top of page

 

           PARTO DUA

1

Vere Tiu, kiu estas Astro de la Vero kaj Malkaŝanto de la Plejsupera Estaŕo, havas en ĉiuj tempoj sendisputan regadon super ĉiu, kiu estas en la ĉielo kaj sur la tero, se eĉ troviĝus sur la tero neniu homo, kiu Lin obeus. Vere Li estas sendependa de ĉia tera aŭtoritato, se Li eĉ estus en ekstrema mizero. Tiel Ni malkaĉas al vi la misterojn de la Afero de Dio, kaj donacas al vi la gemajn de la dia saĝeco, por ke vi ekflugu per la flugiloj de sinrezigno al tiuj altaŕoj, kiuj estas forvualitaj de la homaj okuloj.

2

La signifo kaj esenca celo de tiuj ĉi vortoj estas malkaŝi kaj almontri al tiuj, kies koroj estas puraj kaj spiritoj sanktaj, ke tiuj, kiuj estas Portantoj de la vero jak Speguloj, reflektantaj la lumon de la dia unueco, en kiu ajn tempo kaj ciklo ili estas senditaj en tiun ĉi modon el sia nevidebla restejo de pratempa gloro, por eduki la homajn animojn kaj feliĉigi per favoro ĉiujn kredaŕojn, estas ĉiam provizitaj per ĉiorega povo kaj dotitaj per nevenkebla aŭtoritato. Ĉar tiuj kaŝitaj Gemoj, tiuj sekretaj kaj nevideblaj Trezoroj elmontras en si mem kaj pravigas la realecon de tiuj ĉi sanktaj vortoj: »Vere, Dio faras, kion ajn Li volas, kaj decidas, kion ajn Li deziras.«

3

Al ĉiu juĝokapabla kaj luma koro evidente estas, ke Dio, la nekonebla Esenco, la plejsankta Estaŕo, estas senmezure supera al ĉia homa atributo, kiel korpa ekzisto, supreniro kaj malsuprenveno, eliro kaj reveno. Malkonvena estus al Lia gloro, se la homa lango povus inde voĉi laŭdojn pri Li, aŭ se la homa koro povus kompreni Liajn senfundajn misterojn. Li estas kaj ĉiam estis forvualita en la pratempa eterneco de Sia Esenco, kaj Li estas en Sia realeco eterne kaŝita de la homa vido. <#Qur'an_6÷103>»Neniu rigardeo enprenas Lin, sed Li enprenas ĉiujn regardojn; Li estas Saĝa, Ĉiovidanta.« Nenio ligo de senpera interrilato povas iel kunigi Lin kun Liaj kreaŕoj. Li staras alte super kaj ekster ĉia aparteco kaj kuneco, proksimeco kaj foreco. Neniu signo povas indiki Lian ĉeeston aŭ foreston, ĉar per unu vorto de Lia ordono ĉio, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, venis en la ekziston, kaj per Lia volo, kiu estas la Plejunua Volo mem, ĉio eliĝis el nenieco en la regnon de estado, en la videblan mondon.

4

Favorema Dio! Kiel oni povus imagi ian ekzistantan rilaton aŭ eblan kontakton inter Lia Vorto kaj tiuj, kiujn ĝi kreis? La verso: <#Qur'an_3÷28> »Dio gardas vin for de Si mem«[67]ekstererare atestas la realecon de Nia argumentado kaj la vortoj: »Dio estis sola; estis nenio krom Li« estas certa konfirmo de ĝia vereco. Ĉiuj Profetoj de Dio kaj Liaj Elektitoj, ĉiuj pastroj, instruituloj kaj saĝuloj de ĉiu generacio unuanime konfesas sin nekapablaj atingi komprenon pri tiu Ĉefesenco de ĉiuj veroj, kaj akiri koncepton pri Tiu, kiu estas la esenca realeco de ĉio.

