top of page

 

Ho Vi bonkora Sinjoro! Vi kreis la tutan homaron el la sama radiko. Vi decidis, ke ĉiuj apartenu al la sama familio. En Via Sankta Ĉeesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta homaro trovas protekton en Via Sanktejo. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ Via Festena Tablo. Ĉiuj estas lumigataj de la lumo de Via Providenco. Ho Dio! Vi estas bonkora al ĉiuj. Vi zorgas pri ĉiuj, protektas ĉiujn, donas vivon al ĉiuj. Vi donacis al ĉiu kaj ĉiuj talentojn kaj kapablojn, kaj ĉiuj estas mergiĝintaj en la Maro de Via Kompatemo. Ho Vi bonkora Sinjoro! Unuigu ĉiujn. Faru, ke la religioj akordiĝu kaj unuigu la popolojn, ke ili konsideru sin kiel unu familion kaj la tutan teron kiel unu hejmon. Vivu ili kune en perfekta harmonio! Ho Dio! Levu la standardon de la unueco de la homaro. Ho Dio! Starigu la Plej Grandan Pacon! Kuneforĝu, ho Dio, la korojn! Ho Vi bonkora Patro, Dio! Ĝojigu niajn korojn per la bonodoro de Via amo. Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido. Ĝojigu niajn orelojn per la belsono de Via Vorto kaj protektu nin ĉiujn en la fortikaĵo de Via Providenco. Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi estas la Pardonema, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la mankojn de la tuta homaro.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho mia Eternulo! Vi scias, ke la homoj estas ĉirkaŭataj de doloroj kaj afliktoj kaj de malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj. Ĉiu tento kaptas la homon, kaj ĉiu terura mizero atakas lin kvazaŭ serpento. Ne estas ŝirmo kaj rifuĝo por li krom sub la flugiloj de Viaj protekto, gardo, zorgo kaj konservado. Ho Vi Kompatema! Ho mia Eternulo! Via protektado estu mia armo, Via konservado mia ŝirmo, humileco antaŭ la pordo de Via unueco mia gvardio, kaj Viaj zorgado kaj defendo miaj fortikaĵo kaj restadejo. Protektu min de la sugestoj de memo kaj deziro, kaj gardu min de ĉiu malsano, tento, malfacilaĵo kaj aflikto. Vere, Vi estas la Protektanto, la Gardanto, la Konservanto, la Sufiĉanto, kaj vere Vi estas la Kompatema el la Plej Kompatemaj!

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Vere, mi alvokas Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero. Ho Eternulo! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la spiritojn per la signoj de Viaj sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo! Faru ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj servantoj por la servado al Via regno. Ho Eternulo, Vi la posedanto de senlima kompato! Ho Dio de senkulpigo kaj pardonemo! Pardonu niajn pekojn, ekskuzu niajn malfortojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de Via indulgo, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe Via sanktejo kaj submetiĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentecoj. Ho Sinjoro Dio! Faru nin ondoj de l'maro, floroj de l’ĝardeno, unuiĝintaj, unuanimaj per la donaco de Via amo. Ho Eternulo! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj faru la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de vivo. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Senkulpiganto, la Ĉio-scia, la Ununura Kreanto.

(‘Abdu’l-Bahá)

