top of page

  11 Kaj en la kvara Evangelio, laŭ Johano, troviĝas: "Sed kiam venos la Parakleto, kiun Mi
sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri Mi atestos”ix.
En alia parto Li diras: “Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en Mia
nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion Mi diris al vi"x. Kaj: "Sed nun
Mi foriras al Mia Sendinto; kaj neniu el vi min demandas: Kien vi iras? Nur ĉar mi diris ĉi
aferojn...”xi Kaj alifoje: “Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar
se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi“xii. Same:
“Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de
si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.”xiii


12 Tia estas la teksto de la versikloj malkaŝitaj en la pasinto. Je Tiu krom Kiu ne estas alia
Dio, Mi decidis mallonge diri, ĉar se Mi rakontus ĉiujn vortojn malsuprenigitajn al la
Profetoj de Dio ekde la regno de Lia pleja gloro kaj la regno de Lia suverena potenco, ĉiuj
paĝoj kaj tabeloj de la mondo ne sufiĉus por elĉerpi Mian aferon. Similaj referencoj al la
menciitaj, kaj eĉ plej sublimaj kaj eminentaj, estis verŝitaj en ĉiuj Libroj kaj Skriboj antikve.
Se estus Mia deziro rakonti ĉion, kio estis malkaŝita en la pasinto, kun tuta certeco Mi
povus tion fari laŭ la virto de tio, kion Dio al Mi donis el la mirindaĵoj de Lia scio kaj
potenco. Tamen, Mi kontentiĝas per kio estis menciita, por ke vi ne laciĝu en ĉi tiu trairo,
nek sentu la emon retroiri, nek estu sufokita pro la malĝojo kaj la angoro, nek afliktita pro
la deprimo, la mizero kaj la laciĝo.


13 Estu justa en via juĝado kaj pripensu pri la jenaj gloraj vortoj. Demandu do, al kiuj
asertas havi scion, sen pruvo aŭ atesto de Dio, kaj al kiuj ne atentas pri ĉi tagoj en kiuj la
Stelo de la scio kaj saĝo eklumis super la horizonto de la Dieco, donante al ĉiu sian aĵon kaj
asignante al ĉiu sian rangon kaj mezuron, kaj esploru kion ili povas diri pri ĉi aludoj. Certe,
ĝia signifo konfuzis la menson de la homoj, kaj eĉ la plej sanktigitaj animoj estis nekapablaj
malkovri la plenumitan saĝon kaj la vivantan scion de Dio kiun ili kaŝas.


14 Se ili dirus: “Ĉi tiuj vortoj vere venas de Dio, kaj ili havas nenian interpreton krom ilia
manifestita signifo”, tiam, kiun obĵetadon ili povas prezenti kontraŭ la popoloj de la Libro
kiuj ne kredis? Ĉar, kiam ĉi tiuj vidis la cititajn tekstojn en iliaj Skriboj kaj aŭdis la
laŭvortajn interpretojn de siaj teologoj, ili neis rekoni Dion en tiuj, kiuj estas la
Manifestiĝoj de Lia unueco, la Eksponantoj de Lia singulareco kaj la Enkarniĝoj de Lia
sankteco, kaj malsukcesis kredi je Ili kaj submetiĝi al Ilia aŭtoritato. La kialo estis, ke ili ne
vidis la sunon mallumiĝi, nek la stelojn de la ĉielo fali sur la teron, nek la anĝelojn videble
malsupreniri al la tero, kaj pro tio ili disputis kun la Profetoj kaj Mesaĝistoj de Dio. Eĉ pli,
trovinte ke ili malkonsentadis en sia fido kaj kredo mem, oni lanĉis kontraŭ Ili tiajn akuzojn
pri trompado, malsaĝeco, miskonduto kaj nepieco, ke Mi hontas tion rakonti. Turniĝu al la
Korano, por ke vi trovu mencion de ĉio ĉi, kaj estu el kiuj komprenas ĝian signifon. Eĉ en ĉi
tiu tago tiu sama popolo atendas la aperon de tio, kion ili lernis de siaj doktoroj kaj asimilis
el siaj teologoj. Tiel ili diras: “Kiam manifestiĝos ĉi tiuj signoj por ke ni kredu?” Sed se la
afero estus tiel, kiel vi povus refuti iliajn argumentojn, senvalidigi iliajn pruvojn kaj defii
ilin pro sia kredo, per la maniero kompreni iliajn Librojn kaj per la diroj de iliaj gvidantoj?


