kaj
fiajn dezirojn. Observu la ordonojn altruditaj de Tiu, kiu estas la Tagiĝejo de la Esprimo. La sinceraj
el inter Liaj servantoj rekonos la preceptojn kiujn Dio promulgis kiel la Akvo de la Vivo por la
sekvantoj de ĉiuj religioj kaj kiel la Lampo de l' saĝo kaj ama providenco por ĉiuj loĝantoj de la tero
kaj la ĉielo.


30 La Sinjoro ordonis ke en ĉiu urbo establiĝu unu Domo de Justeco kie kunvenos konsilantoj je la
numero de Bahá, sed se ili superas ĉi tiun numeron ne gravas. Ili devus konsideri sin enirante en la
Kortegon de la ĉeesto de Dio, la Ekzaltita, la Plej Alta, kaj ekrigardante al Tiu, kiu estas la
Nevidebla. Koncernas al ili esti la kuratoroj de la Kompatema inter la homoj kaj konsideri sin la
gardantoj nomumitaj de Dio por ĉiuj, kiuj loĝas en la tero. Koncernas vin kune konsulti kaj atenti la
interesojn de la servantoj de Dio, pro amo al Li, same kiel vi atentas viajn proprajn interesojn, kaj
elekti tion, kio estas konvena kaj honora. Tiel ordonis al vi la Sinjoro, via Dio. Estu atentaj por ne
forĵeti tion kio estas klare revelaciita en Lia Tabelo. Timu al Dio, ho vi kiuj perceptas!


31 Ho popoloj de l' mondo! Konstruu en ĉiuj landoj adorejojn je la nomo de Kiu estas la Sinjoro de
ĉiuj religioj. Faru ilin tiel perfektaj kiel eble en la mondo de la estaĵo, kaj ornamu ilin per tio, kio
indas al ili, ne per bildoj aŭ figuroj. Tiam, celebru tie, kun jubilo kaj ĝojo, la laŭdon de via Sinjoro,
la Plej Kompatema. Vere, kun Lia rememoro la okuloj ĝojiĝas kaj la koro plenlumiĝas.


32 La Sinjoro ordonis al kiuj povas, pilgrimi al la sankta Domo, kaj kiel favoro de Lia parto,
liberigis de tio al la virinoj. Li estas, vere, la Malavara, la Plej Sindonema.


33 Ho popolo de Bahá! Koncernas al vi ĉiuj dediĉi sin al ia okupo, estu ofico, negoco aŭ simila
aktivaĵo. Ni ekzaltis vian okupon en tiu laboro al ador-rango de la sola vera Dio. Ho popolo!
Pripensu pri ĉi tiu graco kaj benoj de via Sinjoro, kaj danku Lin vespere kaj matene. Ne disipu viajn
horojn je nenifarado kaj pigreco sed okupiĝu pri tio, kio estos utila kaj por vi kaj por la aliaj. Tiel
estis dekretita en ĉi tiu Tabelo, ekde kies horizonto brilegis la suno de la saĝo kaj la esprimo. Antaŭ
la okuloj de Dio, la plej malestimindaj el inter la homoj estas tiuj, kiuj sidas kaj almozpetas.
Alkroĉiĝu forte al la ŝnuro de la rimedoj kaj konfidu je Dio, la Provizianto de ĉiuj rimedoj.


34 La mankisado estas malpermesita en la Libro. Tia praktiko estas malpermesita de Dio, la
Sinjoro de la gloro kaj la aŭtoritato. Ne estas permesata al iu ajn peti pekliberigon al alia animo;
pentado estu inter vi kaj Dio. Li estas, vere, la Pardonanto, la Malavara, la Grandanima, Kiu
absolvas la pentitojn.


35 Ho servantoj de l' Kompatemulo! Leviĝu por servi en la Afero de Dio, en tia maniero ke ne
afliktu vin la doloroj kaj maltrankviloj kaŭzitaj de tiuj, kiuj ne kredis je la Aŭroro de la Signoj de
Dio. En la momento kiam plenumiĝis la Promeso kaj manifestiĝis la Promesito, estiĝis diferencoj
inter la popoloj de la tero, kaj ĉiu popolo sekvis siajn proprajn fantaziojn kaj vanajn imagojn.


