top of page

 

           Unua Parto

1

EN LA NOMO DE NIA SINJORO,
LA SUPERECA, LA PLEJALTA.

 

Neniu atingos la bordojn de la oceano de l' vera kompreno, se li ne malligos sian koron de ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero.  Sanktigu viajn animojn, ho vi, loĝantoj de la mondo, por ke vi atingu tiun staton, kiun Dio por vi destinis kaj eniru tiel la tabernaklon, kiu, laŭ la decido de Providenco, estas starigita sub la firmamento de Bayán.

3

La esenco de tiuj ĉi vortoj estas jena: tiuj, kiuj iras la vojon de kredo, tiuj, kiuj soifas la vinon de certeco, devas purigi sin de ĉio, kio estas tera: ili devas purigi siajn orelojn de senenhavaj aŭdaŕoj, siajn mensojn de vantaj imagoj, siajn korojn de mondaj sentoj, siajn okulojn de tio, kio pereos.  Ili devas konfidi sin al Dio, kaj, forte kroĉante sin al Li, iri Lian vojon.  Tiam ili iĝos indaj je la brillumaj grandiozaŕoj de la suno de l' dia kono kaj kompreno kaj ricevos favoron, kiu estas senfina kaj nevidebla, ĉar homo neniam povas esperi atingi la kornon de la Plejglora, neniam li povas trinki el la torento de l' dia sciado kaj saĝo, neniam povas eniri la restejon de l' senmorteco nek ricevi parton el la pokalo de dia proksimeco kaj favoro, antaŭ ol li ĉesos rigardi la vortojn kaj farojn de mortemuloj kiel kriterion de la vera kompreno kaj ekkono de Dio kaj Liaj Profetoj.

4

Konsideru la pasintecon.  Kiel multe da homoj, tiel aliaj, kiel malaltaj, sopire atendadis en ĉiuj tempoj aperon de Revelacio de Dio en la sanktaj personoj de Liaj elektitoj.  Kiel ofte ili atendadis Lian venon, kiel fervore ili preĝadis, ke la vento de la dia favoro ekblovu kaj la promesita Belo elpaŝu el trans la vualoj de kaŝiteco kaj estu konigita al la tuta mondo.  Sed kiomfoje la portalo de favoro malfermiĝis kaj la nuboj de la dia malavareco verŝis sian pluvon sur la homaron kaj la lumo de la Nevidebla ekbrilis super la horizonto de la ĉiela potenco, ili ĉiuj malakceptis Lin kaj turniĝis for de lia vizaĝo - lia vizaĝo de Dio mem.  Por konvinkiĝi pri tiu ĉi vero turnu vin al tio, kio estas priskribita en ĉiu sankta Libro.

5

Pripensu dum momento kaj konsideru tion, kio estis laŭ kaŭzo de tia malakcepto flanke de tiuj, kiuj serĉadios kun tia fervoro kaj sopiro. Iliaj atakoj estis pli sovaĝaj, ol lango aĉu plumo povas priskribi. Aperite nek unu Malkaŝanto de Sankteco, kiu ne estis turmentata per malakcepto, malkonfeso kaj akra kontraŭstarado de tiuj, kiuj Lin ĉirkaŭis. Tiel estis dirite:<#Qur'an_36÷30> »Ho mizereco de la homoj! Venas al ili nek unu Diosenditio, kiun ili ne priridaos moke.«[1] Aliloke li diras: <#Qur'an_40÷5>»Ĉiu nacio intrigis malglore kontraŭ sia Diosendito, por meti perforte la manon sur Lin, kaj disputis per vanaj vortoj, penante senvalorigi la veron.«[2]

6

En simila maniero la vortojn, kiuj elŝprucis el la fonto de potenco kaj malsuprenvenis el la ĉielo de gloro, estas nekalkuleblaj kaj ekster la ordinara kompreno de homo. Al tiuj, kiuj posedas la veran komprenon kaj la internan vidon, la surao pri Húd sufiĉas sendube. Konsideru dum momento tiujn sanktajn vortojn en via koro kaj kun plenegoa korpureco penu ekkompreni ilian signifon. Konsideru la mirindan konduton de la Profetoj kaj rememoru la kalumniojn kaj malkonfesojn, venintajn el la buŝoj de la infanoj de neado kaj falso, poro ke vi igu la birdon de la homa koro direkti sian flugon for de la restejoj de senatenio kaj dubo al la nesto de kredo kaj certeco, trinki el la pura akvaro de pratempa saĝo kaj gustumi la frukton de la arbo de dia sciado. Tia estas la donaŕo de pono, malsuprenveninta el la sferoj de eterneco kaj sankteco, kiun ricevoas korpurulo.