5

Ĉar la pordo de la konado de la Pratempulo estas tiel fermita antaŭ ĉia estaŕo, la Fonto de la senfina favoro, konforme al Siaj vortoj: »Lia favoro leviĝis super ĉiujn kreaŕojn; Mia favoro ilin ĉiujn ĉirkaŭprenis« aperigis tiujn lumajn Gemojn de sankteco el la sferoj de la Spirito, en la nobla formo de la homa templo, kaj starigis ilin antaŭ ĉiuj homoj, ke ili konigu al la mondo la misterojn de la senŝaĝa Estaŕo kaj parolu pri la subitaŕoj de Lia senpera Esenco. Tiuj sanktaj Speguloj, tiuj Tagiĝoj de la pratempa gloro, ĉiuj klarigas sur la tero Tiun, kiu estas la centra Suno de la universo, Lian Esencon kaj finan Celon. De Li devenas ilia sciado kaj povo; de Li ili ĉerpas sian aŭtoritaton. La beleco de Iliaj vizaĝoj estas nur rebrilo de Lia figuro, kaj ilia revelacio nur signo de Lia senmorta gloro. Ili estas Trezorejoj de la dia konado kaj Deponejoj de ĉiela saĝeco. Pere de ili transdonata estas senfina favoro, kaj pere de ili malkaŝata estas lumo, kiu neniam paliĝas. Kiel Li diris: »Nenia diferenco ekzistas inter Vi kaj ili, krom tio, ke ili estas Viaj servantoj kaj estas kreintaj de Vi.« Tio ĉi estas la signifo de la tradicio: »Mi estas Li mem kaj Li estas mi mem.«

6

La tradicioj kaj diraŕoj, kiuj koncernas rekte Dian tezon, estas multaj kaj diversaj. Ni lasas ilin sencite, por konservi koncizecon. Ne – kio ajn estas en la ĉielo kaj kio ajn estas sur la tero, estas rekta pruvo, ke en ĝi malkaŝiĝas la kvalitoj kaj nomoj de Dio, ĉar en ĉiu atomo nestas signoj, kiuj elokvente atestas la revelacion de tiu plej granda Lumo. Ŝajnas, ke sen la potenco de tiu revelacio neniu estaŕo povus iam ekzisti. Kiel grandiozaj estas la lumfontoj de sciado, kiuj brilas en unu atomo, kaj kiel vastaj estas la oceanoj de saĝeco, kiuj ondas en unu guto! Ĉie la ekstrema grado tio ĉi estas vera pri homo, kiu, sola inter ĉiuj kreaŕoj, estas dotita per la robo de tiuj donacoj, kaj elektita por la gloro de tia distingo. Ĉar en li estas aperigitaj ĉiuj kvalitoj kaj nomoj de Dio ĝis la grado, kiun neniu alia kreaŕo superis aŭ eksterpaŝis. Ĉiuj tiuj nomoj kaj valitoj estas aplikeblaj al li. Kiel Li diris:  »Homo estas Mia mistero, kaj Mi estas lia mistero.«Multaj estas la versoj, ripete revelaciitaj en ĉiuj ĉielaj Libroj kaj Skribaŕoj, esprimantaj tiun ĉi plej majestan kaj altan tezon. Kiel Li revelaciis:  <#Qur'an_41÷53> »Ni certe montros al ili Niajn signojn en la mondo kaj en ili mem.«[68] Aliloke Li diris: <#Qur'an_51÷21> »Kaj ankaŭ en vi mem: ĉu vi do ne vidas la signojn de Dio?«[69] Kaj alifoje ankoraŭ Li diris: <#Qur'an_59÷19>»Kaj ne estu kiel tiuj, kiuj forgesas Dion, kaj kiujn Li igis pro tio forgesi sin mem.«[70] Tiurilate Li, la eterna Reĝo – la animoj de ĉiuj, loĝantaj en la mistika Tabernaklo, estu Liaj oferoj – diris: »Tiu ekkonis Dion, kiu ekkonis sin men.«

 

7

Ni ŕuras je Dio, ho respektinda kaj honorinda amiko! Se vi konsideros tiujn ĉi vortojn en via koro, tutcerte vi trovos la pordojn de la dia saĝeco kaj senfina sciado larĝe malfermitaj antaŭ viaj okuloj.

