top of page

 La rajdbesto de ĉi Valo estas la pacienco; sen ĝi la vaganto sur ĉi vojo iros nenien kaj
atingos neniun celon. Li neniam devas senkuraĝiĝi; kaj se dum cent jaroj li penas kaj
ankoraŭ ne atingas kontempli la belecon de la Amiko, li ne devos ŝanceliĝi. Ĉar kiuj serĉas
la Ka'bihviii de "por Ni" ĝojiĝas per la novaĵoj de: "Sur Niaj vojoj Ni gvidos ilin"ix. En ĝia
serĉado ili firme zonis la lumbojn de servo kaj klopodas en ĉiu momento transiri de la stacio
de nekonscio al la regno de la esto. Neniu ligo tenos ilin kaj neniu konsilo povos deadmoni
ilin. Koncernas al ĉi servantoj purigi sian koron -fonto de la diaj trezoroj- de ĉia makulo, kaj
malproksimiĝi de la imitado, kio estas la sekvado de la paŝoj de iliaj prauloj kaj gepatroj, kaj
fermi la pordon de la amikeco kaj la malamikeco al ĉiuj loĝantoj de la tero.


En ĉi vojaĝo la serĉanto atingas etapon en kiu li vidas ĉiujn kreitaĵojn vagante konfuzitaj
serĉante la Amikon. Pli ol unu Jakobon vi vidos malantaŭ la spuroj de Jozefo, kiom da
amantoj hastaj en la serĉado de la Amato ili kontemplos! Li ĉeestos mondon de sopirantaj
estoj en la serĉo de la Dezirata. Je ĉiu momento li trovos aferon por mediti, je ĉiu horo li
konscios pri mistero; ĉar li apartigis sian koron de ambaŭ mondoj kaj survojiĝis al la Ka'bih
de la Amato. Je ĉiu paŝo li ricevos la helpon de la Nevidebla Regno kaj la ardo de lia serĉo
pliiĝos.


Oni devos juĝi la serĉadon per la normo de la Majnún de la Amo.x La rakonto diras ke iam
oni trovis Majnún filtrante la polvon, kaj liaj larmoj fluis. Oni demandis al li: "Kion vi
faras?" Li diris: "Mi serĉas Lajli-n". Ili ekkriis: "Ve al vi! Lajli estas purkora spirito kaj vi
serĉas ŝin en la polvo!" Majnún respondis: "Mi serĉas ŝin ĉie, eble ie mi trovos ŝin".
Certe, kvankam por la saĝuloj estas hontiga serĉi en la polvo la Sinjoron de la sinjoroj, tio
estas montraĵo de la intensa ardeco de la serĉado. "Kiu ajn serĉos ion kun fervoro, li trovos
tion"xi.


La vera serĉanto neniun sekvas ol la celon de lia serĉo, kaj la amanto ne havas ajnan deziron
krom la kuniĝo kun sia amatino; la serĉanto ne atingos sian celon se li ne oferas ĉion. Tio
estas, li devas neniigi ĉion, kion li vidis, aŭdis aŭ komprenis, por tiel povi eniri en la regnon
de la spirito, kiu estas la Urbo de Dio. La peno estas bezonata, se oni volas serĉi Lin; La
fervoro estas bezonata, se oni volas trinki el la kaliko de la kuniĝo kun Li; kaj se ni
gustumus ĉi kalikon, ni forĵetus la mondon.


En ĉi tiu vojaĝo la vaganto restas en ĉiu tero kaj loĝas en ĉiu regiono. En ĉiu vizaĝo li
serĉas la belecon de la Amiko; en ĉiu lando li turniĝas al la Amato. Li kuniĝas al ĉiuj, kaj
serĉas la akompanon de ĉiu animo, ĉar eble li povos malkovri en iu menso la sekreton de la
Amiko aŭ kontempli en iu mieno la belecon de la Amato.


Kaj se, per la helpo de Dio, li trovas, en ĉi vojaĝo, iun signon de la senspura Amiko, kaj de
la ĉiela mesaĝisto, li flaros la parfumon de la sopirata Jozefoxii kaj rekte eniros en la

 La Valo de la Serĉado

bottom of page