top of page

 

146

Tamen en ĉi tiu plej lumradia Epoko kaj plej potenca Regno certa nombro de klerspiritaj ekleziuloj, da plej instruitaj homoj, da doktoroj kun matura saĝo atingis Lian Kortegon, trinkis el la Kaliko de Lia dia Apudesto kaj estis dotita per la honoro de Lia plej alta favoro. Ili forlasis por la Amato la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas. Ni mencios la nomojn de kelkaj el ili, por ke tio fortigu la malgrandkorulojn kaj kuraĝigu la timulojn.

147

Inter ili estis Mullá ḥusayn, al kiu estis lasite ricevi la lumbrilan gloron de la Suno de la dia Revelacio. Sen li Dio ne estus loĝigita en la honorloko de Sia favoremo, nek levita sur la tronon de la eterna gloro. Inter ili estis ankaŭ Siyyid Yahyá, tiu unika kaj senegala persono de sia tempo,

Mullá Muḥammad ‘Alíy-i-Zanjání

Mullá ‘Alíy-i-Bastámí

Mullá Sa‘íd-i-Bárfírúshí

Mullá Ni‘matu’lláh-i-Mazindarání

Mullá Yúsuf-i-Ardibilí

Mullá Mihdíy-i-Khu’í

Siyyid ḥusayn-i-Turshízí

Mullá Mihdíy-i-Kandí

Mullá Báqir

Mullá ‘Abdu’l-Kháliq-i-Yazdí

Mullá ‘Alíy-i-Baraqání

kaj aliaj, en la nombro de preskaŭ kvarcent personoj, kies nomoj estas ĉiuj enskribitaj en la »Gardata Tabuleto« de Dio.

148

Ĉiuj ili estis gvidataj de la lumo de tiu Suno de la dia Revelacio, ĉiuj ili konfesis kaj akceptis Lian veron. Tia estis ilia kredo, ke plej multaj el ili forlasis siajn havaŕojn kaj familiojn kaj subiĝis al la plezuro de la Plejglora. Ili fordonis la vivojn por sia Amegato kaj oferis ĉion en Lia vojo. Iliaj bruetoj iĝis celo por la sagoj de la malamikoj, kaj iliaj kapoj iĝis ornamo de la lancoj de la nekredantoj. Ne resits peco da tero, kiu ne trinkis la sangon de tiuj korpigoj de korpureco, nek glavo, kiu ne hakis iliajn kolojn. Iliaj agoj solaj atestas la veron de iliaj vortoj. Ĉu la atesto de tiuj sanktanimuloj, kiuj tiel glore leviĝis por oferi siajn vivojn por la Amato, ke la tuta mondo miris la fervoron de ilia sinofero, ne sufiĉas al la homoj de tiu ĉi tago? Ĉu ĝi ne estas sufiĉa atesto kontraŭ la malfideleco de tiuj, kiuj por bagatelaŕoj perfidis sian kredon, kiuj forvendis la senmortecon por tio, kio peras, kiuj fordonis la Kawťľaron de la dia Apudesto por salaj ŝprucaŕoj, kaj kies sola celo en la vivo estas uzurpi la posedaŕojn de aliaj? Vi vidas, kiel ĉiu el ili okupiĝis per la vantaŕoj de la mondo kaj flankiĝis for de Tiu, kiu estas la Sinjoro, la Plejpotenca.

149

Estu justa: ĉu akceptinda kaj konsiderinda estas la atento de tiuj, kies faroj harmonias kun iliaj vortoj, kies ekstera konduto konformas al ilia interna vivo? La menso mirkonfuziĝas pro iliaj agoj kaj la animo admiras ilian forton kaj fizikan eltenemon. Aŭ ĉu estas akceptinda la atesto de tiuj malfideluloj, kiuj spiras nenion krom la spiro de egoistaj deziroj, kaj kiuj kuŝas sklavigite en la kaĝo de siaj vanaj imagaŕoj?  Kiel vespertoj de mallumo ili levas la kapojn de siaj kuŝlokoj nur por ĉasi la pasemajn aferojn de la mondo, kaj nokte trovas ripozon nur tiam, kiam ili klopodas akceli la objekton de sia malnobla vivo. Dronante en siaj egoistaj planoj, ili forgesas pri la ordono de Dio. Tage ili klopodas tutanime pri mondaj profitoj, kaj nokte ilia sola okupo konsistas en la kontentigado de la korpaj deziroj. Kia leĝo aŭ kriterio povas pravigi la homojn, aliĝantajn al la neado de tiaj malgrandanimuloj kaj ignorantajn la kredon de tiuj, kiuj forlasis, por la plezuro de Dio, siajn vivojn kaj havaŕojn, sian gloron kaj famon, sian reputacion kaj honoron?

