top of page

I

126

Ho frato! Ne decas al ni forŕeti la ordonon de Dio, sed kontraŭe, ni devas akcepti ĝin kaj subiĝi al tio, kion Li fiksis kiel Sian dian Ateston. Tiu ĉi verso estas parolo tro grava kaj signifa, ke tiu ĉi afliktito ĝin klarigu. Dio parolas veron kaj montras la vojon. Vere, Li estas superega super Sia tuta popolo; Li estas Potenculo, Bonfaranto.

127

Simile, Li diris ankaŭ: <#Qur'an_45÷5> »Jen estas la versoj de Dio: verfidele Ni recitas ilin al Vi. Sed je kia revelacio ili kredos, ne ili malakceptas Dion kaj Liajn versojn?«[149] Se vi komprenos la signifon, kaŝitan en ĉi tiu verso, vi vidos la veron, ke neniu revelacio pli granda, ol pere de la Profetoj de Dio, estis iam farita, kaj neniu atesto pli potenca, ol iliaj revelaci-donitaj versoj, aperis iam sur la tero. Ne, tiun ĉi ateston neniu alia atesto povus iam superi, escepte de tio, kion la Sinjoro de via Dio volas.

128

En alia fragmento Li diras: <#Qur'an_45÷6> “Ve al ĉiu mensoganta pekulo, kiu aŭdas la versojn de Dio, recitatajn antaŭ li, kaj poste, kvazaŭ li ilin ne aŭdus, persistas en fiera aroganteco! Avertu lin pri dolora puno.«[150] La signifo, kaŝita en tiu ĉi verso, sufiĉas sola al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, se la homoj prikonsiderus la versojn de sia Sinjoro. Ĉar vi aŭdas, kiel en tiu ĉi tago la homoj ignoras arogante la dia-revelaciitajn versojn, kvazaŭ tio estus la lasta afero en la mondo. Kaj tamen nenio pli granda, ol tiuj ĉi versoj, iam aperis, nek estos aperigita en la mondo! Diru al ili: »Ho senatenta popolo! Vi ripetas la samon, kion diris viaj patroj en la pasintaj tagoj. Kiajn fruktojn ili kolektis de la arbo de sia nekredemo, tiajn samajn kolektos vi ankaŭ. Baldaŭ vi estos forprenitaj al viaj patroj, kaj kune kun ili vi loĝados en infera fajro. Malbona restejo ĝi estas, la restejo de la tiranaro!«

129

En ankoraŭ alia fragmento Li diras: <#Qur'an_45÷8> »Kaj kiam li estas ekkoninta iun el Niaj versoj, li ridindigas ilin. Malhonora puno atendas ilin!«[151] Mokante, la homoj diris: »Plenumu alian miraklon kaj donu al ni alian signon!« Unu diris: <#Qur'an_26÷187> »Faligu sur nin parton de la ĉielo,«[152] kaj alia: <#Qur'an_8÷32> »Se ĝi devas esti efektiva verpruvo flanke de vi, pluvigu sur nin ŝtonojn el la ĉielo.«[153] Same kiel la popolo de Izrael en la tempo de Moseo forvendis la panon el ĉielo por la malvaloraŕoj de la tero, ankaŭ tiuj ĉi homoj penis interŝanĝi la die-revelaciitajn versojn kontraŭ siaj malpuraj, malnoblaj kaj vantaj deziroj. Simile vi vidas en tiu ĉi tago, ke kvankam la spirita nutraŕo venis malsupren el la ĉielo de la dia favoremo kaj estis pluvigita el la nuboj de Lia amemo, kaj kvankam la maroj de vivo ondas, laŭ la ordono de la Sinjoro de ĉiuj estaŕoj, en la Riḍváno de la koro, tamen la homoj, mord-avidaj kiel hundoj, ariĝas ĉirkaŭ mortintaŕo kaj kontentiĝas per la senmova akvo de sala lago. Dio favorema! Kiel stranga estas la konduto de tiuj ĉi homoj! Ili petegas lamente pri gvidado, kvankam la standardoj de Tiu, kiu gvidas ĉiujn estaŕojn estas jam levitaj. Ili kroĉas sin al la malklaraj malsimplaŕoj de sciado, dum Tiu, kiu estas la Esenco de ĉia sciado, brilas, kiel la suno. Ili vidas la sunon per la propraj okuloj, kaj tamen ili demandas tiun brilradian astron pri la pruvo de ĝia lumo. Ili vidas printempajn pluvojn, falantajn sur ilin, kaj tamen ili serĉas pruvojn de tiu malavaro. La pruvo de la suno estas ĝia lumo, kiu brilas kaj ĉirkaŭlumigas ĉiujn estaŕojn. La pruvo de la pluvo estas ĝia malavaro, kiu renovigas la mondon kaj vestas ĝin per la mantelo de vivo. Vere blindulo povas rimarki el la suno nenion, krom ĝia vargego, kaj seka grundo ricevas nenion el la pluvoj de favoro. »Ne miru, se en la Korano nekredanto vidas nenion, krom la litersignoj, ĉar en la suno blindulo trovas nenion, krom varmego.«