7

Se vi ekkonos la maljustaŕojn suferigitajn abunde al la Profetoj de Dio, kaj ekkomprenos la verajn kaŭzojn de la kontraŭparoloj, kiujn voĉis iliaj persekutantoj, vi certe rekontos la signifon de ilia pozicio. Plie, ju pli detale vi observos la neadon de tiuj, kiuj kontraŭstaris la Malkaŝantojn de la diaj atributoj, des pli firma estos via kredado en la afero de Dio. Mallonga mencio estos sekve farita en ĉi tiu tabuleto pri diversaj okazoj, koncernantaj la Profetojn de Dio, por ke ili elmontru la veron, ke en ĉiuj jarcentoj kaj epokoj la Malkaŝantoj de potenco kaj gloro estis subigaitaj al tiel malindegaj kruelaŕoj, ke neniu plumo kuraĝas ilin priskribi. Helpu tio al iom da homoj, ke ili ĉesu lasi sin maltrankviligi per kriado kaj protestado de ekleziuloj kaj malsaĝuloj de ĉi tiu epoko, kaj igu ĝin ilin fortiĝi en la fido kaj certeco.

8

Inter la Profetoj estis Noa.  Dum naŭcent kvindek jaroj Li admonadis preĝe sian popolon kaj alvokadis ĝin al la ĉielo de certeco kaj paco.  Neniu tamen atentis Lian vokadon.  Ĉiu-tage oni suferigadis al Li tiajn dolorojn kaj turmentojn, ke neniu kredis, ke Li tion postvivos.  Kiel ofte ili Lin malkonfesis, kiel malamike ili menciis siajn suspektojn kontraŭ Li!  Tiel estis dirante:<#Qur'an_11÷38> »Kaj kiomfoje aro de liaj samgentanoj pasis preter Li, ili mokis Lin.  Li diris al ili: ›Kvankam vi mokas nin nun, ni mokos vin poste, kiel vi nun nin mokas.  En la fino vi scios.‹«[3]  Longan tempon Li plurfoje promesis venkon al siaj kunuloj kaj difinis ĝian horon.  Sed kiam la horo ekbatis, la dia promeso ne estis plenumita.  Tio ĉi kaŭzis, ke kelkaj el la malgranda monbro de Diaj sekvantoj turnis sin for de Li, kaj pri tio ĉi atestas la vortoj de la plej bone konataj libroj.  Certe vi legis ĉi tion, kaj se ne, vi legos sendube.  En la fino, kiel diras la libroj kaj tradivioj, restis kun Li apenaŭ kvardek aŭ sepdek du el Liaj disĉiploj.  Fine Li laŭte ekkriis el la fundo de sia estaŕo: <#Qur'an_71÷26> »Sinjoro!  Lasu en la lando nek unu solan loĝanton el la nekreduntoj!«.[4]

9

Kaj nun pripensu kaj konsideru dum momento la obstinecon de tiuj homoj.  Kio povis esti la kaŭzo de tiu ilia malkonfesado kaj flankiĝado?  Kio povis instigi ilin rifuzi formeti la mantelon de malkonfeso kaj vesti sin per la rolo de akcepto?  Plie, kio povis kaŭzi la neplenumiĝon de la dia promeso, kiu igis la serĉantojn forŕeti tion, kion ili estis akceptintaj?  Meditu profunde, por ke la sekreto aferoj nevideblaj estu malkaŝita al vi, por ke vi enflaru la dolĉecon de spirita kaj senperea aromo, kaj por ke vi ekkonu la veron, ke de tempo nememorebla ĝis eterneco la ĉiopova provadis kaj provados plue Siajn servantojn, por ke lumo estu distingita de mallumo, praveco de malpraveco, gvidado de erarado, feliĉo de mizero kaj rozoj de dornoj.  Ĝuste kiel Li diris: <#Qur'an_29÷2> »ĉu la homoj pensas, ke kiam ili diras: ›Mi kredas‹, ili estos lasitoj libere kaj ne estos provataj?« [5]