Ho Vi, bonema Dio! Jen Viaj geservantoj, kiuj kolektiĝis en tiu ĉi kunveno, sin turnis al Via regno kaj bezonas Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio! Malkaŝu kaj evidentigu la signojn de Via ununureco entenatajn en ĉiuj realoj de la vivo. Revelaciu kaj disvolvu la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kaŝitaj en tiujn ĉi homajn realojn. Ho Dio! Ni estas kvazaŭ plantoj, kaj Via malavaro estas kiel la pluvo; refresigu kaj kreskigu tiujn ĉi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj servantoj; liberigu nin el la katenoj de materia ekzisto. Ni estas sensciaj; saĝigu nin. Ni estas mortaj; vivigu nin. Ni estas materiaj; dotu nin per spirito. Ni estas senprivilegiaj; malkaŝu al ni Viajn misterojn. Ni estas senhavaj; riĉigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio! Revivigu nin; donu al ni vidkapablon; donu al ni aŭdkapablon; kutimigu nin je la misteroj de la vivo, por ke la sekretoj de Via regno revelaciiĝu al ni en ĉi mondo de ekzisto kaj ke ni konfesu Vian ununurecon. Ĉiu donaco devenas de Vi; ĉiu beno estas Via. Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi estas la Donanto, kaj Vi estas la Ĉiam-Malavara.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Vi, kompatema Sinjoro, Vi Kiu estas malavara kaj pova! Ni estas servantoj Viaj ŝirmataj sub Via providenco. Rigardu nin per Via favoro. Donu lumon al niaj okuloj, aŭdkapablon al niaj oreloj kaj komprenon kaj amon al niaj koroj. Faru niajn animojn gajaj kaj feliĉaj per Via ĝoja  sciigo. Ho Sinjoro! Montru al ni la vojon al Via regno kaj vivigu nin ĉiujn per la spiroj de Via Sankta Spirito. Havigu al ni vivon eternan kaj sendu al ni honoron senfinan. Unuigu la homaron kaj lumigu la homan mondon. Sekvu ni ĉiuj Vian vojon, soifu ni al Via bonplezuro kaj serĉu ni la misterojn de Via Regno. Ho Dio! Unuigu nin kaj kunigu niajn korojn per Via nedisŝirebla ligo. Vere, Vi estas la Donanto, la Bonema kaj la Ĉio-pova.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Eternulo! Kompatindaj estas ni, donu al ni Vian favoron; malriĉaj, donacu al ni porcion el la oceano de Via riĉeco; senhavaj, provizu nin; malaltigitaj, donu al ni Vian gloron. La birdoj de la ĉielo kaj la bestoj de la kampo ĉiutage sian nutraĵon ricevas de Vi, kaj ĉiuj partoprenas Viajn prizorgon kaj amfavoron. Ne senigu tiun ĉi malfortulon je Via mirinda favoro, kaj per Via potenco donu al ĉi tiu senhelpulo Viajn donacojn. Donu al ni nian ĉiutagan panon kaj permesu Vian pliigon de la vivnecesaĵoj, por ke ni dependu de neniu krom Vi, komuniiĝu plene kun Vi, iru laŭ Viaj vojoj kaj proklamu Viajn misterojn. Vi estas la Ĉio-pova kaj la Amema kaj la Provizanto de la tuta homaro.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Dio, mia Dio! Ŝirmu Viajn fidelajn servantojn je la malbonoj de memo kaj pasio, protektu ilin per la gardema okulo de Via amfavoro je ĉiuj malico, malamo kaj envio, ŝirmu ilin en la nekaptebla fortikaĵo de Via prizorgo, kaj, sekuraj je la pikiloj de dubo, faru ilin la malkaŝantoj de Viaj gloraj signoj, lumigu iliajn vizaĝojn per la brilegaj radioj elvenantaj el la Tagiĝo de Via dia unueco, feliĉigu iliajn korojn per la versoj revelaciitaj el Via sankta regno, fortikigu iliajn lumbojn per Via ĉion-reganta potenco, kiu venas el Via regno de gloro. Vi estas la Plej Donacema, la Protektanta, la Ĉio-pova, la Bonvola.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi por ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantajn okulojn kaj donacis al mi aŭdantajn orelojn. Vi kondukis min al Via regno kaj gvidis min sur Vian vojon. Vi montris al mi la ĝustan direkton kaj igis min eniri la Arkeon de Saviĝo. Ho Dio! Igu min konstanta, firma kaj fidela. Protektu min de teruraj provoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Via Sankta Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la Aŭdanta! Ho Vi kompatema Dio! Donacu al mi koron, kiu estu iluminita kiel spegulo per la lumo de Via amo, kaj inspiru al mi pensojn kapablajn ŝanĝi la mondon al rozĝardeno per la elverŝoj de ĉiela graco. Vi estas la Kompatema, la Malavara! Vi estas la Granda Bonfara Dio!

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Li estas la Kompatema, la Ĉion-Donacanta! Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min, Vi konas min; Vi estas mia Haveno kaj mia Rifuĝejo. Neniun mi serĉis nek celos krom Vi; neniun vojon mi paŝis nek paŝos krom tiun de Via amo. En la senluma nokto de malespero mia okulo turnas sin atendema kaj esperplena al la tagiĝo de Via senlima korfavoro, kaj en la tagiĝa horo mia velkanta animo refresiĝas kaj fortikiĝas je rememoro pri Viaj beleco kaj perfekteco. Tiu, kiun la graco de Via kompatemo helpas, kvankam li estu nur guto, fariĝos senlima oceano, kaj la plej eta atomo, kiun asistas la alfluado de Via bonkoreco, brilegos kiel radianta stelo. Ŝirmu sub Via protektado, ho Vi Spirito de pureco, Vi Kiu estas la Ĉion-Donacanta Provizanto, ĉi tiun sindediĉan, enamiĝintan servanton Vian. Helpu lin en ĉi tiu mondo surtera resti konstanta kaj firma en Via amo, kaj permesu, ke ĉi tiu kriple fluganta birdo atingu rifuĝejon kaj ŝirmejon en Via dia nesto, kiu restadas sur la ĉiela arbo.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho mia Sinjoro, mia Amato, mia Deziro! Konsolu min en mia soleco kaj akompanu min en mia ekzilo. Forigu mian ĉagrenon. Faru min fidela al Via beleco. Senigu min de ĉio krom Vi. Allogu min per la bonodoro de Via sankteco. Kunigu min en Via Regno kun tiuj, kiuj seniĝis de ĉio krom Vi kaj alstrebas servi ĉe Via sankta sojlo, pretaj labori por Via Afero. Ebligu al mi esti unu el Viaj servantinoj, kiu atingis Vian bonfavoron. Vere, Vi estas la Graca, la Malavara.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho serĉanto de l’Vero! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, vi devas petegi al Dio, preĝi al Li kaj komuniki kun Li je noktomezo, dirante la jenon : Ho Eternulo, mi turnis mian vizaĝon al Via regno de unueco kaj mi mergiĝis en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, heligu mian vidkapablon pere de Viaj lumoj en ĉi obskura nokto, kaj feliĉigu min per la vino de Via amo en ĉi mirinda epoko. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon, kaj malfermu antaŭ mia vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke mi vidu la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco. Vere, Vi estas la Donanto, la Malavara, la Kompatema, la Pardonanta.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Vi, pardonema Sinjoro! Vi estas la ŝirmo de ĉiuj ĉi Viaj servantoj. Vi konas la sekretojn kaj scias pri ĉiuj aferoj. Ni ĉiuj estas senhelpaj, kaj Vi estas la Potenca, la Ĉiopova. Ni ĉiuj estas pekantoj, kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj, la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo! Ne atentu niajn malperfektecojn. Traktu nin laŭ Via graco kaj malavaro. Multaj estas niaj malperfektecoj, sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga, sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas ĉe Via sankta Sojlo. Lumigu niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu riĉon al la malriĉuloj kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj lumigu nin per la lumo de gvidado. Vi estas la Potenca kaj la Ĉio-pova. Vi estas la Grandanima. Vi estas la Indulga. Vi estas la Bonkora.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Dio! Refreŝigu kaj ĝojigu mian spiriton. Purigu mian koron. Iluminu miajn fortojn. Mi metas ĉiujn miajn aferojn en Vian manon. Vi estas mia Gvidanto kaj Rifuĝejo. Mi ne plu estos malĝoja kaj ĉagrenita; mi estos feliĉa kaj ĝojplena. Ho Dio! Mi ne plu estos zorgoplena, nek mi permesas, ke afliktoj turmentu min. Mi ne plu fiksiĝos je la malagrablaj aferoj de la vivo. Ho Dio! Vi estas plia amiko al mi ol mi estas al mi mem. Mi dediĉas min al Vi, ho Eternulo!

