top of page

 36 Sciu kun certeco ke, doninte siajn unuaj paŝojn al Dio, la serĉanto devas eniri en la
Ĝardenon de la Serĉado. En ĉi trairo koncernas al la piediranto senigi sin de ĉio, kio ne estu
Dio kaj fermi la okulojn al ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. En sia koro li ne devas
gastigi malamon aŭ amon por iu animo, en la mezuro kiu malpermesos al li atingi la loĝejon
de la ĉiela Beleco. Li devas liberigi la animon de la vualoj de la gloro kaj sin deteni fanfaroni
pri la mondumaj vantecoj, la interna scio aŭ aliaj donacoj de Dio donitaj al li. Li devas serĉi
la veron kun tuta sia kapablo kaj peno, por ke Dio lin gvidu tra la padoj de Lia favoro kaj la
vojoj de Lia kompato. Ĉar Li, vere, estas la pleja helpanto de Liaj servantoj. Diras Li, kaj
certe Li parolas la veron: “Al kiuj penos pro Ni, sendube Ni gvidos ilin tra Niaj vojoj”xxv.
Kaj cetere: “Timu Dion kaj Dio donos al vi scion”xxvi.


37 En ĉi tiu vojaĝo la serĉanto atingas la ĉeeston de miriadoj da ŝanĝoj kaj transformoj,
kunfluoj kaj diverĝoj. Vidu la mirindaĵojn de la Dieco en la misteroj de la kreo kaj malkovru
la padojn de la gvido kaj la vojojn de Lia Sinjoro. Tia estas la pozicio de kiuj serĉas Dion kaj
tiaj estas la atingitaj altaĵoj de kiuj hastas por iri al Li.


38 Kiam la serĉanto estos suprenrinta al ĉi grado, li eniros en la Urbon de la Amo kaj la
Ravo, kie la vento de la amo blovas kaj sentiĝas la brizo de la spirito. En ĉi etapo la serĉanto
restas tiel sufokita pro la forrabo de la sopiro kaj la parfumoj de la nostalgio, ke li ne
distingas la dekstron de la maldekstro, nek vidas diferencon inter la tero kaj la maro, aŭ la
dezerto kaj la monto. Ĉiumomente li brulas pro la fajro de la sopiro kaj estas konsumita de la
lavango de disiĝo en ĉi tiu mondo. Haste li preterpasas tra la Parán de la amo kaj transiras
la Horebon de la admiro. Jen li ridas, jen li amare ploras, jen li ripozas pace, jen li time
tremas. Nenio povas frustri lian celon, nek ajna leĝo limigi lin. Li pretas obei kiom Lia
Sinjoro volos dekreti pri lia komenco kaj fino. Kun ĉiu spiro li donas la vivon kaj oferas la
animon. Nudigu la torson por ricevi la sagetojn de la malamiko kaj levu la kapon por
akcepti la glavon de la destino; eĉ pli, kisu la manon de lia ebla murdanto kaj rifuzu ĉion.
Liveru la spiriton, la animon kaj la korpon en la vojo de lia Sinjoro; sed tion li faras kun la
permeso de sia Bonamato, ne per sia propra kaprico kaj deziro. Vi trovas lin malvarma en la
fajro kaj seka en la maro, loĝanto de ĉiuj landoj kaj piediranto sur ĉiuj vojoj. Kiu tuŝos lin
en ĉi kondiĉo perceptos la varmon de lia amo. Li trairas la altaĵojn de la sindonemo kaj
transiras la valon de la rezigno. Liaj okuloj ĉiam estas atendante ĉeesti la mirindaĵojn de la
kompato de Dio kaj nepaciencaj pro la ekrigardo de la brilegoj de Lia beleco. Certe benataj
estas kiuj atingis tiun pozicion, ĉar tiu ĉi estas la pozicio kiu apartenas al la ardaj amantoj
kaj la ravitaj animoj.