130

En alia fragmento Li diras: <#Qur'an_45÷24>“Kaj kiam Diaj klaraj versoj estas recititaj al ili, ilia sola argumento estas la respondo: “Redonu al ni niajn patrojn se vi diras veron.« Vidu, kiel malsaĝajn pruvoj ili postulis de tiuj Enkorpigoj de l’ ĉiotuŝa favoro! Ili mokis tiujn versojn, kies unu sola litero estas pli granda, ol la kreo de la ĉielo kaj tero, kaj kiuj per la spirito de kredo levis la mortintojn, entombigitajn en la valo de egoismo kaj deziro, kaj ili laŭtkriis, dirante: »Elirigu niajn patrojn el iliaj tomboj.« Tia estis la obstineco kaj fiereco de tiuj homoj. Ĉiu el tiuj versoj estas por ĉiuj popoloj de mondo senerara atesto kaj glora pruvo de Lia vero. Ĉiu el ili estas vere sufiĉa por la tuta homaro, se vi meditos pri la versoj de Dio. En la supre-menciita verso mem kaŝitaj estas perloj de misteroj. Kia ajn estus la malsano, la kuraco, kiun ili prezentas, neniam povas resti senefika.

131

Ne atentu la vanan argumentadon de tiuj, kiuj asertas, ke la Libro kaj ĝiaj versoj neniel povas esti atesto por la popolamaso, ĉar ĝi nek komprenas ilian signifon, nek scias taksi ilian valoron. Kaj tamen la senerara atesto de Dio al la popoloj tiel de la Oriento, kiel de la Okcidento, estas ĝuste la Korano. Se ĝi estus ekster la homa kompreno, kiel ĝi povus esti deklarita kiel universala atesto al ĉiuj? Se ilia argumentado estus prava, tiam de neniu estu postulate koni Dion, nek tio estus necesa, ĉar la kono de la dia Estaŕo ekster-iras la konon de Lia Libro, kaj la popolamazo ne kapablus kompreni ĝin.

132

Tia argumentado estas komplete erara kaj neakceptebla. Ĝi estas inspirita sole de aroganteco kaj fiereco. Ĝia celo estas konduki la homojn for de la Riḍváno de la dia bonplaĉo kaj streĉi la bridon de ilia aŭtoritato super la homoj. Kaj tamen antaŭ la okuloj de Dio tiu popolamaso estas senfine supera kaj pli altspirita ol ĝiaj religiaj gvidantoj, kiuj forturniĝis de la sola vera Dio.La kompreno de Liaj vortoj kaj la kompreno de la paroloj de la Ĉielaj Birdoj neniel dependas de la homa instruiteco. Tio dependas sole de pureco de la koro, senmakuleco de la animo kaj libereco de la spirito. Tio ĉi estas pruvita de tiuj, kiuj en tiu ĉi tago, kankam kontantaj nek unu solan literon de la akceptitaj kriterioj de instruiteco, okupas la plej altajn lokojn de la sciado; kaj la ĝardeno de iliaj koroj ornamita estas, dank’ al la pluvoj de la dia favoro, per la rozoj de saĝeco kaj tulipoj de kompreno. Benitaj estas tiuj, kies koroj estas sinceraj, ĉar lumdonacon ili ricevas el la briloj de la granda Tago!