 

8

El tio, kion Ni diris, evidente montriĝos, ke ĉiuj kreaŕoj, en sia plejfunda realeco, donas ateston pri la sinelmontro de la nomoj kaj kvalitoj de Dio en ili. Ĉio el ili, konfrme al sia kapableco, elmontras kaj esprimas la dian konadon. Tiel pontenca kaj universala estas ĉi tiu elmontrado, ke ĝi regas ĉiujn aŕojn, videblajn kaj nevideblajn. Li diris tiel: »Ĉu io ajn ekster Vi havas la povon elaperigi, kion Vi ne posedas, ke ĝi povus Vin elmontradi? Blinda estas la okulo, kiu Vin ne vidus.« Simile diris tiu eterna Reĝo: »Nenion Mi vidis, en kio Mi ne vidus Dion, Dion antaŭ ĝi aŭ Dion post ĝi.« Ankaŭ en la tradicio de Kumayl estas skribite: »Rigardu, lumo ekbrilis el la Meteno de eterneco, kaj jen ĝiaj radioj trapenetris la plejfundan esencon de ĉiuj homoj.« Homo, la plej noble, la plej perfekta el ĉiuj kreaŕoj, superis ilin ĉiujn per la intenseco de tiu ĉi elmontrado, kaj estas pli kompleta esprimo de ĝia gloro. Kaj el ĉiuj homoj la plej prefektaj, plej distingitaj kaj eminentaj estas la Malkaŝantoj de la Suno de l’ Vero. Ne, ĉiuj ekster tiuj Malkaŝantoj vivas per la efikado de ilia volo, kaj movas sin kaj ekzistas per la elŝprucoj de ilia favoro. »La ĉielon Mi kreis nur por Vi.« Ne, kontraŭ ili ĉiuj malaperas en kompletan neniecon, kaj estas forgesitaj. La homa lango neniel povas dece prikanti ilian misteron. Tiuj Tabernakloj de sankteco, tiuj plejunuaj Speguloj, reflketantaj la lumon de la senperea gloro, estas nur esprimo de Tiu, kiu estas Nevidebla el Nevideblaj. Per la revelacio de tiuj gemoj de la dia virto malkaŝitaj estas ĉiuj nomoj kaj kvalitoj de Dio, kiel sciado kaj potenco, regado kaj estreco, kompatemo kaj saĝeco, gloro, malavareco kaj favoremo.

 

9

Tiuj ĉi kvalitoj de Dio ne estas kaj neniam estis verŝitaj speciale sur certajn Profetojn, kaj detenitaj de la aliaj. Ne, ĉiuj Profetoj de Dio, Liaj favorataj, Liaj sanktaj kaj elektitaj Senditoj, portas senescepte Liajn nomojn kaj enkorigas Liajn kvalitojn. Ili diferencas sole per la intenseco de siaj revelacioj kaj per la relativa potenco de sia lumo. Kiel Li diris: <#Qur'an_2÷253> »Kelkajn el la Apostoloj Ni levis super la aliajn.«[71] Estas do klare kaj evidente, ke en la Tabernakloj de tiuj Profetoj kaj Elektitoj de Dio reflektiĝas la lumo de Liaj senfinaj nomoj kaj altgloraj kvalitoj, sendepende de tio, ĉu la lumo de kelkaj el tiuj kvalitoj estis aŭ ne estas malkaŝita eksteren el tiuj radiantoj Temploj al la homaj okuloj. Se kelkaj el la kvalitoj de Dio kaj ne malkaŝiĝis eksteren en tiu Esencoj de korpureco, tio neniel signifas, ke ili, kiuj estas la Tagiĝoj de la kvalitoj de Dio kaj Trezorejoj de Liaj sanktaj nomoj, efektive ne posedis ilin. Sekve ĉiu el tiuj lumaj Animoj, el tiuj belegaj Vizaĝoj estis dotita per ĉiuj kvalitoj de Dio, kiel estreco, regado k.t.p., se Li eĉ ekstervide estus senigita de ĉia tera majesteco. Al ĉiu juĝkapabla okulo tio estas klara kaj evidenta; ĝi postulas nek pruvojn, nek argumentojn.

