top of page

 150 Instruu al viaj infanoj la versojn revelaciitaj ekde la ĉielo de majesteco kaj potenco, por ke kun
la plej kadencaj melodioj ili recitu la Tabelojn de la Plej Kompatema en la kunvenoj de Mashriqu'l-
Adhkár. Tiu, kiu estis ravita de la ekstazo naskita el la adorado de Mia Nomo, la Plej Kompatema,
recitos la versojn de Dio tiamaniere ke ili kaptos la koron de tiuj, kiuj ankoraŭ dormas. Feliĉa tiu,
kiu trinkis el la Mistika Vino de la eterna vivo de la vortoj de sia kompatema Sinjoro je Mia Nomo,
Nomo per kiu ĉiu monto alta kaj majesta estis reduktita je polvo.


151 Oni ordonis al vi renovigi la utilaĵojn de via hejmo ĉiun dek-naŭan jaron; tiel estis ordonita de
Kiu ĉion scias kaj ĉion perceptas. Li, vere, deziras la rafinitecon kaj por vi kaj por ĉio, kion vi
posedas; ne flankenlasu la timon al Dio kaj ne estu el la neglektemaj. Kiu trovu ke siaj rimedoj estas
nesufiĉaj por ĉi celo estas ekskuzita de Dio, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.


152 Lavu vi la piedojn ĉiutage en somero kaj unu fojon ĉiun tri tagoj en vintro.


153 Se iu koleras kontraŭ vi, respondu per afableco; kaj se iu riproĉas vin, detenu vin respondi per
alia riproĉaĵo, lasu lin kun si mem kaj metu vian fidon al Dio, la ĉiopova Venĝanto, la Sinjoro de
potenco kaj justeco.


154 Oni malpermesis al vi la uzadon de ambonoj. Kiu ajn deziru reciti al vi la versojn de sia
Sinjoro, ke tiu sidiĝu sur sidilo situanta sur podio, por ke li faru mencion de sia Dio, lia Sinjoro kaj
la Sinjoro de la tuta homaro. Plaĉas al Dio ke vi sidu sur seĝoj kaj benkoj kiel signo de honoro kaj
la amo kiun vi sentas al Li kaj al la Manifestiĝo de Lia glora kaj brilega afero.


155 La hazardludoj kaj konsumo de opio estis malpermesitaj. Evitu ilin ambaŭ, ho popolo, kaj ne
estu el la malobeantoj. Gardu vin ne uzi ian ajn substancon kiu okazigas torporon kaj neglektemon
en la homa templo kaj damaĝon al la korpo. Vere, Ni ne deziras por vi ion ajn krom tio, kio estos
profitiga por vi, kaj pri tio ĉiuj kreitaĵoj atestas, se vi havus orelojn por aŭdi.


156 Kiam vi estu invitataj al bankedo aŭ festa okazintaĵo, respondu kun jubilo kaj ĝojo, kaj kiu
plenumu sian promeson restos senriproĉa. Ĉi tiu estas Tago kiam ĉiu el la saĝaj dekretoj de Dio
estis eksplikita.


157 Jen, nun manifestiĝis la "mistero de la Granda Inversio en la Signo de la Suverena". Feliĉa tiu,
kiun Dio helpis rekoni la "Ses" estigita en virto de ĉi tiu "Vertikala Alif"; li estas, vere, el tiuj kies
fido estas vera. Kiom da homoj ŝajne piaj malproksimiĝis, kaj kiom da ribeluloj alproksimiĝis
ekkriante: "Ĉiu laŭdo estu por Vi, ho Deziro de l' mondoj!" Vere, estas en la manoj de Dio doni kion
Li volas al kiu Li volas, kaj reteni kion li deziras de kiu al Li plaĉas. Li konas la kaŝitajn sekretojn
de la koroj kaj la kaŝitan sencon en la palpebrumo de la mokema. Kiom da personigoj de la
neglektemo venis al Ni kun pura koro kaj Ni establis ilin en la sidejo de Nia akcepto; kaj kiom da
reprezentantoj de la saĝo Ni konsignis, kun tuta justeco, al la fajro. Ni estas, vere, Kiuj juĝos. Estas
Li Kiu estas la manifestiĝo de "Dio faras tion kio al Li plaĉas" kaj restas en la trono de "Li ordonas
kion Li deziras".


158 Feliĉa tiu, kiu malkovras la aromon de la internaj signifoj en la streko de ĉi tiu Plumo, per kies
movo disvastiĝas la brizoj de Dio inter la tuta kreado kaj per kies kvieteco aperas en la regno de
l'estaĵo la esenco mem de la tranvileco. Glorata estu la Plej Kompatema, la Revelacianto de
nekalkulebla favoro. Diru: Ĉar Li eltenis la maljustecon, aperis la justeco sur la tero; kaj ĉar Li
akceptis la humiligon, brilegis la majesteco de Dio en la sino de la homaro.