150

Ĉu la faktoj el la vivo de la “Princo de Martiroj«[165] ne estis konsiderataj kiel la plej grandaj el ĉiuj okazoj, kiel la plej superaj pruvoj de lia vero? Ĉu la homoj el la antaŭa tempo ne deklaris, ke tiuj okazoj estis senkekzemple? Ĉu ili ne asertis, ke neniu malkaŝanto de la vero elmontris iam tian konstantecon, tian eminentan gloron? Kaj tamen tiu epizodo el lia vivo, komenciĝinte matene ven al sia fino la saman tagmezon, dum tiuj ĉi sanktaj lumoj eltenadis heroe dum dekok jaroj pluvojn da afliktoj, kiuj verŝiĝadis sur ilin de ĉiuj flankoj. Kun kia amo, kun kia sindonemo, kun kia ĝojego kaj sankta ekstazo ili oferis siajn vivojn sur la vojo de la Plejglora! Pri la vero de tio ĉiuj atestas. Kaj tamen kiel ili povas malgrandigi tiun ĉi Revelacion? Ĉu en iu ajn alia tempo oni vidis tiel grandsignifajn okazojn? Se tiuj kamaradoj ne estas veraj serĉantoj de Dio, kiu alia povas esti nomita per tiu ĉi nomo? Ĉu tiuj kamaradoj klopodis pri potenco kaj gloro? Ĉu ili iam sopiris riĉaŕojn? Ĉu en iliaj koroj estis alia deziro, krom plezurigi Dion? Se tiuj kamaradoj kun ĉiuj siaj senkomparaj atestoj kaj mirindaj faroj estas malveraj, kiu indas tiam nomi sin vera? Mi ŕuras je Dio! Iliaj agoj mem estas sufiĉa atesto kaj nerefutebla pruvo antaŭ ĉiuj popoloj de la tero, se la homoj konsideros en siaj koroj la misterojn de la dia Revelacio. <#Qur'an_26÷227> »Kaj tiuj, kiuj agas maljuste, baldaŭ scios, kia sorto ilin atendas!«[166]

151

Plie, la signo de vero kaj malvero estas difinita kaj priskribita en la Libro. Per tiu ĉi die-difinita provŝtono devas esti provataj la pretendoj de ĉiuj homoj, por ke verulo estu distingita de trompisto. Tiu ĉi provŝtono estas la jena verso: <#Qur'an_62÷6> <*><#Qur'an_2÷94> »Deziru morton, se vi estas verdirantoj.«[167] Konsideru tiujn martirojn kun ilia senduba sincereco, kies verecon atestas la klara teksto de la Libro, kaj el kiuj ĉiu, kiel vi vidis, forlasis ofere sian vivon, posedaŕon, edzinon, infanon, sian ĉion, kaj supreniris le plej altajn ĉambrojn de la paradizo. Ĉu estas juste malakcepti la ateston de tiuj korpuraj kaj gloranimaj estaŕoj pri la vero de tiu ĉi ĉef-eminenta kaj glora Revelacio, kaj konsideri kiel akceptindajn la akuzojn, kiujn kontraŭ tiu ĉi brilradia Lumo voĉis tiuj malfideluloj, kiuj por oro forlasis sian kredon kaj kiuj por sia aŭtoritato malkonfesis Tiun, kiu estas la Unua Gvidanto de la tuta homaro? Kaj ĉio tio malgraŭ la fakto, ke ilia karaktero estas nun malkaŝita al ĉiuj, kiuj ekkonis ilin kiel tiujn, kiuj neniel fordonus unu eron aŭ plej etan parteton de sia ĉi-tempa aŭtoritato por la sankta Kredo de Dio, tiom malpli sian vivon, havaŕojn kaj simile.