10

Kaj post Noa la lumo de la vizaĝo de Hud ekbrilis super la horizonto de la kreitaro.  Dum preskaŭ sepcent jaroj, laŭ la rakontoj de homoj, Li alvokadis la popolon, ke ĝi turnu sian vizaĝon kaj proksimiĝu al la Riḍván de la dia apudesto.  Kiaj pluvoj da afliktoj falis sur Lin, ĝis fine Liaj konsiloj naskigis la frukton de kreskanta libelemo kaj Lia persista penado finiĝis per obstina blindeco de Lia popolo! <#Qur'an_35÷39> »Kaj la nekredo kreskigos nur por la nekredantoj ilian propran pereon.« [6]

11

Kaj post Li aperis el la Riḍván de la Eterna, de la Nevidebla, la sankta persono de Salih, kiu alvokadis la homojn al la rivero de ĉiamdaŭra vivo.  Dum pli ol cent jaroj Li admonadis ilin persisti fidele en la ordonoj de Dio kaj teni sin for de tio, kio estas malpermesita.  Liaj ordonoj tamen kreskigis nenian frukton kaj Lia pledado restis senefika.  Plurfoje li foriĝadis kaj vivis en soleco.  Tiel estis, kvankam tiu eterna Belo alvokadis la homojn al nenio alia, krom al la urbo de Dio.  Kiel estas dirite: <#Qur'an_11÷61, 62> »Kaj al la tribo de Thamud Ni sendis ilian fraton, Salih. ›Ho mia popolo – diris Li – adoru Dion, vi ne havas alian Dion krom Li...‹  Ili respondis: ›Ho Salih, niaj esperoj estis ĝis nun en vi: ĉu vi malpermesas al ni adori tion, kion niaj patroj adoris?  Vere, suspektinda ŝajnas al ni tio, al kio vi nin alvokas!‹«.[7] ĉio tio montriĝis vana, ĝis finfine eksonis granda kriado kaj ĉiujn kaptis kompleta pereo.

12

Poste la beleco de la vizaĝo de la Amiko de Dio[8] aperis el trans la voalo kaj nova standardo de la dia gvidado estis levita.  Ju pli flame Li admonadis ilin, des pli sovaĝa iĝadis la envio kaj obstineco de la popolo, escepte de tiuj, kiuj komplete malligis siajn korojn de ĉio, krom Dio, kaj supreniĝis per la flugiloj de certeco al la strato, kiun Dio glorlevis ekster la homan komprenon.  Estas bone sciate, ke armeo da malamikoj sieĝis Lin, ĝis fine la fajroj de envio kaj ribelo estis flamigitaj kontraŭ Li.  Post kiam okazis la epizodo kun la fajro, Li, la lampo de Dio inter la homoj, estis elpelita el sia urbo, kiel rakontas ĉiuj libroj kaj kronikoj.

13

Kaj kiom Liaj tagoj finiĝis, venis la vico de Moseo.  Armita per la vergo de ĉiela regado, ornamita per la blanka mano de dia sciado, venanta el la Parano de amo de Dio, kaj mastranta la serpentojn de potenco kaj eterna majesteco, Li ekbrilis de la Sinaj-monto de lumo sur la mondon.  Li alvokis ĉiujn popolojn kaj gentojn de la tero al la regno de eterneco kaj proponis +al ili la frukton de la arbo de fideleco.  Certe vi scias pri la furioza kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo kaj pri la ŝtonoj de vanaj imagaŕoj, kiujn la manoj de nekredantoj ŕetadis sur tiun benitan Arbon.  Tiagrada estis la kontraŭstarado de Faraono kaj lia popolo, ke fine ili leviĝis kaj streĉis ĉiujn fortojn por estingi per la akvo de falso kaj neado la fajron de tiu sankta Arbo, forgesante pri la vero, ke neniu tera akvo povas surverŝi la flanon de la dia saĝeco, kaj neniuj mortemaj blovoj povas estingi la lampon de la eterna regado.  Kontraŭe, tia akvo povas nur intensigi la bruladon de la flamo kaj tiaj blovoj povas nur certigi la sekurecon de la lampo, se vi rigardos tion per la okulo de la interna vido kaj paŝos la vojon de la sankta volo kaj plaĉo de Dio.  Kiel prave rimarkis kredanto el la gento de Faraono, kies historio estas priskribita de la Plejgora en Lia Libro, revelaciita al Lia Amato: <#Qur'an_40÷28> »Kaj unu homo el la familio de Faraono, kiu estis kredanto kaj kaŝadis sian kredon, diris: ›ĉu vi mortigos homon tial, ke Li diras: mia Sinjoro estas Dio, se Li jam venis al vi kun la signoj de via Sinjoro?  Se Li estas mensagulo.  Lia mensogo restos sur Li, sed se Li estas homo de vero, parto de tio, kion Li minacas, falos sur vin.  Vere, Dio ne gvidas tiun, kiu estas leĝrompanto, mensogulo.‹« [9] Finfine, tiel granda estis ilia malnobleco, ke tiu sama kredanto estis kondamnita je malhonora morto.  <#Qur'an_11÷21> »La malbeno de Dio estu sur la tiranaro.«