 

10

Vere, ĉar la popoloj de la tero ne serĉis ĉe la klaraj kaj kristalaj Fontoj de la dia sciado la internan signifon de la sanktaj vortoj de Dio, tial ili velkis, premitaj kaj soifegantaj, en la valo de vanta fantazio kaj obstineco. Ili devojiĝis for de la freŝa kaj sensoifiga akvo, kaj ariĝis ĉirkaŭ salaŕo, kiu akre brulvundas. Koncerne ilin diris la Kolombo de Eterneco: <#Qur'an_7÷145> »Kaj se ili vidas la vojon de justeco, ili ne akceptas ĝin kiel sian vojon; sed se ili vidas la vojon de eraro, ili akceptas ĝin kiel sian. Tiel estas, ĉar ili konsideris Niajn signojn kiel mensogaŕojn, kaj malatentis ilin.«[72]

 

11

Pir tio ĉi atestas tio, kion Ni vidas en tiu ĉi mirinda kaj altglora Epoko. Miradoj de sanktaj versoj malsuprenvenis el la ĉielo de potenco kaj favoro, tamen neniu turnis sin al ili, nek ĉesis kroĉi sin al tiuj vortoj de homoj, el kiuj nek unu literon komprenas la dirintoj. Pro tio ĉ la homoj ekdubis nerefuteblaj verojn, kiel ĉi tiuj, kaj forigis sin tiel de la Riḍván de la dia sciado, kaj de la eternaj herbejoj de la dia saĝeco.

 

12

Kaj nun Ni resumon Nian argumenton koncerne vian demandon: Kial la regado de Qá’im, proklamita en la tekstoj de la konataj tradicioj kaj promesita de la lumaj steloj de la Mahometana Epoko al la postaj generacioj, neniagrade elmontriĝis? Ne, kontraŭaj estis la okazoj. Ĉu Liaj disĉiploj kaj kunuloj ne estis persekutitaj de la homoj? Ĉu ili ne estas nun ankoraŭ viktimoj de sovaĝa kontraŭstarado de siaj malamikoj? Ĉu ili ne vivas hodiaŭ la vivon de humiligitaj kaj senpovaj mortemuloj? Vere, la regado, atribuita al Qá’im kaj priparolita en la sanktaj skribaŕoj, estas realaŕo, kies verecon neniu povas dubi. Tiu ĉi regado ne estas tamen regado, kian la homaj mensoj false imagis. Plie, ĉiu el la Profetoj de la pasintaj tempoj, anoncante al la poplo de sia tago la alvenon de la sekvonta Revelacio, ĉiam kaj konstante parolis pri tiu regado, kiun la promesita Malkaŝanto devas posedi. Tion ĉi atestas le tekstoj de la malnovaj skribaŕoj. Tiu ĉi regado ne estis atribuita sole kaj escepte al Qá’im. Ne, la atributoj de la regado kaj ĉiuj aliaj nomoj kaj atributoj de Dio estis kaj ĉiam estos favordonataj al ĉiuj Malkaŝantoj de Dio, antaŭ kaj post Li, ĉar tiuj Malkaŝantoj, kiel jam estis klarigite, estas Enkorpigantoj de la atributoj de Dio, la Nevidebla, kaj Elmontrantoj de la diaj misteroj.