152

Rigardu, kiel la dia Provŝtono apartigis kaj distingis, laŭ la klara teksto de la Libro, la verulon de la malverulo. Malgraŭ tio ili ankoraŭ forgesas tiun ĉi veron kaj, en la dormo de malatento, postkuras la vantaŕojn de la mondo kaj okupiĝas per la pensoj pri vana kaj tera aŭtoritato.

153

“Ho filo de homo! Multaj tagoj pasis super vi, dum kiuj vi okupiĝadis per viaj fantaziaŕoj kaj vanaj imagaŕoj. Kiel longe vi dormos ankoraŭ sur via lito? Levu vian kapon de la dormo, ĉar la Suno leviĝis ĝis la zenito: lasu ĝin brili sur vin per la lumo de beleco.«

154

Oni sciu tamen, ke neniu el tiuj doktoroj kaj ekleziuloj, pri kiuj ni parolis, estis ornamita per la rango kaj digno de aŭtoritato. Ĉar la famaj kaj influhavaj religiaj gvidantoj, kiuj okupas la lokojn de aŭtoritato kaj plenumas la funkciojn de gvidado, neniel povas sekvi la Malkaŝanton de la Vero, escepte de tiuj, kiujn Dio volas. Ekster kelkaj el ili, neniam okazis tia afero.<#Qur'an_34÷13>»Kaj malmultaj el Miaj servantoj estas dankemaj.«[168] Same ankaŭ en tiu ĉi Epoko neniu el inter la konataj ekleziuloj, en kies manoj kuŝas la kondukiloj de la homaro, akceptis la Kredon. Kontraŭe, ili klopodis kontraŭ ĝi kun tia malamikeco kaj obstineco, ke neniu orelo aŭdis kaj neniu okulo vidis ion similan.

155

Báb, la Sinjoro, la plej glora – estu al Li oferita ĉies vivo – verkis speciale epistolon al la ekleziuloj de ĉiu urbo; Li plene klarigis en la epistolo la karakteron de la malakcepto kaj malkonfeso flanke de ĉiu el ili. <#Qur'an_59÷2>»Tial estu singardaj, vi, posedantoj de la interna vido!«[169] Per la aludoj al ilia kontraŭstarado Li celis senvalorigi la kontraŭparolojn, kiujn la popolo de Bayán povus voĉi en la tago de la revelacio de »Mustagháťľ«[170] la Tago de la Lasta Leviĝo el Mortintoj, pretendante, ke dum en la Epoko de Bayán certa nombro da ekleziuloj akceptis la Kredon, en tiu ĉi Lasta Revelacio neniu el ili konfesis Lian aserton. Lia celo estis averti la popolon de Dio, por ke – Dio gardu de tio – ĝi ne alkroĉu sian menson al tiaj stultaj pensoj kaj ne senigu sin de la dia Belo. Vere, tiuj ekleziuloj, pri kiuj Ni parolis, estis plejparte nekonataj, kaj per la favoro de Dio ili iĝis puraj de ĉiaj teraj vantaŕoj kaj liberaj de la logaŕoj de aŭtoritateco.»Tia estas la favoro de Dio; al kiu Li volas, al tiu Li ĝin donas.«