15 Se ili respondus: “La Libroj kiujn oni nomas Evangelio kaj kiujn ili atribuas al Jesuo, la
Filo de Maria, kiu estas ĉe la manoj de ĉi popolo, ne estis revelaciitaj de Dio kaj ne venas de
la Manifestiĝoj de Lia Esto”, tia afero implicus la ĉeson de la abunda graco de Tiu, Kiu estas
la Fonto de tuta graco. Tiukaze, la atesto de Dio por Siaj servantoj restus nekompleta kaj
Lia favoro estus rezultita neperfekta. Lia Kompato ne estus splende brilinta, nek Lia graco
estus protektinta ĉiujn sub Lia ombro. Ĉar, se kiam Jesuo ĉieliris same estus supreninta
Lian Libron al la ĉielo, kiel do, Dio povus riproĉi kaj puni la popolon en la Tago de la
Resurekto, laŭ tio, kion skribis la Imamoj de la Kredo kaj kion asertis iliaj eminentaj
teologoj?


16 Meditu tiam en via koro: estante la afero tiel, kiel vi vidas, kaj kiel ankaŭ Ni vidas ilin,
kien vi povas fuĝi kaj en kiu vi povus trovi rifuĝon? Al kiu vi povas turni la rigardon? En
kiu tero vi loĝos kaj sur kiu kuŝejo vi mallaciĝos? Kiun vojon vi trairos kaj je kioma horo vi
trovos ripozon? Je la fino, kio estos pri vi? Kie vi firmigos la ŝnuron de la fido kaj subtenos
la nodon de via obeo? Je Tiu, Kiu sin montras en Lia unikeco kaj Kies Esto mem atestas pri
Lia unueco! Se via koro restus markita per la varmega fero de la amo de Dio, vi ne serĉus
mallaciĝon kaj trankvilecon, nek ridon aŭ ripozon, sed vi hastus por grimpi la plej altajn
pintojn de la regnoj de la diaj proksimeco, sankteco kaj beleco. Vi lamentus kiel vaganta
animo kaj plorus kun koro plenplena de sopiro. Ankaŭ vi ne revenus al via domo kaj hejmo,
nur se Dio montrus al vi Lian Aferon.


17 Ho vi, kiu soris al la regno de la gvido kaj kiu supreniris al la regno de la virto! Se vi
deziras kompreni ĉi tiujn ĉielajn aludojn, vidi la misterojn de la dia scio kaj koni Lian ĉioampleksan
Vorton, decas al via eminenteco, demandi pri ĉi tiuj kaj aliaj aferoj rilate al via
origino kaj lasta celo, al Tiuj, Kiujn Dio igis la Fonto de Lia scio, la Ĉielo de Lia saĝo kaj la
Arkeo de Liaj misterioj. Ĉar, se ne estus pro tiuj brilegaj Lumoj kiuj brilas ekde la horizonto
de Lia Esenco, la homoj ne distingus sian dekstron de sia maldekstro, des malpli ili povus
grimpi la altaĵojn de la internaj realecoj aŭ esplori la profundecon de ĝia subtileco! Sekve,
Ni petegas al Dio ke Li nin mergu en ĉi tiuj krispaj maroj, ke tio nin favorigu per la ĉeesto
de ĉi tiuj vivigaj brizoj kaj nin loĝigu en ĉi tiuj diaj kaj sublimaj loĝejoj en la maniero ke,
pro hazardo, ni povu senigi nin de tio, kion ni prenis unuj de la aliaj kaj malkroĉiĝi de alies
vestoj kiujn ni forprenis al niaj samspeculoj, por ke anstataŭe, Li nin vestu per la vesto de
Lia kompato kaj la tuniko de Lia gvido, kaj permesu al ni eniri en la urbon de la scio.