 

13

Ple, tiu regado signifas la ĉiokoncernan ĉiopenetran povon, kiun denature posedas Qá’im, sendepende de tio, ĉu Li aperas antaŭ la mondo, vestita per la majesteco de la tera potenco, aŭ ne. Tio ĉi dependas sole de la volo kaj plaĉo de Qá’im mem. Vi komprenas facile, ke la esprimoj: regado, riĉeco, vivo, morto, juĝo kaj renaskiĝo, uzitaj en la sanktaj Skribaŕoj, ne estas identaj kun tio, kion ĉi tiu generacio imagis kaj vante bildis en sia fantazio. Ne, tiu regado signifas regadon, kiu en ĉiu epoko loĝadas en la persono de la Malkaŝanto kaj estas praktikata de la Astro de l’ Vero. Tiu regado estas la spirita supereco, iun Li etendas ĝis plej alta grado super ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, kaj kiu en ĝusta tempo malkaŝos sin al la mondo, en rekta proporcio al ĝia komprenemo kaj spirita akceptemo; same kiel la regado de Mahometo, la Sendito de Dio, estas hodiaŭ klara kaj videbla itner la homoj. Konata estas al vio tio, kio okazis al Lia kredo en la fruaj tagoj de Lia Epoko. Kiajn plorindajn suferojn kaŭzis al tiu spirita Esenco, al tiu plej pura kaj sankta Estaŕo la manoj de malfideluloj kaj erarantoj, de la religiaj gvidantoj de tiu tempo kaj iliaj kunuloj! Kiel abundaj estis la dornoj kaj pikiloj, kiujn ili disŝutis sur Lia vojo! Evidente estas, ke la malvirta generacio, gvidata de sia malnobla kaj satana fantazio, konsideris ĉiun malbonon, kaŭzitan al tiu senmorta Estaŕo, kiel rimedon por atingi ĉiamdaŭran feliĉon; ĉar distingitaj pastroj de tiu epoko, kiel ‘Abdu’lláh-i-Ubayy, Abú‘Ámir la ermito, Ka‘b-Ibn-i-Ashraf, kaj Naḍr-Ibn-i-Hárith, ciuj traktis Lin kiel trompulon kaj deklaris Lin lunatiko kaj kalumniulo. Tiel dolorajn akuzojn ili voĉis kontraŭ Li, ke se Ni volus ilin ripeti, Dio malpermesus al la inko flui, al Nia plumo movi sin, aŭ al la paĝo ilin suproti. Tiuj malbonvolaj imputaj 1oj igis la popolon leviĝi kaj turmenti Lin. Kaj kiel kruela estas la turmento, se la religiaj gvidantoj de la koncerna tempo estas ĝiaj ĉefinstigintoj, se ili kulpigas Lin malvirtulo! Ĉu ne la samo okazis al tiu ĉi Servanto, kiel estis vidite de ĉiuj?

 

14

Pro tio ĉi Mahometo vokis: »Neniu Profeto de Dio suferis tiom, kiom Mi suferis!« Kaj en la Korano enskribitaj estas ĉi-kiujn Li suferis. Ekzamenu ĝin, por ke vi ricevu scion pri tio, kio okazis al Lia Revelacio. En tiel kompatinda stato Li estis, ke dum certa tempo ĉiu evitis interparolon kun Li kaj Liaj kunuloj. Kiu ajn ekrilatis kun Li, iĝis viktimo de la senindulga krueleco de Liaj malamikoj.

 

15

Ni citos, koncerne tion, nur unu verson el tiu Libro. Se vi rigardos ĝin per juĝokapabla okulo, vi priplorados kaj prilendados dum ĉiuj restontaj tagoj de via vivo la maljustaŕon, faritan al Mahometo, la persekutita kaj premita Sendito de Dio. Tiu verso estis revelaciita en la tempo, kiam Mahometo suferis akre kaj grave sub la premo de la kontraŭstaro de la homoj kaj de ilia senĉesa torturado. Meze de Lia turmento aŭdiĝis la voĉo de Gabrielo, vokanta de Sadratu’l-Muntahá: <#Qur'an_6÷35> »Sed se ilia kontraŭstaro estas al vi dolora, serĉu se Vi povas, fendaŕon en la tero aŭ ŝtuparon al la ĉielo.«[73] La senco de tiuj ĉi vortoj estas, ke en Lia situacio ekzistas nenia helprimedo, ke ili ne detenos de Li siajn manojn, escepte se Li kaŝos sin en la profundon de la tero aŭ direktos sian flugon al la ĉielo.

