top of page

 Afero de Dio: Movado de spirita regenerado, religio manifestita de Dio.
Akvo de Vivo: Simbolo de la diaj instruoj kiuj vivigas la animon.
Amiko: La Manifestiĝo de Dio.
Arbo: Manifestiĝo de Dio.
Bastono: Simbolo de la potenco de Dio, donita al Moseo por kontraŭstari la Faraonon.
Demono: Simbolo de la pasio de la memo aŭ ribelo kontraŭ Dio.
Ĝardeno: Simbolo de la Paradizo.
Hud: Profeto sendita al la tribo 'Ad. Devenanto de Ŝem, filo de Noa. Menciita plurfoje en la Korano.
Husajn: Tria Imamo de la ŝijaisma Islamo. Filo de Ali kaj Fatimih. Nepo de Muhammad.
Ĥadiro: Instruisto.
Jacido: Murdanto de Husajn.
Jozefo: Filo de Jakob. En la Korano li aperas kiel inspirita profeto.
Kolombo: Simbolo de la sankteco kaj pureco de la Manifestiĝo de Dio.
Melodio: Esprimo de la Dia Mesaĝo revelaciita de la Manifestiĝo de Dio.
Ŝeba: Urbo de Arabujo. Ĉi tie ĝi simple signifas loĝejon, loĝlokon. Genezo 10:28, ktp.
Oceano: Simbolo de la senlimeco de Dio.
Párán: Montĉeno norde de Sinajo kaj sude de Sejro.
Tago de Dio: Spirita printempo.
Vino: Simbolo de la dia ekstazo.
Zulajĥa: Laŭ Korano, egipta virino kiu enamiĝis al Jozefo.

Glosaro

bottom of page