39 Kaj kiam kompletiĝas ĉi etapo de la trairo kaj la piediranto estas sorinta trans ĉi tiu
sublima pozicio, li eniras en la Urbon de la Dia Unueco, en la ĝardeno de la unikeco, kaj en
la kortego de la sindonemo. En ĉi tiu stacio la serĉanto forĵetas ĉiujn signojn, aludojn,
vualojn kaj vortojn, kaj vidas la aferojn per lumigita okulo, per la brilaj lumoj kiujn Dio
mem donis al li. En sia vojaĝo, li vidas ke ĉiuj diferencoj revenas al nur unu vorto kaj ke
ĉiuj aludoj kulminas en unu punkto. Pri tio atestas tiu, kiu navigis en la arkeo de fajro, kaj
sekvis la plej foran rumbon ĝis la pinaklo de gloro en la regno de la senmorteco: “La scio
estas nur unu punkto kiun la malsaĝuloj multigis”xxvii. Ĉi tiu estas la kondiĉo al kiu la
tradicio aludas: “Mi estas Li, Li mem, Li estas Mi, Mi mem, krom tio ke Mi estas kiu estas,
kaj Li estas kiu estas”xxviii.


40 En ĉi tiu stacio, se Tiu, Kiu estas la Enkarniĝo de la Fino dirus: “Vere, Mi estas la
Punkto de la Komenco”, certe Li dirus la veron. Kaj se Li dirus: “Mi estas alia”, tio estus
same certa. Tiel, se Li proklamus: “Vere, Mi estas la Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero”, aŭ
“la Reĝo de reĝoj”, aŭ “la Sinjoro de la alta regno”, aŭ Mahomedo, aŭ Ali, aŭ iliaj prauloj,
aŭ kio ajn, sendube Li proklamus la veron de Dio. Certe, Li regas super ĉiuj kreitaĵoj kaj
restas supera super ĉio krom Li. Ĉu vi ne aŭdis kion oni diris antikve: “Mahomedo estas nia
komenco, Mahomedo estas nia fino, Mahomedo estas ĉio, kion ni havas” kaj aliloke, “Ĉiuj
venas de la sama Lumo”?
41 En ĉi etapo estas establita la vero de la unueco de Dio kaj de la signoj de Lia sankteco.
Vere vi vidos ilin ĉiuj leviĝi super la brusto de la potenco de Dio kaj kunfandiĝi en la brakoj
de Lia kompato; ankaŭ ne eblas fari ian distingon inter Lia brusto kaj Liaj brakoj. Paroli pri
ŝanĝo aŭ transformo en ĉi tiu stacio estus absoluta blasfemo kaj plena malpieco, ĉar tiel
estas la kondiĉo per kiu brilas la lumo de la dia unueco, esprimiĝas la vero de Lia unikeco
kaj reflektas la brilojn de la eterna Aŭroro en sublimaj kaj fidelaj speguloj. Je Dio! Se Mi
malkaŝus la plenan mezuron de tio, kion Li disponigis por ĉi tiu stacio, la homoj forlasus
siajn korpojn, skuiĝus la fundamentoj de la internaj realecoj de ĉiuj aĵoj, la loĝantoj de la
regnoj de la kreo restus mirfrapitaj, kaj kiuj moviĝas en la terenoj de la aludo malaperadus
en la absoluta nenieco.


42 Ĉu vi ne aŭdis: “Estas neniu ŝanĝo en la kreo de Dio”?xxix Ĉu vi ne legis: “Neniun
ŝanĝon vi povas trovi en la agmaniero de Dio”?xxx Ĉi vi ne atestis pri la vero: “Vi ne vidos
diferencon en la kreo de la Dio de Kompato”?xxxi Jes, je Mia Sinjoro! La loĝantoj de ĉi
Oceano, la navigantoj en ĉi Arkeo, ĉeestas neniun ŝanĝon en la kreo de Dio kaj ne vidas
diferencojn en Lia tero. Kaj se la kreo de Dio ne estas inklina al ŝanĝoj kaj modifoj, kiel do,
ili povus esti submeteblaj al la ŝanĝoj de la Manifestiĝoj de Lia Esto mem? Nemezureble
ekzaltita estas Dio, super ĉio, kion ni povos kompreni pri la Revelaciintoj de Lia Afero, kaj
senfine glorata estas Li, preter ĉio, kion oni povos diri pri Li!