 

16

Konsideru kiel granda estas hodiaŭ la ŝanĝo! Rigardu, kiel multaj estas la monarĥoj, kiuj fleksas la genuon antaŭ Lia nomo! Kiom da nacioj kaj regnoj serĉis rifuĝon en Lia ombro, klinas sin respekte antaŭ Lia kredo, kaj fieras pro tio! El predikejoj leviĝas hodiaŭ laŭdovortoj, kiuj kun grandega humileco gloras Lian benitan nomon, kaj de la suproj de minaretoj sonas voĉoj, kiuj vokas Lian anaron, ke ĝi Lin adoru. Eĉ tiuj reĝoj de la tero, kiuj rifuzis akcepti Lian religion kaj formeti la veston de nekredo, konfesas kaj rekonas malgraŭ tio la grandecon kaj potencan majestecon de tiu Tag-Stelo de amoplena bonkoreco. Tia estas LIa tera regado, kies pruvojn vi vidas de ĉiuflanke. Tiu ĉi regado nepre devas aperi kaj esti fondita ĉu dum la vivotempo de ĉiu Malkaŝanto de Dio, aŭ post Lia supreniro en sian veran restejon en la superaj sferoj. Tio, kion vi vidas hodiaŭ, estas nur konfirmo de ĉi tiu vero. Ĉiel tiu spirita supereco, kiu estas la origina celo, loĝas en ili kaj rendirondiras ĉirkaŭ ili de eterneco ĝis eterneco. Neniam ĝi povas, eĉ por momento, esti apartigita de ili. Ĝia potenco prenis en sian regadon ĉion, kio estas en la ĉifelo kaj sur la tero.

 

17

Ni prezentos nun pruvon de la regado de Mahometo, la Tag-Stelo de l’ Vero. Ĉu vi ne aŭdis, kiel per unu sola verso Li apartigis lumon de mallumo, virtulon de malvirtulo kaj kredanton de nekredanto? Ĉiuj aŭditaj de vi signoj kaj aludoj, koncernantaj la Tagon de Juĝo, kiel la revivigo de l’ mortintoj, la Tago de Kalkulo, la Lasta Juĝo, kaj aliaj iĝis konataj, per la revelacio de tiu ĉi verso. Tiuj ĉi revelaciitaj vortoj estis beno por virtuloj, kiuj, aŭdinte ilin, ekkriis: »Ho Dio, nia Sinjoro, ni ekaŭdis kaj ekobeis.« Ili estis malbeno por anaro de malvirto, kiu, aŭdinte ilin, deklaris: »Ni ekaŭdis kaj ekribelis.« Tiuj vortoj, akraj, kiel glavo de Dio, apartigis fidelulon de malfidelulo, kaj dividis patron de filo. Certe vi vidis, kiel tiuj, kiuj konfesis sian kredon je Li, kaj tiuj, kiuj Lin malakceptis, batalis unuj kontraŭ la aliaj, kiel unuj atakis la propraŕon de la aliaj. Kiom da patroj, forturniĝis de siaj filoj, kiom da amantoj forlasis la objektojn de sia amo! Tiel senkompate akra estis tiu mirinda glavo de Dio, ke ĝi distranĉis ĉiun parencecon! Aliflanke, konsideru la unuigan potencon de Lia Vorto: »Rigardu, kiel tiuj, en kies mezo la santo de egoismo semadis dum jaroj la semojn de malbonvolo kaj malamo, tiel kuniĝis kaj unuiĝis per la sekvado de tiu mirinda kaj supertera Revelacio, ke ŝajnis, kvazaŭ ili naskiĝis el la samaj lumboj. Tia estas la liga povo de la Vorto de Dio, kiu unuigas la korojn de tiuj, kiuj forlasis ĉion krom Li, kiuj ekkredis je Liaj signoj kaj trinkis el la Mano de gloro la Kawťľaron de la sankta favoro de Dio. Plie, kiel multaj estas tiuj popoloj de diversaj religioj, de konfliktantaj kredoj kaj kontraŭaj temperamentoj, kiuj, dank’ al la vivodonaj aromoj de la dia printempo, spirantaj el la Riḍván de Dio, estis vestitaj per la nova robo de la dia unueco kaj trinkis el la kaliko de Lia unobleco!