14

Kaj nun pripensu tiujn ĉi aferojn.  Kio povis kaŭzi tian malkonsenton kaj konflikton?  Kial okazas, ke la alvenon de ĉiu vera Malkaŝanto de Dio akompanas tia malpaco kaj tumulto, tia tiraneco kaj konfuzego?  Ĉio ĉi okazas malgraŭ la fakto, ke ĉiuj Profetoj de Dio, kiam ajn senditaj al la popoloj de la mondo, egale antaŭdiris alvenon de alia Profeto post ili mem kaj difinis signojn, kiuj anoncos la alvenon de la nova epoko.  Tion ĉi atestas la enhavo de ĉiuj sanktaj libroj.  Kial do okazas, ke malgraŭ la atendado, kun kiu la homoj serĉas la Malkaŝanton de Sankteco, kaj malgraŭ la signoj, priskribitaj en la sanktaj libroj, tiaj agoj de perforto, persekutado kaj krueleco estis plenumataj en ĉiuj tempoj kaj cikloj kontraŭ ĉiuj Profetoj kaj Elektitoj de Dio?  Tiel, kiel Li diris: : <#Qur'an_2÷87>»Kiomfoje Apostolo venas al vi kun tio, kion viaj animoj ne deziras, vi fieriĝas, akuzante kelkajn pri trompo kaj mortigante aliajn.« [10]

15

Konsideru, kio povas esti la kialo de tiaj faroj?  Kio povis instigi tian konduton kontraŭ la Malkaŝantoj de la beleco de la Plejglora?  Kio en la pasintaj tagoj estis la kaŭzo de malakcepto kaj kontraŭstarado flanke de tiuj homoj, tio kondukis ankaŭ nun al obstineco la homojn de tiu ĉi epoko.  Aserto, ke la atesto de Providenco estis nekompleta, ke tio estis sekve la kaŭzo de malakcepto flanke de la homoj, estas nur malkaŝa blasfemo.  Kiel malproksime de la favoro de l' Malavarega Dio kaj de Lia ama zorgemo kaj bonvolema kompatemo estas elekti unu el inter ĉiuj homoj por la gvidado de Siaj kreitoj, kaj ne havigante al Li plenan mezuron de Siaj diaj pruvoj, aliflanke puni severe Sian popolon pro tio, ke ĝi turniĝis for de Lia Elektito!  Ne, la multspecaj malavaraŕoj de la Sinjoro de ĉiuj estaŕoj ĉirkaŭbrakadis en ĉiuj tempoj, pere de l' Malkaŝantoj de Lia dia Esenco, la teron kaj ĉiujn, kiuj vivas sur ĝi.  Eĉ por momento Lia favoro ne estis retenita, nek la pluvoj de Lia amemo ĉesis faladi sur la homaron.  Tia konduto, sekve, povas esti atribuita al nenio alia ol malgrandanimeco de tiuj, kiuj paŝas en la valo de fiereco kaj malhumileco, estas vojperdintaj en la sovaĝejo de malproksimeco, iras la vojon de siaj vanaj imagaŕoj kaj sekuras la ordonoj de la gvidantoj de sia religio.  Ilia ĉefa celo estas nura kontraŭstarado, ilia da sola deziro estas ignori la veron.  Al ĉiu rimarkema observanto estas evidente kaj klare, ke se tiuj homoj en la tago de ĉiu el la Malkaŝantoj de la Suno de l' Vero liberigus siajn okulojn, orelojn kaj korojn de ĉio, kion ili estis vidintaj, aŭdintaj kaj sentintaj, certe ili ne estus senigitaj de ekvido de la belo de Dio, nek ili devojiĝus for de la loĝejo de gloro.  Sed juĝinte la ateston de Dio laŭ la kriterio de sia propra scio, rikoltita en la instruoj de siaj religiaj gvidantoj, kaj trovinte ĝin diferenca de sia propra limigita kompreno, ili leviĝis por plenumi tiajn maldecajn farojn.

