top of page

 Se la serĉantaj amantoj deziras vivi en la ejo de Kiu Altiras (Majdhúb)ci, ne estas animo kiu
povos loĝi sur la Reĝa Trono krom la beleco de la amo. Ĉi regno ne priskribeblas per vortoj.


La amo disdegnas ĉi mondon kaj ankaŭ tiun mondon,
En ĝi estas sepdek du frenezaĵoj.


La menestrelo de la amo kantas ĉi baladon:
La servuteco sklavigas, la reĝa digneco perfidas.cii


Ĉi stacio postulas puran korinklinon kaj la klaran akvon de la kamaradeco. Parolinte pri siaj
kunuloj de la Kaverno, Li diris: "Ili ne elparolas antaŭ Li eĉ unu vorton, kaj ili agas nur
laŭ Lia ordono"ciii.


En ĉi stacio, ne sufiĉas, nek la regno de la racio, nek la aŭtoritato de la memo. Sekve unu el
la Profetoj de Dio demandis: "Ho mia Sinjoro! Kiel atingi Vin?" kaj la respondo venis:
"Malantaŭ Vi lasu vian memon kaj tiam alproksimiĝu al Mi".


Tiuj estas la homoj por kiuj la plej humila loko kaj la trono de gloro estas la sama afero kaj
por kiuj la pergolo de la beleco ne diferenciĝas de la kampo kie okazas batalo pro la afero de
la Bonamato.


Kiuj loĝas en ĉi stacio ne eldiras vorton, sed ili galopas sur siaj rajdbestoj. Ili vidas nur la
internan realecon de la Bonamato. Por ili la sencaj vortoj estas sensignifaj kaj tiuj sensencaj
estas plenŝarĝitaj de signifo. Ili ne distingas membron de alia, nek unu parton de alia. Por
ili la iluzio estas la vera rivero; la iro estas reveno. Tial estis dirite:


La historio de Via beleco venis al la kaverno de la ermito.
Freneza, li serĉis la Tavernon kie oni aĉetas kaj vendas vinon.


La amo de Vi, faligis la fortikaĵon de la pacienco,
La doloro de Vi, ankaŭ firme fermis la pordegon de la espero.civ


En ĉi tiu regno, la instruado certe estas vana.
La instruisto de la amanto estas la beleco de la Amato,


Lia vizaĝo, leciono kaj ununura teksto.
Estas lia devo lerni pasie pri la miro kaj la amo,


Sen atentado pri erudiciaj ĉapitroj kaj obtuzaj temoj.
La ĉeno kiu ligas ilin estas Lia moska hararo,


Por ili estas la Cikla Skemocv, por Li, nur estas ŝtupo.cvi
Sekve venas petego al Dio, la Ekzaltita, la Glora:


Ho Sinjoro! Ho Vi kies malavareco koncedas dezirojn!
Mi staras antaŭ Vi, forgesante ĉion krom Vi.


Permesu ke la ero de scio kiu estas en mia spirito
Fuĝu de la deziro kaj de la proza argilo;


Permesu ke Via antikva donaco, tiu guto de saĝo,
Fendiĝu en Via potenca oceano.cvii


Tial mi diras: Ne estas forto aŭ potenco krom Dio, la Protektanto, la Mem-ekzistanta.cviii

bottom of page