133

Kaj simile Li diris: <#Qur'an_29÷23>“Koncerne tiujn, kiuj ne kredas je la versoj de Dio, aŭ ke iam ili Lin renkontos, tiuj pri Mia kompato malesperos kaj tiuj severa puno atendas.«[154]Ankaŭ: <#Qur'an_37÷36> »Kaj ili diras, ‘Ĉu ni do forlasu niajn diojn pro freneza poetaĉo?’«[155] La signifo, kaŝita en tiu ĉi verso, estas klara. Jen kiajn rimarkojn ili faris, kiam la versoj estis revelaciitaj. Ili nomis Lin poetaĉo, mokis la versojn de Dio, kaj vokis: »Tiuj ĉi vortoj estas nur paroloj de la antikvuloj!« Ĝi signifas, ke Mahometo kompilis la vortojn, diritajn de tiuj, kiuj vivis en la antaŭaj tempoj, kaj nomis tion Vorto de Dio.

134

Tiel ankaŭ en tiu ĉi tago vi aŭdis kiel la homoj voĉis similajn akuzojn kontraŭ ĉi tiu Malkaŝanto, dirante: »Li kompilis tiujn ĉi vortojn el la vortoj de la prauloj«, aŭ: »Tiuj ĉi vortoj estas falsaj.« Vanaj kaj arogantaj estas iliaj diroj, malalta estas ilia stato kaj kondiĉo!

135

Post la kontraŭparoloj kaj akuzoj, kiujn ili voĉis, kaj kiujn Ni menciis, ili protestis, dirante: »Neniu sendependa Profeto estas aperonta, laŭ nia Sankta Skribaŕo, post Moseo kaj Jesuo, por eksigi la Leĝon de la dia Revelacio. Ne, tiu, kiu aperos, devas nepre plenumi la Leĝon«. Sekve de tio revelaciita estis la jena verso, indikanta ĉiujn diajn temojn kaj atestanta pri la vero, ke la torento de la favoro de la Plejkompata povas neniam halti: <#Qur'an_40÷34>»Kaj Jozefo venis al vi antaŭe kun klaraj signoj, sed vi ne ĉesis dubi la parolojn, kun kiuj Li venis al vi, ĝis kiam, post Lia morto, vi diris: ‘Dio neniel aperigos alian Senditon post Li.’ Tiel Dio erarigas pekulon kaj dubanton.«[156] Komprenu sekve el tiu ĉi verso kaj sciu kun certeco, ke en ĉiu epoko homoj, kroĉantaj sin al verso de sia Libro, voĉis tiajn sensencajn kaj absurdajn dirojn, argumentante, ke neniu Profeto estas sendota denove al la mondo. Sama estas la sinteno de la kristanaj ekleziuloj, kiuj, starante fikse ĉe la verso de la Evangelio, kiun Ni antaŭe menciis, penis klarigi, ke la Leĝo de la Evangelio neniam estos eksigita, kaj ke neniu sendependa Profeto estos iam sendita al la mondo, escepte Li konfirmos la Leĝon de la Evangelio. Plej multe da homoj suferas la aflikton de tiu sama spirita malsano.

136

Tiel same vi vidas, kiel la popolo de la Korano, simile al la popoloj de la antaŭaj tempoj, lasis la vortojn »Sigelo de la Profetoj« vuali iliajn okulojn. Kaj tamen ili mem atestas la veron de la verso: <#Qur'an_3÷7> »Neniu scias la signifon de tio krom Dio kaj tiuj, kiuj firme staras sur la fundamento de la sciado.«[157] Kaj kiam Tiu, kiu staras firme sur la fundamento de ĉia sciado, kiu estas ĝia Patrino, Animo, Sekreto kaj Esenco, anoncis tion, kio estas plej ete kontraŭa al ilia deziro, ili leviĝis furioze kontraŭ lin kaj malakceptis Lin senhonte. Tion ĉi vi jam aŭdis kaj vidis. Tiaj faroj kaj vortoj estis instigantaj sole de la religiaj gvidantoj, kiuj adoras neniun Dion krom sia deziro, kiuj konfesas nenion krom oro, kiuj estas ĉirkaŭvolvitaj per la plej densaj vualoj de instruiteco, kaj kiuj, implikite en ĝia malklareco, vagas en la sovaĝejo de eraro. Kiel klare deklaris la Sinjoro de la ekzisto: <#Qur'an_45÷22> »Kion vi pensas? Tiu, kiu faris al si Dion el siaj pasioj, kaj kiun Dio igas erari pro lia sciado, kaj kies orelojn kaj kies koron Li sigelis, kaj sur kies okulojn Li ŕetis vualon – de kiu estos gvidata tia homo, post kiam li malakceptis Dion?  Ĉu ĝi ne estas averto por vi?«[158]