16

Religiaj gvidantoj en ĉiu epoko malhelpis sian anaron atingi la bordojn de la eterna savo, ĉar ili tenis en sia potenco la birdon de la aŭtoritato.  Kelkaj pro avido je ĉefeco, aliaj pro manko de scio kaj kompreno estis kaŭzo de la mizero de la homoj.  Pro ilia sankcio kaj aŭtoritato ĉiu Profeto de Dio trinkis el la pokalo de sinofero kaj direktis la flugon al la altaŕoj de gloro.  Kiajn nepriskribeblajn kruelaŕojn tiuj, kiuj okupis la postenojn de aŭtoritato kaj instrueco, suferigis al la veraj Monarĥoj de la mondo al tiuj Gemoj de dia virto!  Kontentaj pro pasema regado ili senigis sin de eterna aŭtoritato.  Tial iliaj okuloj ne vidis la lumon de la vizaĝo de Plejamato, nek iliaj oreloj aŭdis la dolĉajn melodiojn de la Birdo de Deziro.  Pro tiu ĉi kaŭzo en ĉiuj sanktaj libroj mencioj estas faritaj pri la ekleziuloj de ĉiu epoko.  Tiel Li diris: »Ho anaro de la Libro!  Kial vi ne kredas la signojn de Dio, kies atestantoj vi mem estis?« [11]  Li diris ankaŭ: : <#Qur'an_3÷71> »Ho anaro de la Libro!  Kial vi vestas la veron per malvero?  Kial vi konscie kaŝas la veron?« [12]  Kaj aliloke Li diris: <#Qur'an_3÷99> »Diru, ho anaro de la Libro, kial vi forpelas kredantojn de la vojo de Dio?« [13]  Evidente estas, ke kiel la »anaro de la Libro«, kiu forpelis siajn proksimulojn de la rekta vojo de Dio, konsiderataj estas ĝuste la ekleziuloj de tiu epoko, kies nomoj kaj karakteroj estis konigitaj en la sanktaj libroj kaj aluditaj en la versoj kaj enskribitaj tie tradicioj, se vi observos tion per la okulo de Dio.

17

Kun fiksa kaj firma rigardo, naskita de la senerara okulo de Dio, ekzamenu dum kelka tempo la horizonton de la dia konado kaj meditu pri tiuj vortoj de perfekteco, kiun la Eternulo revelaciis, por ke la misteroj de dia saĝeco, kaŝitaj ĝis nun post la vualo de gloro kaj gardataj en la tabernaklo de Lia favoro, malkaŝitaj estu al vi.  La neado kaj protestado de tiuj religiaj gvidantoj estis ŝuldata ĉefe al ilia manko de scio kaj kompreno.  Tiujn vortojn, eldiritajn de la Malkaŝantoj de la belo de la sola vera Dio, prezentantajn la signojn, kiuj devis anonci la aperon de la venanta Diosendito, ili neniam komprenis nek penetris.  Tial ili levis la standardon de ribelo kaj kaŭzis konfuzon kaj tumulton.  Evidente kaj klare estas, ke la vera signifo de la paroloj de la Birdoj de Eterneco estas revelaciita al neniu krom tiuj, kiuj elmontras en si la Eternan Estaŕon, kaj la melodioj de la Najtingalo de Sankteco povas atingi nenies orelojn krom tiuj de la loĝantoj de la eterna regno.  La kopto de tiraneco neniam povas trinki el la pokalo, tuŝita de la lipoj de la septo de justeco, kaj la Faraono de nekredo neniam povas esperi rakonti la manon de la Moseo de vero.  Tiel, kiel Li diris: <#Qur'an_3÷7> »Neniu scias la signifojn de tio, krom Dio kaj tiuj, kiuj firme staras sur la fundamento de sciado.« [14]  Kaj tamen ili serĉiu la interpretadon de la Libro ĉe vualitoj kaj rifuzis serĉi la lumon ĉe la fonto de sciado.