159 Oni malpermesis al vi porti armilojn, krom kaze de neceso, kaj oni permesis al vi vestiĝi per
silkaĵoj. Kiel favoro de Lia parto, la Sinjoro, per efiko de Sia bonkoreco, sendevigis vin de la
restriktoj kiuj antaŭe estis aplikataj pri la vesto kaj la aranĝo de la barbo. Li estas, vere, la
Ordonanto, la Ĉioscia. Nenio estu en via konduto kion sanaj kaj justaj mensoj malaprobas, kaj ne
iĝu celo de moko por la ignorantoj. Feliĉa tiu, kiu sin ornamis per la vestaĵo de la deca konduto kaj
laŭdinda karaktero. Certe, li estas kalkulita inter tiuj, kiuj helpas sian Sinjoron per faroj distingitaj
kaj elstaraj.


160 Progresigu la disvolviĝon de la urboj de Dio kaj de Liaj landoj, kaj gloru Lin tie per la jubilaj
melodioj de Liaj favoratoj. Vere, la koroj de la homoj konstruiĝas per la potenco de la lango, same
kiel la domoj kaj urboj konstruiĝas per la manoj kaj aliaj iloj. Ni donis al ĉiu celo rimedon por ĝia
sukceso; uzu ĝin kaj turnu vian fidon kaj konfidon al Dio, la Ĉioscia, la Plej Saĝa.


161 Feliĉa la homo kiu konfesis sian kredon je Dio kaj je Liaj signoj, kaj rekonis ke "al Li oni ne
petos klarigojn pri Siaj faroj". Dio faris ke tiu rekonado estu la ornamo de tuta kredo kaj ĝia
fundamento mem. De ĝi devas dependi la akcepton de tuta bona faro. Fiksu viajn okulojn en ĝi, por
ke eble la susuroj de la ribelemaj ne glitigu vin.


162 Se Li dekretus leĝa tion, kio ekde nememoreblaj tempoj estis malpermesata, kaj malpermesus
tion, kio ĉiam estis konsiderata leĝa, neniu rajtus pridubi Lian aŭtoritaton. Tiu, kiu hezitu, kvankam
nur dum momento, estu konsiderata kiel malobeanto.


163 Kiu ajn ne rekonis ĉi tiun subliman kaj fundamentan veron, nek atingis ĉi tiun ekzaltitan
pozicion, estos agitata de la ventoj de la dubo, kaj la eldiroj de la nefidelaj perturbos lian animon.
Kiu estis rekoninta ĉi tiun principon estos dotita de la plej perfekta konstanteco. Tuta honoro estu
por ĉi tiu plenglora rango, kies rememoro ornamas ĉiujn ekzaltitajn Tabelojn. Tia estas la instruo
kiun Dio donas al vi, instruo kiu liberigos vin de ajna dubo kaj perplekseco kaj permesos al vi atingi
la savon, kaj en ĉi tiu mondo kaj en la venonta. Li estas, vere, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Estas Li Kiu sendis la Mesaĝistojn kaj malsuprenirigis la Librojn por ke ili proklamu: "Ne estas alia
Dio krom Mi, la Ĉiopova, la Plej Saĝa".


164 Ho Tero de Káf kaj Rá! Vere, Ni vidas vin en stato malagrabla antaŭ Dio, kaj Ni vidas ke de vi
venas tio, kio estas nepenetrebla por iu ajn krom Li, la Ĉioscia, la Ĉio-Informita; kaj Ni perceptas
ion, kio sekrete kaj kaŝe eliĝas de vi. Kun Ni estas la scio de ĉiuj aferoj, enskribita sur unu luma
Tabelo. Ne afliktu vin pro tio, kio okazis al vi. Post nelonge Dio levos el via sino homojn dotitajn je
granda valoro, kiuj grandigos Mian Nomon kun tia persisto ke ili ne estos malkuraĝigitaj de la
perversaj sugestoj de la teologoj nek retenitaj antaŭ la insinuoj de la dubsemantoj. Per siaj propraj
okuloj ili vidos Dion, kaj per siaj propraj vivoj ili venkigos Lin. Vere, ili troviĝas inter la firmaj.

 

165 Ho asembleo de teologoj! Kiam estis senditaj Miaj versoj kaj revelaciitaj Miaj klaraj signoj, Ni
trovis vin malantaŭ la vualoj. Ĉi tio estas, vere, io stranga. Vi gloris vin je Mia Nomo, sed vi ne
rekonis Min kiam via Sinjoro, la Plej Kompatema, aperis inter vi kun pruvo kaj atesto. Ni disŝiris la
vualojn. Atentu, por ke vi ne blindigu la popolon per alia vualo. Rompu la katenojn de vanaj
imagoj, je la nomo de la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj ne estu el la trompemaj. Se vi turnas vin al Dio
kaj brakumas Lian Aferon, ne disvastigu la malordon ene de ĝi nek pesu la Libron de Dio per viaj
egoismaj deziroj. Certe, ĉi tiu estas la konsilo de Dio, en pasintaj tempoj kaj venontaj, pri tio solene
atestas la atestantoj kaj elektitoj de Dio, eĉ pli, ĉiu el Ni.