 

18

Jen estas la signifo de la bone konataj vortoj: <#Bible-Isa_65÷25> »Lupo kaj ŝafido pastiĝos kune.«[74] Vidu, kiaj ignoruloj kaj malsaĝuloj estas tiuj, kiuj, simile al la antikvaj nacioj, atendas ankoraŭ, esperante alvenon de tempo, en kiu tiuj bestoj kune paŝtiĝos sur unu paŝtejo! Tiel malalta estas la stato de iliaj koroj. Ŝajnas, ke iliaj lipoj neniam tuŝis la kalikon de kompreno, nek iliaj piedoj paŝis iam sur la vojo de justeco. Krom tio, kian profiton ĝi donus al la mondo, se tiaj aferoj efektiviĝus? Kiel prave Li diris pri ili: <#Qur'an_7÷178> »Ili havas korojn, per kiuj ili ne komprenas, kaj ili havas animoj, per kiuj ili ne vidas!«[75]

 

19

Konsideru, kiel tiu ĉi solas verso, malsuprenveninta el la ĉielo de la Volo de Dio, igis la mondon kaj ĉiujn, kiuj vivas en ĝi, fari kalkulon kun Li. Kiu akceptis Lian veron kaj turnis sin al Li, ties bonaj faroj superpezis la malbonajn, kaj ĉiuj liaj pekoj estis forgesitaj kaj pardonitaj. Tio ĉi evidentigas la verecon de la jenaj vortoj koncerne Lin: »Li estas rapida en kalkulado.« Tiel Dio ŝanĝas malnoblecon en noblecon, se vi esploros la sferojn de la dia konado kaj penetros la misterojn de Lia saĝeco. En simila maniero, kiu trinkis el la kaliko de amo, tiu ricevis sian porcion el la oceano de eterna favoro kaj el la pluvoj de la ĉiamdaŭra kompatemo, kaj akiris la vivon de kredo la ĉielan kaj ĉiamdaŭran vivon. Sed tiu, kiu forturniĝis de tiu kaliko, estis kondamnita al eterna morto. La esprimoj »vivo« kaj »morto«, uzitaj en la sanktaj Skribaŕoj, signifas la vivon de kredo kaj la morton de nekredo. La plejmulto de la homoj, sekve de tio, ke ili ne komprenis la signifon de tiuj ĉi vortoj, malakceptis kaj forpuŝis la personon de la Malkaŝanto, senigis sin mem de la lumo de Lia dia gvidado kaj rifuzis sekvi la ekzemplon de tiu senmorta Belo.

 

20

Kiam la lumo de la Korana Revelacio estis bruligita en la ĉambro de la sankta koro de Mahometo, Li anoncis al la popolo la verdikton pri la Lasta Tago, la verdikton pri renaskiĝo, pri vivo kaj pri morto. Sekve de tio leviĝis la standardoj de ribelo kaj malfermiĝis la pordoj de mokado. Jen la vortoj de la malfideluloj, kiujn ripetis Li, la Spirito de Dio: <#Qur'an_11÷7> »Kaj se vi dirus: ‘Post la morto sendube vi estos revivigitaj’, la malfideluloj certe ekkrius: ‘Tio estas evidente nur sorĉoj!’«[76] Alifoje Li diras: <#Qur'an_13÷5> »Se vi iam miras, mirinda estas vere ilia diro: »‘Kiel! Post kiam ni iĝos polvo, ĉu ni estos denove rekreitaj?’«[77] Tial en alia fragmento Li ekkriis indignite: <#Qur'an_50÷15> »Ĉu Ni estas irolacaj de la unua kreo? Tamen, ili estas duboplenaj koncerne novan kreon!«[78]

bottom of page