18

Kaj kiam la tagoj de Moseo estis finitaj kaj la lumo de Jesuo, brilanta el la tagiĝo de l' Spirito, ĉirkaŭverŝis la mondon, la tuta popolo de Izrael leviĝis proteste kontraŭ Li.  Ili kriis, ke Tiu, kies alvenon antaŭdiris la Biblio, devas nepre akceli kaj plenumi la leĝojn de Moseo, dum tiu juna Nazaretano, kiu pretendis la rangon de la dia Mesio, nuligis la leĝojn de eksedziĝo kaj de sabuto - la plej gravajn el ĉiuj leĝoj de Moseo.  Kaj la signoj de la venonta Malkaŝanto, plie?  La popolo de Izrael atendas ĝis la nuna tempo tiun Malkaŝanton, kiun la Biblio antaŭdiris! Kiel multaj Malkaŝantoj de Sankteco, kiel multaj Elmontrantoj de la eterna lumo aperis de la tempo de Moseo, kaj tamen Izrael ĉirkaŭvolvita per densegaj vualoj de satanaj fantazjaŕoj kaj falsaj imagoj, atendas ankoraŭ, ke ĝia propra idolkreaŕo aperu kun tiuj signoj, kiujn ĝi mem elkonceptis!  Kaŭzis de tio Dio metis sur ilin punktan manon pro iliaj pekoj, estingis en ili la spiriton de kredo kaj suferigis ilin per la flamoj de abisma fajro.  Kaj ĉio ĉi okazis sole pro tiu kaŭzo, ke Izrael rifuzis ekkompreni la signifojn de tiuj vortoj, kiuj estis revelaciitaj en la Biblio koncerne la signojn de la venonta Malkaŝanto.  Ĉar neniam Izrael ekkomprenis ilian veran signifon, kaj, ekstervide, tiaj faktoj neniam okazis, tial ne estis al ĝi lasite rekoni la belecon de Jesuo kaj ekvidi la vizaĝon de Dio.  Kaj ankoraŭ ili atendas Lian venon!  De tempo nememorebla ĝis la hodiaŭa tago ĉiuj gentoj kaj popoloj de la tero kroĉadis sin al tiaj fantaziaj kaj malĝustaj pensoj kaj senigadis sin tiel de la klara akvo, ŝprucanta el la fonto de pureco kaj sankteco.

19

Priparolante tiujn ĉi misterojn, Ni citis en Niaj antaŭaj tabuletoj, direktitaj al unu amiko en la melodia lingvo de Heĝaso, kelkajn versojn, revelaciitajn al la malnovaj Profetoj.  Kaj nun, responde al via peto, Ni citos denove sur tiu ĉi paĝoj tiujn samajn versojn, dirotajn ĉi-foje en la mirindaj vortoj de Irako, por ke tiuj, kiuj soifegas en la sovaĝejoj de malproksimeco, atingu la oceanon de la dia apudesto, kaj tiuj, kiuj sopiras en la dezertoj de aparteco, estu kondukitaj al la hejmo de eterna kuneco.  Tiel dispelita estu la nebulo de eraro, kaj helega lumo de dia gvidado ekbrilu super la horizonto de la homaj karoj.  Al Dio Ni konfidas kaj Lin Ni alvokas helpopete, ke fluu de sub tiu ĉi plumo vortoj, kiuj vigligas la animojn de la homoj, ke ĉiuj ili leviĝu el siaj litoj de malzorgemo kaj aŭskultu la murmuretadon de la folioj de Paradizo, bruetantaj sur la arbo, kiun la mano de l' dia potencoplantis, laŭ la permeso de Dio, en la Riḍván de la Plejglora.