36 Inter la homoj estas tiu, kiu sidiĝas ĉe la pordo meze de la sandaloj, dum en sia koro avidas la
honoran lokon. Diru: Kia homo vi estas, vana kaj neglektema, ke vi volas ŝajnigi vin tion kio vi ne
estas? Kaj inter la homoj troviĝas tiu, kiu pretendas posedi internan scion, inkluzive de pli profunda
scio kaŝita ene de tiu scio. Diru: Vi mensogas! Je Dio! Tio, kion vi posedas estas nur la ŝeloj kiujn
Ni lasis al vi kiel oni lasas la ostojn al la hundoj. Je la justeco de la sola vera Dio! Kvankam tiu
lavus la piedojn de la tuta homaro kaj adorus Dion ĉe la arbaroj, valoj kaj montoj, ĉe la altaĵoj kaj
altaj pintoj, sen preterlasi rokon, arbon, nek terpecon kiu ne vidus la adoradon, malgraŭ ĉio, se en li
ne estus perceptita la aromo de Mia aprobo, liaj faroj neniam estus akceptindaj antaŭ Dio. Tiel
dekretis Tiu, kiu estas la Sinjoro de ĉiuj. Kiom da homoj retiriĝis al la regionoj de Hindujo,
rifuzante al si la aferojn kiujn Dio deklaris leĝaj, altrudante al si aŭsterecon kaj mortifikaĵojn, kaj ili
ne estis rememoritaj de Dio, la Revelacianto de Versoj! Ne uzu viajn farojn kiel kaptilojn por kapti
la objekton de via aspiro, ne senigu vin de ĉi tiu Lasta Objekto por kiu suspiras tiuj, kiuj
alproksimiĝis al Dio. Diru: La vivo mem de ĉiuj faroj estas Mia indulgemo, kaj ĉiuj aĵoj dependas
de Mia akcepto. Legu la Tabelojn por ke vi sciu kio estis la celo de la Libroj de Dio, la Ĉioglora, la
Ĉiam Malavara. Kiu atingas Mian amon rajtas je ortrono kaj sidiĝi en ĝi kun honoro super la tuta
mondo, kaj rilate al tiu, kiu estas senigita de ĝi, eĉ se tiu sidiĝus sur polvo, tiu polvo serĉus rifuĝon
en Dio, la Sinjoro de ĉiuj religioj.


37 Kiu al si arogu Revelacion rekte de Dio antaŭ la kulmino de entute mil jaroj, tia homo certe estas
mensogema trompulo. Ni petegas al Dio ke Li grace helpu lin malkonfesi kaj fornei tian pretendon.
Se li pentas, Dio, sendube, pardonos lin. Sed se li persistas en sia eraro, certe Dio sendos iun kiu
traktos lin sen kompato. Certe, terura estas Dio punanta! Kiu donus interpreton de ĉi tiu verso,
malsaman al la evidenta signifo, tiu estas senigita de la Spirito de Dio kaj de Lia kompatemo, kiu
ampleksas ĉiujn kreitaĵojn. Timu al Dio kaj ne sekvu viajn vanajn fantaziojn. Sekvu do, la ordonojn
de via Sinjoro, la Ĉiopova, la Ĉioscia. Post nelonge, en la plimulto de la landoj ĉie leviĝos
ekkriantoj. Evitu, ho Mia popolo, kaj ne sekvu la perversulojn kaj la malbonkorulojn. Pri tio,
precize, Ni avertis vin kiam Ni loĝis en Irako, kaj poste kiam Ni loĝis en la Tero de Mistero, kaj
nun, ekde ĉi tiu Brilanta Loko.


38 Ho popoloj de l' mondo, ne konsterniĝu kiam la suno de Mia beleco kaŝiĝos kaj la ĉielo de Mia
tabernaklo estos kaŝita antaŭ viaj okuloj. Leviĝu por progresigi Mian Aferon kaj ekzalti Mian
Parolon inter la homoj. Ni estas plentempe kun vi kaj fortigos vin per la potenco de la vero. Ni
estas, vere, ĉiopova. Kiu rekonis Min leviĝos por servi Min kun tia decido ke la potencoj de la tero
kaj la ĉielo estos nekapablaj frustri lian celon.