156

Alia argumento kaj pruvo de tiu ĉi Revelacio, kiu meze de ĉiuj aliaj pruvoj brilas, kiel la suno, estas la konstanteco de la eterna Belo en la proklamado de la Kredo de Dio. Malgraŭ Sia juneco kaj frua aĝo kaj kvankam la Afero, kiun Li proklamis, estis kontraŭa al la deziro de ĉiuj loĝantoj de la tero, ĉu altaj aŭ malaltaj, riĉaj aŭ malriĉaj, grandaj aŭ malgrandaj, reĝoj aŭ regatoj, tamen Li leviĝis kaj proklamis ĝin kun firmeco. Ĉiuj sciis kaj aŭdis tion. Li ektimis neniun; Li ne konsideris la sekvojn. Ĉu io simila povus okazi en la mondo krom per la potenco de la dia Revelacio kaj la potenco de la nevenkebla Volo de Dio? Je la justeco de Dio! Se iu ajn havus en sia koro tiel grandan Revelacion, la penso pri tia deklaracio mem konfuzegus lin! Se la koroj de ĉiuj homoj estus enigitaj en lian koro, ankoraŭ tiam li hezitus antaŭ tiel timinda risko! Li povus efektivigi tion nur dank’ al permeso de Dio, nur ne la fluejo de lia koro estus unuigita kun la Fonto de la dia favoro, kaj se lia animo ricevus certecon pri la senrompa subteno de la Ĉiopova. Al kio, Ni demandas, ili atribuas tiel grandan kuraĝon? Ĉu ili akuzas Lin pri frenezo, kiel ili akuzis la antaŭajn Profetojn? Aŭ ĉu ili asertas, ke la sola motivo de Lia agado estas avido je aŭtoritato kaj je akiro de teraj riĉaŕoj?

157

Favorema Dio! En Sia Libro, kiun Li titolis “Qayyúmu’l-Asmá’«, - la unua, la plej granda kaj plej potenca el ĉiuj libroj – Li profetis Sian propran martiriĝon. En ĝi estas la jena fragmento:»Ho Vi Postrestinto de Dio! Mi oferis min komplete al Vi; mi akceptis malbenojn pro Vi, kaj sopiris nenion krom martira morto sur la vojo de Via amo. Sufiĉa Atestanto estas por mi Dio, la Plejalta, la Gardanto, la Eternulo!«

158

Simile, en Sia interpretado de la litero “Há« Li deziregis martirmorton, dirante: »Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas Voĉon, vokantan en la plejfunda de mia animo: ‘Oferu tion, kion vi amas plej multe, kiel ḥusayn – paco estu al li – oferis por Mi sian vivon!’ Kaj se mi ne konsiderus tiun ĉi nepran misteron, je Tiu, kiu havas inter Siaj manoj mian vivon, se eĉ ĉiuj reĝoj de la tero farus interligon, ili ne povus forpreni de mi unu solan literon, kiom da malpli povas ĝin fari tiuj servantoj, kiuj indas nenian ateston kaj kiuj vere apertenas al la lastaj... Ke ĉiu konus la gradon de mia pacienco, de mia sinrezigno kaj sinofero sur la vojo de Dio.«

159

Ĉu oni povas konsideri la Aŭtoron de tiaj vortoj kiel iun, irantan alian vojon, ol la vojo de Dio, kaj sopirantan ion alian ekster Lia plezuro? En tiu ĉi verso kaŝas sin spiro de korpureco; se ĝi estus spirita plene en la mondon, ĉiuj estaŕoj fordonus siajn vivojn kaj oferus siajn animojn. Pensu pri la kanajla konduto de tiu ĉi generacio kaj konsideru ilian mirindan sendankecon. Vidu, kiel ili fermis la okulojn kontraŭ tiu ĉi tuta majesto, kaj sekvas malnoble tiujn malpurajn kadavrojn, el kies ventroj leviĝas kriado de la englutita propraŕo de la fideluloj. Kaj tamen kiel maldecajn kalumniojn ili ŕetadis sur tiujn Tagiĝojn de Sankteco! Tiel Ni rankontas al vi tion, kion faris la manoj de la malfideluloj, tiuj, kiuj en la Tago de l’ Leviĝo el Mortintoj forturnis siajn vizaĝojn de la dia Apudesto, kiujn Dio suferigis per la fajro de ilia propra nekredo, kaj por kiuj Li preparis en la venonta mondo punon, kiu englutos tiel iliajn korpojn, kiel la animojn. Ĉar ili diris: »Dio estas senpova, kaj Lia mano de kompato estas katenita.«

160

Firmeco en la kredo estas plej certa atesto kaj grandioza pruvo de la vero. Kiel diris la “Sigelo de la Profetoj«: “Du versoj faris Min maljuna.« Ambaŭ el tiuj versoj koncernas konstantecon en la Afero de Dio. Kiel Li diris: <#Qur'an_11÷113>»Estu firma, kiel estis al vi ordonite.«[171]

bottom of page