20

Al tiuj, al kiuj estas donita kompreno, klare kaj videble estas, ke kiam la fajro de la amo de Jesuo konsumis la vualojn de la limigiteco de la judoj kaj Lia aŭtoritato iĝis evidenta kaj parte efektiviĝis, Li, la Malkaŝanto de la nevidebla Belo, turnante sin foje al Siaj disĉiploj, menciis pri Sia morto, kaj, estigante en iliaj koroj la fajroj de funebro, diris al ili: <#Bible-Joh_16÷16 (!)>»Mi foriros kaj revenos al vi«.  Kaj aliloke Li diris: :  <#Bible-Joh_16÷5-13 (!)> »Mi foriros kaj venos iu alia, kiu diros al vi tion, kion Mi al vi ne diris, kaj plenumos ĉion, kion Mi diris.« Ambaŭ tiuj ĉi diraŕoj havas nur unu sencon, se vi konsideros la Malkaŝantojn de Unueco de Dio kun spirita penetremo.

21

Ĉiu juĝokapabla observanto konfesos, ke en la epoko de la Korano, tiel la Libro, kiel la Instruo de Kristo estis konfirmitaj.  Koncerne la nomojn, Mahometo mem deklaris: »Mi estas Jesuo.«  Li konfesis la verecon de la signoj, profetaŕoj, kaj vortoj de Jesuo kaj atestis, ke ili ĉiuj estas de Dio.  En tiu ĉi senco nek la persono de Jesuo, nek Liaj skribaŕoj diferencis de tiuj de Mahometo kaj de Lia sankta Libro, ĉar ambaŭ batalis por la afero de Dio, proklamis Lian gloron kaj konigis revelacie Liajn ordonojn.  Tiel do Jesuo mem deklaris: <#Bible-Joh_16÷16 (!)>»Mi foriros kaj revenos al vi.«  Rigardu la sunon.  Se ĝi dirus nun: »Vi estas la hieraŭa suno«, ĝi dirus veron.  Kaj se ĝi, konsiderante la sekvadon de la tempo, deklarus sin alia, ol tiu suno, ĝi ankaŭ dirus veron.  Simile, se oni diras, ke ĉiuj tagoj estas samaj, tio ĉi estus prava kaj vera.  Kaj se vi, konsiderante la nomon kaj difinon de ĉiu tago aparte, oni dirus, ke ili diferencas, ankaŭ tio ĉi estas vera.  Ĉar kvankam ili estas samaj, tamen oni rekonas en ĉiu apartan difinon, propran econ, specialan karakteron.  Pensu simile pri la diferenco, alieco kaj unueco de la diversaj Malkaŝantoj de sankteco, por ke vi komprenu la aludojn pri la misteroj de diferenco kaj unueco, faritajn de la Kreinto de ĉiuj nomoj kaj atributoj, kaj por ke vi trovu respondon al via demando, kial la eterna Belo nomadis sin, en diversaj tempoj, per diferencaj nomoj kaj titoloj.

22

Poste la kunuloj kaj disĉiploj de Jesuo demandis Lin pri la signoj, kiuj devas anonci la revenon de Lia revelacio.  Kiam, ili parolis, tiuj aferoj okazos?  Plurfoje ili demandis tiun senkomparan Belon, kaj ĉiufoje, kiam Li respondis, Li prezentis specialan signon, kiu devas heroldi la alvenon de la promesita epoko.  Tion ĉi atestas la tekstoj de la kvar Evangelioj.

23

Tiu ĉi Persekutato citos nur unu el tiuj ekzemploj, oferante tiel al la homaro, pro la amo al Dio, malavaraŕojn, kiuj estas ankoraŭ gardataj en la trezorejo de la kaŝita kaj sankta Arbo, por ke la mortemuloj ne estu lasitaj sen sia porcio de la senmorta frukto kaj ricevu rosguton de la akvo de la eterna vivo, kiu el Bagdado, la<#Qur'an_10÷25> »Sidejo de Paco«, estas favorverŝata sur la tutan homaron.  Ni deziras nenian repagon, nek rekompencon. <#Qur'an_76÷9> »Ni nutras viajn animojn pro amo al Dio; ni atendas de vi nek rekompencon,nek dankon.«[15]  Tio ĉi estas nutraŕo, kiu donas eternan vivon al tiu, kiu posedis puran koron kaj lumhavan spiriton.  Tio ĉi estas pano, pri kiu estas dirite:  <#Qur'an_5÷117> »Sinjoro, sendu al ni teren Vian panon el la ĉielo.«[16]  Tiu ĉi pano neniam estos detenita de tiuj, kiuj ĝin meritas, kaj neniam ĝi povas elĉerpiĝi.  Ĝi krestas eterne el la arbo de favoro, ĝi terenvenas en ĉiuj sezonoj el la ĉielo de justeco kaj kompatemo.  Kiel Li diris: <#Qur'an_14÷24> »Cu vi ne vidas, kun kio Dio komparas bonan vorton?  Kun bona arbo; ĝis radiko estas fiksita en la tero, ĝiaj branĉoj atingas la ĉielon, ĝi kreskigas fruktojn en ĉiu sezono.«[17]