137

Kvankam la ekstera signifo de la esprimo “Tiu, kiun Dio igas erari pro lia sciado« estis jam elmontrita, tamen al Ni ĝi signifas tiujn ekleziulojn de la epoko, kiuj forturnis sin de Dio, kaj kiuj, kroĉante sin al la propra instruiteco, formita laŭ iliaj propraj imagoj kaj deziroj, malakceptis la sanktan Parolon kaj Revelacion de Dio. <#Qur'an_38÷67> »Diru: grandsignifa estas la Parolo, de kiu vi forturniĝas!«[159] Simile ankaŭ Li diris: »Kaj kiam Niaj klaraj versoj estas recitataj al ili, ili diras: <#Qur'an_34÷43> ‘Tio ĉi estas nur homo, kiu celas deflankigi vin de la kredo de viaj patroj.’ Kaj ili diras: ‘Ĝi estas nenio krom artifika falsaŕo!’«[160]

138

Malfermu la orelojn al la sankta Voĉo de Dio kaj atentu Lian dolĉan kaj senmortan melodion. Rigardu, kiel Li avertis solene tiujn, kiuj malakceptis la versojn de Dio, kaj senheredigis tiujn, kiuj neis Liajn sanktajn vortojn. Konsideru, kiel foren la homoj flankiĝis de la Kawťľar de la dia Apudesto, kaj kiel bedaŭrinda estis la malfideleco kaj aroganteco de la spiritaj mizeruloj antaŭ la vizaĝo de tiu sankta Belo. Kvankam tiu Esenco de amemo kaj favoremo igis tiujn pereemajn estaŕojn eniri la regnon de senmorteco kaj gvidis tiujn mizerajn animojn al la sankta rivero de riĉeco, tamen kelkaj proklamis Lin »kalumnianto de Dio, la Sinjoro de ĉiuj kreaŕoj«, aliaj akuzis Lin kiel tiun, kiu »detenas la homojn de la vojo de kredo kaj vera religio«, kaj ankoraŭ aliaj deklaris Lin »lunatiko«, k.t.p.

139

Simile ankaŭ vi vidas en tiu ĉi tago, kun kiaj malnoblaj imputoj ili atakis tiun Gemon de Senmorteco, kaj pri kiaj nedireblaj krimoj ili akuzis Tiun, kiu estas la fonto de Pureco. Kvankam en Sia Libro kaj en Siaj sanktaj kaj senmortaj Tabuletoj Dio avertis tiujn, kiuj malakceptas kaj forŕetas la revelaciitajn versojn, kaj kvankam Li anoncis Sian favoron al tiuj, kiuj ilin akceptas, tamen vidu, kiel sennombrajn kalumniojn ili aŭdigis kontraŭ tiuj versoj, kiuj estis senditaj teren el la nova ĉielo de la eterna sankteco de Dio! Tio okazis malgraŭ la fakto, ke neniu okulo vidis egale grandan pluvoverŝon de favoro, nek iu orelo aŭdis pri tia revelacio de amemo. Tia favoro kaj revelacio estis elmontrita, ke la revelaciitaj versoj ŝajnis kvazaŭ printempaj pluvoj, verŝantaj sin el la nuboj de la malavareco de la Plejfavorema. Ĉiu el la Profetoj »dotitaj per konstanteco«, kies alteco kaj gloro brilas, kiel la suno, estis honorita per Libro, kiun ĉiuj vidis, kaj pri kies versoj ili precize certiĝis. Dume la versoj, kiuj pluvis el tiu ĉi ĉielo de la dia malavareco, estis tiel abundaj, ke neniu povis ankoraŭ taksi ilian nombron. Dudeko da volumoj estas nun disponebla. Kiel multaj ne estas ankoraŭ haveblaj! Kiel multaj estas disrabitaj kaj falis en la manojn de l’ malamiko, kaj neniu konas ilian senton!