43 Granda Dio! Ĉi tiu maro akumulis kaj gardas brilajn perlojn;
La vento levis ondon, kiun ĝi albordigas.
Tial forĵetu viajn vestojn kaj mergiĝu.
Kaj ne plu fanfaronu pri lerteco: ĉar tio ne plu utilas al vi!


44 Se vi estas el kiuj loĝas en ĉi tiu urbo ene de la oceano de la dia unueco, vi vidos ĉiujn
Profetojn kaj Mesaĝistojn de Dio kiel unu solan animon kaj unu korpon, kun unu sola lumo
kaj unu sola spirito, tiel ke la unua el ili estos la lasta kaj la lasta, la unua; ĉar ĉiuj pretis
proklami Lian Aferon kaj establi la leĝojn de la dia saĝo. Ĉiuj kaj ĉiu el ili estas la
Manifestiĝoj de Lia Esto, la Deponantoj de Lia potenco, la Trezoroj de Lia Revelacio, la
Punktoj de la tagiĝo de Lia brilo kaj la Aŭroroj de Lia lumo. Per ili manifestiĝas la signoj de
la sankteco en la realeco de ĉiuj aferoj kaj la montraĵoj de la unikeco en la esenco de ĉiuj
estoj. Tra ili malkaŝiĝas la elementoj de la glorado en la ĉielaj realaĵoj kaj la eksponantoj de
la laŭdo en la eternaj esencoj. El ili venas la tuta kreo, kaj al ili revenos ĉio, kion oni
menciis. Kaj, ĉar en ilia plej intima Esto ili estas la samaj lumaj Astroj kaj la samaj
Misteroj, vi devos rigardi ilian eksteran kondiĉon kun la sama lumo, por ke vi rekonu ilin
ĉiujn kiel unu solan Eston; eĉ pli, vi trovos ilin unuigitaj en siaj vortoj, diskurso kaj parolo.


45 Se en ĉi tiu etapo vi konsideras ke la lasta el ili estas la unua, aŭ inverse, sendube vi
diras la veron, kiel estis ordonita de Kiu estas la Origino de la Dieco kaj la Fonto de la
Aŭtoritato: "Diru: Voku al Dio kaj voku al la Plej Kompatema; voku lin kun ajna nomo
kiun vi volas, ĉar Li posedas la plej eminentajn nomojn"xxxii. Ĉar ĉiuj estas la Manifestiĝoj
de la nomo de Dio, la Punkto de la tagiĝo de Liaj atributoj, la Deponantoj de Lia potenco kaj
la Fokusaj Punktoj de Lia suvereneco, pro tio ke Dio – laŭdataj estu Lia potenco kaj gloro –
estas sanktigata en Lia Esenco super ĉiuj nomoj kaj ekzaltata super la plej sublimaj
atributoj. Tiel mem, konsideru la pruvojn de la dia ĉiopoveco kaj en iliaj Animoj kaj en la
homaj Temploj, por ke via koro estu sekura kaj vi estu el kiuj rapide transiras la regnojn de
Lia proksimeco.


46 Mi elmetos denove Mian temon, por ke eble tio helpu al vi rekoni vian Kreinton. Sciu ke
Dio -ekzaltata kaj glorata estu Li- neniel manifestas Sian intiman Esencon kaj Realecon.
Ekde nememorebla tempo Li estis vualita en la eterneco de Sia Esenco kaj kaŝita en la
senfineco de Lia Esto mem. Sed kiam Li decidis manifesti Lian belecon en la regno de la
nomoj kaj malkaŝi Lian gloron en la regno de la atributoj, Li alportis Siajn Profetojn el la
nevidebla stacio al la videbla, por ke Lia nomo “la Manifestita” povus distingiĝi de “la
Kaŝita” kaj Lia nomo “la Lasta” povus diferenciĝi de “La Unua”, kaj por la plenumiĝo de la
vortoj: “Li estas la Unua kaj la Lasta; la Videbla kaj la Kaŝita; kaj Li konas ĉiujn aĵojn!”.xxxiii
Tiel Li malkaŝis ĉi tiujn eminentajn nomojn kaj tre ekzaltitajn vortojn en la Manifestiĝoj de
Lia Persono kaj la Speguloj de Lia Esto.

bottom of page