top of page

 
La ekzilo de Bahá’u’lláh en Irako daŭris dek jarojn, kaj ĝi komenciĝis per la plej severaj
kondiĉoj kaj koincidis kun la plej malfeliĉa epoko de la Baba Kredo. Tamen, ĝi atestis la
laŭgradan kristaliĝon de tiuj potencaj spiritaj fortoj kiuj kulminis, en 1863, per la
deklaracio de Lia misio, el tutmonda atingo. Kun la paso de tiuj jaroj, kaj ekde la urbo
Bagdado, kiel Shoghi Effendi skribas, ĝi disradiis “ondon post ondo, potencon, brilegon kaj
gloron kiuj nepercepteble revivigis tiun langvorantan Kredon, ege frapita, enprofundigita
en mallumon kaj minacita de la forgeso. De tie disvastiĝis, tage kaj nokte, kaj ĉiam pli
intense, la unuaj elfluoj de Revelacio, pro kies atingo, abundeco, mova forto, kaj la kvanto
kaj varieco de ĝiaj verkoj, ĝi estis destinita superi tiun de l' Báb mem.i


Inter la unuaj elverŝoj el la Plumo de Gloro troviĝas longa epistolo en la araba titolita
Javáhiru’l-Asrár, kies laŭvorta signifo estas la “gemoj” aŭ “esencoj” de misteroj. Iuj temoj
formulitaj ankaŭ disvolviĝas en la persa –per malsamaj manieroj de revelaciado- en Sep
Valoj kaj en Libro de Certeco, tiuj du senmortaj verkoj kiujn Shoghi Effendi priskribis,
respektive, kiel la plej bona mistika komponaĵo de Bahá’u’lláh kaj Lia elstara doktrina verko.
Sendube Gemoj de Diaj Misteroj estas unu el tiuj “tabeloj revelaciitaj en la araba” aluditaj
en ĉi lasta citita verko.ii


Unu el la centraj temoj de la verko –tiel indikas Bahá’u’lláh– estas la "transformado", kiu ĉi
tie signifas la revenon de la Promesito sub malsama homa aspekto. Efektive, en enkonduka
noto kiu antaŭas la unuajn liniojn de la originala manuskripto, Bahá’u’lláh asertas:
La nuna traktato estis skribita en respondo al serĉanto kiu demandis, kiel la promesita
Mihdí povus esti transformita en ‘Alí Muhammad (la Báb). La ŝanco donita per ĉi demando
estis profitita por ektrakti plurajn temojn, ĉiuj utilaj kaj profitigaj, kaj por kiuj serĉas kaj
por kiuj jam atingis sian celon, se vi povus vidi per la okulo de la dia virto.


La serĉanto al kiu oni aludas en la antaŭa fragmento estis Siyyid Yúsuf-i-Sihdihí Isfahání,
kiu tiutempe loĝis en Karbalo. Liaj demandoj estis liveritaj al Bahá’u’lláh tra peranto, kaj ĉi
tiu Tabelo estis revelaciita en tiu sama tago kiel respondo al tiuj demandoj.


En ĉi tiu verko ankaŭ estas traktataj aliaj gravaj temoj: la kialo de la malakcepto al la
Profetoj de la pasinto; la danĝero je laŭvorta legado de la Skriboj; la signifo de la signoj kaj
aŭguroj de la Biblio rilate la alvenon de la nova Manifestiĝo; la kontinueco de la dia
revelacio; la indicoj de la jam proksima deklaracio de Bahá’u’lláh mem; la signifo de simbolaj
terminoj kiaj “la Tago de la Juĝo”, “la Resurekto”, “atingi la dian Ĉeeston”, kaj “la vivo kaj
la morto”, samkiel la etapoj de la spirita esplorado tra la “Ĝardeno de la Serĉado”, “la Urbo
de la Amo kaj la Ravo”, “la Urbo de la Dia Unueco”, “la Ĝardeno de la Mirego”, “la Urbo
de la Absoluta Nenieco”, “la Urbo de la Senmorteco” kaj “la Urbo kiu ne havas nomon, nek
priskribon”.


La publikigado de Gemoj de Diaj Misteroj estas unu el la projektoj entreprenitaj en plenumo
de la celo de la Kvinjara Plano, anoncita en aprilo 2001, por “riĉigi la tradukojn de la
Sanktaj Tekstoj en la anglan”. La verko utilos por pliprofundigi la aprezon de la okcidentaj
legantoj al periodo plena de potencialeco kiun Shoghi Effendi priskribis kiel “la printempaj
jaroj de la ministerio de Bahá’u’lláh”, kaj helpi la lernantojn de Lia Revelacio akiri pli
profundan komprenon de ĝia laŭgrada disfaldiĝo.

 Javáhiru’l-Asrár - Gemoj de Diaj Misteroj

bottom of page