140

Ho frato, ni devas malfermi niajn okulojn, mediti pri Lia Vorto, kaj serĉi la rifuĝodonan ombron de la Malkaŝantoj de Dio, por ke ni ĉerpu averton el la seneraraj konsiloj de la Libro kaj atentu la admonoj, entenatajn en la sanktaj Tabuletoj; por ke ni ne moku la Malkaŝanton de la versoj, por ke ni sindonu memrezigne al Lia Afero kaj akceptu tutkore Lian leĝon, por ke ni eniru la kortegon de Lia kompatemo kaj loĝadu ĉe la bordo de Lia favoro. Vere, Li estas kompatema kaj pardonema por Siaj servantoj.

141

Kaj simile Li diris ankaŭ: <#Qur'an_5÷62> »Diru: Ho anaro de la Libro! Ĉu vi ne malkonfesas nin nur tial, ĉar ni kredas je Dio kaj je tio, kion Li terensendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al ni antaŭe, kaj ĉar plej multaj el vi estas malbonfarantoj?«[161] Kiel ĝuste tiu ĉi verso malkaŝas Nian intencon, kaj kiel klare ĝi elmontras la veron de la atestoj de la versoj de Dio! Tiu ĉi verso estis revelaciita en la tempo, kiam Islamo estis atakata de la nekredantoj kaj ĝiaj sekvantoj estis akuzataj pri malbonkredo, kiam la kunuloj de Mahometo estis deklarataj kiel malakceptantaj Dion kaj sekvantaj mensogeman sorĉiston. En siaj fruaj tagoj, kiam Islamo ekstervide ne havis ankoraŭ aŭtoritaton kaj povon, la amikoj de la Profeto, turnintaj siajn vizaĝojn al Dio, kien ajn ili iris, estis turmentataj, persekutataj, priŕetataj per ŝtonoj kaj kalumniataj. En tia tempo tiu ĉi benita verso estis sendita teren el la ĉielo de la dia Revelacio. Ĝi revelaciis nerefuteblan ateston kaj alportis la lumon de senerara gvidado. Ĝi instruis la kunulojn de Mahometo deklari al la nekredantoj kaj idolanoj la jenon: »Vi persekutas kaj premas nin, kaj tamen kion ni faris krom tio, ke ni ekkredis je Dio kaj je la versoj, terensenditaj al ni per la lango de Mahometo, kaj je tiuj, kiuj estis revelaciitaj al la antaŭaj Profetoj?« La senco de ĉi tio estas, ke ilia sola kulpo konsistis en la rekono de la fakto, ke la novaj kaj mirindaj versoj de Dio, terensenditaj al Mahometo, same kiel tiuj , kiuj estis revelaciitaj al la antaŭaj Profetoj, estis ĉiuj de Dio, kaj en la konfeso kaj akcepto de ilia vero. Tio ĉi estas atesto, kiun la dia Reĝo instruis al Siaj servantoj.

142

Konsiderante ĉi tion, ĉu estas juste, ke tiuj homoj malakceptu la nove-revelaciitajn versojn, kiuj ĉirkaŭprenis la Orienton kaj la Okcidenton, kaj rigardu sin mem kiel kolonojn de la vera kredo? Ĉu ili ne devas, pli ĝuste, ekkredi je Tiu, kiu revelaciis tiujn ĉi versojn? Konsiderante la ateston, kiun Li mem fiskis, kiel Li povus ne kalkuli kiel la verajn kredantojn tiujn, kiuj konfesis ĝian veron? Malproksima tio estas de Li, ke Li forturnu de la pordo de Sia favoro tiujn, kiuj turniĝis al Li kaj akceptis la veron de la diaj versoj, aŭ ke Li minacu tiujn, kiuj tenas sin je Lia certa atesto. Efektive Li deklaras la veron per Siaj versoj kaj konfirmas Sian Revelacion per Siaj vortoj. Vere Li estas potenca, helpanta en danĝero, ĉiopova.