18 Kiu ajn eniros en ĉi tiun urbon komprenos ĉiujn sciencojn antaŭ esplori ĝiajn misterojn,
kaj havos, de la folioj de ĝiaj arboj, scion kaj saĝon kiuj ampleksiĝas al la misteroj de la dia
sinjoreco, kiuj estas kaŝitaj en la trezoroj de la kreo. Glorata estu Dio, ĝia Kreinto kaj
Farinto, super ĉio, kion Li estigis kaj disponigis en tiu urbo! Je Dio, la Suverena
Protektanto, la Mem-ekzistanta, la Ĉiopova. Se mi malkovrus antaŭ viaj okuloj la pordojn
de ĉi tiu urbo, kiuj estis ĉizitaj per la dekstro de la forto kaj potenco, vi vidus kion neniu
antaŭ vi iam ajn vidis kaj vi ĉeestus kion neniu alia animo iam ĉeestis; vi komprenus la
signojn plej malklarajn kaj la aludojn plej enigmajn, kaj vi klare vidus la misterojn de la
komenco en la lasta punkto; ĉiuj aferoj estus platigitaj por vi, la fajro iĝus lumo, scio kaj
benoj, kaj vi loĝus ene de la kortego de sankteco.


19 Tamen, se vi senigas vin de la esenco de la misteroj de Lia saĝo kiun Ni disdonis al vi
sub la vualoj de ĉi tiuj benitaj kaj kortuŝaj vortoj, vi ne atingos eĉ gutetojn el la oceanoj de
la dia scio, nek de la klaraj rojoj de la dia potenco, kaj la Plumo de la unikeco kaj la Fingro de
Dio vin enskribos en la Patrina Libro inter la ignorantoj. Ankaŭ vi ne atingos kompreni eĉ
unu vorton de la Libro, nek unu solan frazon eldiritan de la Stirpo de Dioxiv pri la misteroj
de la komenco kaj de la fino.


20 Ho vi kiun ekstere Ni neniam konis, sed kiun interne Ni amis en Nia koro! Estu justa
en via juĝado kaj ĉeestu antaŭ Tiu, Kiu vidas kaj konas vin, malgraŭ tio ke vi ne vidas, nek
konas Lin: Ĉu eblas trovi animon kiu klarigos ĉi tiujn vortojn per konvinkaj argumentoj tiel
konvinkigaj, atestoj tiel klaraj kaj aludoj tiel nekonfuzeblaj kiuj pacigos la koron de la
serĉanto kaj mildigos la animon de la aŭskultano? Ne, Je Tiu en Kies mano estas Mia
animo! Neniu rajtis trinki eĉ guton da tio, kion oni diris krom se tiu eniros en ĉi tiun
urbon, urbo kies fundamento ripozas sur montoj el karmezina rubeno, kies muregoj estas
ĉizitaj sur la krizolito de la dia unueco, kies pordoj estas faritaj el la diamantoj de la
senmorteco kaj kies tero eligas la bonodoron de la dia malavareco.


21 Post disdoni al vi, sub la nekalkuleblaj vualoj de malkaŝiĝo, kelkajn kaŝitajn misterojn,
nun Ni revenas al Nia klarigado de la antikvaj Libroj, por ke viaj piedoj ne ŝanceliĝu kaj vi
ricevu kun plena certeco la porcion de la ondmovaj oceanoj de la vivo kiun Ni donos al vi en
la regno de la nomoj kaj atributoj de Dio.


22 Estas registrita en ĉiuj Libroj de la Evangelio ke Tiu, Kiu estas la Spiritoxv eldiris al Siaj
disĉiploj vortojn el pura lumo: “Sciu ke la ĉielo kaj la tero forpasos, sed Miaj vortoj neniam
forpasos”.xvi Kiel estas klare kaj evidente al via eminenteco, ĉi vortoj verŝajne signifas ke la
Libroj de la Evangelio restos en manoj de la homoj ĝis la mondofino, ke ĝiaj leĝoj ne estos
nuligitaj, ke ĝia atesto ne estos revokita kaj ke ĉio, kio estis ordonita, preskribita, aŭ ordigita
restos eterna.

bottom of page