39 La popoloj de l' mondo estas profunde endormitaj. Se ili vekiĝus el sia dormo, kun anksio ili
haste kurus al Dio, la Ĉioscia, la Plej Saĝa. Ili forĵetus ĉion, kion ili posedas, eĉ se tio estus ĉiuj
trezoroj de la tero, por ke ilia Sinjoro rememoru ilin eĉ nur por direkti al ili unu solan vorton. Tia
estas la instrukcio kiu estis donita de Tiu, kiu havas la scion de kaŝitaĵoj en Tabelo kiun la okulo de
la kreado ne vidis kaj kiu al neniu estis revelaciita escepte al Sia propra Estaĵo, la ĉiopova
Protektanto de ĉiuj mondoj. Tiom komociitaj ili estas en la ebrieco de siaj perversaj deziroj, ke ili
estas nekapablaj rekoni la Sinjoron de la tuta ekzistado, Kies voĉo proklamas ekde ĉiuj direktoj:
"Ne estas alia Dio krom Mi, la Forta, la Ĉioscia".


40 Diru: Ne ĝojegu pri la aferoj kiujn vi posedas; ĉi-nokte ili estas viaj, morgaŭ aliaj posedos ilin.
Tial avertas vin Tiu, kiu estas la Ĉioscia, la Ĉion-Konanta. Diru: Ĉu vi povas aserti ke tio, kion vi
havas estas longdaŭra kaj sekura? Ne! Je Mia propra Estaĵo, la Plej Kompatema, vi ne povas fari
tion, se vi estas el tiuj, kiuj juĝas kun justeco. La tagoj de via vivo eskapas kiel ventoblovo, kaj via
tuta pompo kaj gloro estos refalditaj kiel estis la pompo kaj gloro de kiuj foriris antaŭ vi. Pripensu,
ho popolo: Kio okazis al viaj pasintaj tagoj, viaj jarcentoj perditaj? Feliĉaj la tagoj konsekritaj al la
rememoro de Dio kaj benitaj la horoj dediĉitaj por laŭdado de Kiu estas la Ĉioscia. Je Mia vivo! Ne
longe daŭros nek la pompo de la povuloj, nek la riĉabundo de la riĉuloj, eĉ ne la praulo de la
malpiuloj. Ĉio malaperos per unu vorto Lia. Li estas, vere, la Ĉiopova, la Nerezistebla, la
Ĉiopotenca. Kia avantaĝo estas en la teraj aĵoj kiujn la homoj posedas? Kio estas profitiga al ili,
estis tute neglektita. Post nelonge, ili vekiĝos el sia dormo kaj trovos ke ili ne povas atingi tion, kio
eskapis en la tagoj de ilia Sinjoro, la Ĉiopova, la Laŭdata. Se ili scius, ili rezignus ĉion, kion ili
havas por ke siaj nomoj estu menciitaj antaŭ Lia trono. Certe, ili kalkuliĝas inter la mortintoj.


41 Inter la homoj troviĝas tiu kies konitaĵoj fierigis lin kaj kio malpermesis al li rekoni Mian
Nomon, kiu Memekzistas; kiu, aŭdinte la paŝojn de la sandaloj malantaŭ si, pligrandiĝas en sia
propra estimo eĉ pli ol Nimrod. Diru: Ho malakceptito! Kie estas nun lia loĝejo? Je Dio, ĝi estas en
la infera fajro. Diru: Ho asembleo de sacerdotoj! Ĉu vi ne aŭdas la timigan voĉon de mia Plej
Ekzaltita Plumo? Ĉu vi ne vidas ĉi tiun Sunon brilanta kun brila splendoro en la Ĉioglora
Horizonto? Ĝis kiam vi daŭre adorados la idolojn de viaj koruptaj pasioj? Forlasu viajn vanajn
imagojn kaj turnu vin al Dio, via Eterna Sinjoro.

bottom of page