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Eternulo, mia Dio! Asistu Viajn amatojn, por ke ili estu firmaj en Via Kredo, iru Viajn vojojn kaj estu persistemaj en Via Afero. Donu al ili Vian gracon por kontraŭstari la atakojn de egoismo kaj pasio kaj por sekvi la lumon de la ĉiela gvidado. Vi estas la Potenca, la Graca, la Mem-Ekzistanta, la Donacanto, la Kompatema, la Ĉio-pova, la Plej Malavara.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi alten la Vorton kaj refuti, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron, dissemi la sanktajn versojn, riveli la radiojn kaj briligi la matenan lumon en la koroj de la fidelaj. Vi estas vere la Donema, la Pardonanta.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi la kredon, tiu citu tiun ĉi preĝon tage kaj nokte dum siaj vojaĝoj tra fremdaj landoj : Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min ravita kaj altirata de Via glora reĝejo, flamigata per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj vastaj landoj, fortranĉita de ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia indiĝena hejmo, migranto en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaŭ Via altega Sojlo, oboema al la ĉielo de Via ĉiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de la nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta kaj alpreganta Vin matene kaj vespere por graceme helpi min servi Vian Aferon, disvastigi ĉien Viajn Instruojn kaj laŭdegi Vian Vorton tra la tutaj Oriento kaj Okcidento. Ho, Eternulo! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiu ĉi forejo. Ho, Eternulo! Donacu al mi komunion kun Vi en mia forlasiteco kaj estu mia kunestanto en tiuj ĉi fremdaj landoj. Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio kion Vi deziras, kaj vere Vi estas la Ĉio-pova, la Plejpotenca.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj! Mia Azilo kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia izoleco mia Kunulo! En mia angoro mia Konsolo, kaj en mia soleco amema Amiko! La Foriganto de la doloregoj de  miaj ĉagrenoj, kaj la Pardonanto de miaj pekoj! Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min de ĉio, kio kontraŭas Vian volon en ĉi tiu ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉiu malpuro, kiu malebligas al mi celadi senmakula kaj pura al la ombro de la arbo de Via graco. Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj forigu la brulantan soifon. Feliĉigu la bruston, en kiu la fajro de Via amo bruletas, kaj ardigu ĝin per la flamo de Viaj ĉielaj amo kaj spirito. Ornamu la tabernaklojn de la dia unueco per la vesto de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro. Lumigu mian vizaĝon per la brileco de la astro de Via donacemo kaj favore helpu min servadi ĉe Via sankta sojlo. Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitaĵoj kaj permesu al mi farigi la signo de Via kompato, la montranto de Via favoro, la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, laŭtiganta Vian laŭdon kaj forgesema pri mi mem, sed ĉiam atenta pri tio, kio apartenas ai Vi. Ho Dio, mia Dio! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj favoro kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj bonvolo. Sub la ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon de Via ĉionprotektanta okulo. Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon inter Via homaro, ke mia voĉo leviĝu en grandaj kunvenoj, kaj el miaj lipoj senĉese fluu Via laŭdo. Vere, Vi estas la Donema, la Glora, la Potenca, la Ĉio-pova.

(‘Abdu’l-Bahá)

 

bottom of page