143

Kaj simile Li diris ankaŭ: <#Qur'an_6÷7> »Kaj se Ni sendus teren al vi Libron, skribitan sur pergameno, kaj la nekredantoj tuŝus ĝin per siaj manoj, ili certe dirus: ‘Tio ĉi estas nur palpebla sorĉaŕo.’«[162] Plej multaj el la versoj de la Korano temas pri ĉi tio. Ni menciis, por gardi la koncizecon, nur du versojn. Konsideru, ĉu en la tuta Libro io ajn ekster tiuj versoj estis difinita kiel kiterio por la rekono de la Malkaŝantoj de Lia Belo, ke la homoj kroĉu sin al tio kaj malkonfesu la Malkaŝantojn de Dio? Kontraŭe, en ĉiu momento Li minacis per fajro tiujn, kiuj malakceptis kaj mokis la versojn, kiel jam estis elmontrite.

144

Tial, se aperus persono, kiu anoncus miradon da versoj, traktatoj, epistoloj kaj preĝoj, el kiuj neniu estus akirita dank’ al instruiteco, kia imagebla pravigo povus senkulpigi tiujn, kiuj malakceptus ilin kaj senigus sin de la potenco de ilia favoro? Kian respondon ili povus doni, kiam iliaj animoj liberiĝos el sia ombra templo kaj forlasos ĝin? Ĉu ili povus peni pravigi sin, dirante: »Ni kroĉiĝis al certaj tradicioj kaj, ne vidante ilian laŭvortan plenumiĝon, ni atakis per tiuj kalumnioj la Enkorpigojn de la dia Revelacio, kaj tenis nin for de la leĝo de Dio?« Ĉu vi ne aŭdis, ke inter la kaŭzoj, pro kiuj certaj Profetoj estis nomitaj »dotitaj per kosntanteco«, estis la fakto, ke Libro estis al ili revelaciita? Kaj tamen kiel povis pravigi sin tiuj homoj, ke ili malakceptis la Anoncinton kaj Aŭtoron de tiom da volumoj kaj versoj, kaj sekvis la parolojn de tiu, kiu malsaĝe ŕetis la semojn de dubo en la homajn korojn, kaj kiu, kvazaŭ Satano, leviĝis por konduki la homojn sur la vojojn de pereo kaj eraro? Kiel ili povus toleri, ke tiaj aferoj senigu ilin de la lumo de la Suno de l’ dia malavareco? Krom tio, se tiuj homoj evitas kaj malakceptas tiun dian Animon, tiun sanktan Spiron, al kiu, Ni demandas, ili povas aliĝi, al kies vizaĝo, krom Lia Vizaĝo, ili povas turniĝi? Vere – <#Qur'an_2÷148>»Ĉiu havas parton de la ĉielo, al kiu li turniĝas.«[163] Ni montris al vi tiujn du vojojn; iru la vojon, kiun vi mem elektos. Tio ĉi estas vero, kaj ekster la vero estas nenio krom eraro.

145

Inter la pruvoj, elmontritaj la veron de ĉi tiu Revelacio, estas tiu ĉi, ke en ĉiu tempo kaj epoko, kiam ajn la nevidebla Esenco aperigis sin en la persono de Sia Malkaŝanto, certaj animoj, sensignifaj kaj korliberaj de ĉiuj mondaj logaŕoj, serĉis lumon ĉe la Suno de la dia gvidado kaj atingis la dian Apudeston. Pro tiuj ĉi kaŭzoj la ekleziuloj de la koncerna tempo kaj posedantoj de riĉaŕoj mokis kaj insultis tiujn homojn. Kiel Li diris pri tiuj, kiu eraris: <#Qur'an_11÷27>»Tiam diris la ĉefof de Lia popolo, kiuj ne kredis: ‘Ni vidas en Vi nur homon, saman kiel ni; kaj ni vidas neniun, kiu vin sekvis, krom tiuj el inter ni, kiuj estas plej sensignifaj kaj rapidjuĝemaj, kaj ni vidas en vi nenion, kio igus vin superaj al ni: ne, ni opinias vin mensoguloj.’«[164] Ili ĉikanis tiujn sanktajn Malkaŝantojn kaj protestis, dirante: »Neniu sekvis vin krom tiuj, kiuj estas malaltaj inter ni, kiuj indas nenian atenton.« Ili celis montri, ke neniu el inter la instruituloj, riĉuloj kaj famuloj kredis je ili. Per tiuj kaj similaj argumentoj ili penis pruvi malverecon de Tiu, kiu diras nenion krom vero.

bottom of page