24

Kiel domaĝe, ke homo senigas sin de tiu havinda donaŕo, de tiu senperea malavaraŕo, de tiu eterna vivo!  Decas al li altŝati tiun nutraŕon, kiu venas el la ĉielo, por ke, per la mirindaj favoroj de la Suno de l' Vero, mortinto estu revivigita kaj velkintaj animoj estu refreŝigitaj de la senlima Spirito.  Rapidu, ho mia frato, por ke dum tempo estas ankoraŭ, niaj lipoj gustumu la senmortan trinkaŕon, ĉar la vento de vivo, blovanta nun el la urbo de la Plejamato, ne povas daŭri senĉese, la ondanta rivero de sanktaj paroloj devas nepre eksilenti, kaj la portaloj de Riḍván ne povas esti ĉiam malfermitaj.  Venos certege tago, kiam la Najtingalo de Paradizo returnos sian flugon for de tiu ĉi tera restejo al la ĉiela nesto.  Tiam ĝia melodio ne estos plu aŭdata, kaj la beleco de la rozo ĉesos brili.  Profitu do la tempon, antaŭ ol la gloro de la dia printempo forpasos kaj la Birdo de Eterneco ĉesos sonigi sian melodion, ke via interna orelo ne restu sen ekaŭdo de ĝia voko.  Tiun ĉi konsilon Mi donas al vi.  Kiu ajn volas, turnu sin al ĝi, kiu ajn volas, forturniĝu.  Vere, Dio estas sendepende de li kaj de tio, kion li povas vidi kaj atendi.

25

Jen estas la melodioj, kantitaj de Jesuo, la filo de Mario, kun la sonoj de majesta potenco en la Riḍván de la Evangelio, konigantaj la signojn, kiuj devas anonci la alvenon de la Malkaŝanto post Li.  En la unua Evangelio laŭ Mateo estas dirite: Kaj kiam ili demandis Jesuon pri la signoj de Lia veno, Li diris al ili: <#Bible-Mat_24÷29> »Tuj post la aflikto[18] de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; <#Bible-Mat_24÷30>kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero , kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. <#Bible-Mat_24÷31> Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto.« [19]  Tradukita en la persan lingvon,[20] la senco de tiuj ĉi vortoj estas jena: Kiam la suferado kaj afliktoj, kiuj devas trafi la homaron, estos okazintaj, tiam la suno estos senigita de sia brilado, la luno de sia lumo, la steloj de la ĉielo falos sur teron, kaj la pilastroj de la tero ektremos.  En tiu tempo la signoj de la Filo de homo aperos sur la ĉielo, tio signifas, ke, kiam tiuj ĉi signoj aperos, la promesita Belo kaj Substanco de la vivo elpaŝos el la nevidebla sfero en la videblan mondon.  Kaj Li diris: en tiu tempo ĉiuj popoloj kaj gentoj, kiuj loĝas sur la tero, veos kaj plendkrios, kaj ili vidos tiun dian Belon, venantan el la ĉielo, sidantan sur la nuboj kun potenco, gloro kaj majesteco, elsendantan Siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto. Simile en la tri aliaj Evangelioj, laŭ Luko, Marko kaj Johano, samaj deklaroj estas enskribitaj.  Ĉar Ni priparolis ilin detale en niaj tabuletoj, verkitaj en araba lingvo, Ni ne mencios ilin sur tiuj ĉi paĝoj kaj limiĝos al unu sola citaŕo.

 

 

 

bottom of page