166 Memoru pri la ŝejĥo kies nomo estis Mu ammad- ḥ Ḥasan, kiu figuris inter la plej doktaj
teologoj de sia epoko. Kiam manifestiĝis la Vera, ĉi tiu ŝejĥo, kune kun aliaj samprofesiuloj,
malakceptis Lin, dum blutilo de tritiko kaj hordeo akceptis Lin kaj turniĝis al la Sinjoro. Eĉ se li
estis okupita tage kaj nokte skribante tion, kion li konsideris esti la leĝoj kaj dispozicioj de Dio,
malgraŭ ĉio, kiam aperis Tiu, kiu estas la Senlima, eĉ ne litero de tio valoris; se ne, li ne estus
apartiĝinta de Vizaĝo kiu lumigis la vizaĝojn de la favoratoj de la Sinjoro. Se vi estus kredintaj je
Dio kiam Li revelaciis Sin, la popolo ne estus apartiĝinta de Li, ne estus okazinta al Ni tio, kion vi
hodiaŭ vidas. Timu al Dio kaj ne estu el la neglektemaj.


167 Atentu, por ke neniu nomo apartigu vin de Tiu, kiu estas la Posedanto de ĉiuj nomoj, aŭ ke ia
vorto senigu vin de ĉi tiu Rememoro de Dio, ĉi tiu Fonto de Saĝo kiu estas inter vi. Turnu vin al Dio
kaj serĉu Lian protekton, ho asembleo de teologoj, kaj ne estu vualo inter Mi kaj Miaj kreitaĵoj. Tiel
instigas vin via Sinjoro kaj Li ordonas al vi esti justaj, por ke viaj faroj ne estu vanaj kaj por ke vi
mem estu konsciaj pri via lamentinda sorto. Ĉu tiu kiu neas ĉi tiun Aferon povas pruvigi la veron de
ia afero en la tuta kreado? Ne, je Tiu, kiu estas la Modelanto de la universo! Tamen, la popolo estas
envolvita en palpebla vualo. Diru: Pere de ĉi tiu Afero leviĝis la suno de l' atesto, kaj la luma astro
de la pruvo disverŝis sian lumon sur ĉiujn loĝantojn de la tero. Timu al Dio, ho homoj de
perceptado, kaj ne estu el tiuj, kiuj ne kredas je Mi. Atentu, por ke la vorto "Profeto" ne malhelpu
vin atingi ĉi tiun, Plej Grandan Anoncon, aŭ ke ia referenco al la "Vicreĝeco" ne senigu vin de la
suvereneco de Tiu, kiu estas la Vicreĝo de Dio, kiu ŝirmas ĉiujn mondojn. Ĉiu nomo estis kreita per
Lia Vorto, kaj ĉiu afero dependas de Lia nerezistebla, potenca kaj mirinda Afero. Diru: Ĉi tiu estas
la Tago de Dio, la Tago kiam nenio estos menciata krom Lia propra Estaĵo, la ĉiopova Protektanto
de ĉiuj mondoj. Ĉi tiu estas la Afero kiu tremigis ĉiujn viajn idolojn kaj superstiĉojn.


168 Vere, Ni vidas inter vi tiun, kiu prenas la Libron de Dio kaj citas de ĝi pruvojn kaj argumentojn
por fornei sian Sinjoron, same kiel la sekvantoj de la ceteraj kredoj serĉis en siaj Sanktaj Libroj
kialojn por refuti Tiun, kiu Helpas en Danĝero, Kiu Memekzistas. Diru: Dio, la Vera, estas Mia
atestanto ke en ĉi tiu Tago ne utilos al vi nek la Skribaĵoj de la mondo nek ĉiuj libroj kaj verkaĵoj
ekzistantaj, sed ĉi tiu Vivanta Libro, Kiu proklamas en la koro de la kreado mem: "Vere, ne estas
alia Dio krom Mi, la Ĉioscia, la Plej Saĝa".


169 Ho asembleo de teologoj! Atentu, por ke vi ne estu kaŭzo de konfliktoj sur la tero, same kiel vi
estis kaŭzo de la malakcepto de la Kredo en ĝiaj unuaj tagoj. Arigu la popolon ĉirkaŭ ĉi tiu Vorto
kiu ekkriigis la ŝtonojn: "La Regno estas de Dio, la Tagiĝejo de ĉiuj signoj!" Tiel avertas vin via
Sinjoro, kiel favoro de Sia parto; Li estas, vere, Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

 

170 Memoru pri Karím, kaj kiel li, incitita de siaj propraj deziroj, iĝis fiera kiam Ni vokis lin antaŭ
Dio, malgraŭ tio ke Ni sendis al li tion, kio estis konsolo por la okuloj de la provo en la mondo de l'
estaĵo kaj la plenumo de la atesto de Dio por ĉiuj loĝantoj de la tero kaj la ĉielo. Kiel signo de la
graco de Tiu, kiu ĉion posedas, la Plej Alta, Ni invitis lin brakumi la Veron. Sed li apartiĝis ĝis
kiam, per ago de justeco de Dio, la anĝeloj de la kolero kaptis lin. Vere, Ni estis atestanto pri tio.

bottom of page