top of page


Ĉi tiu stacio estas la morto de la memo kaj la vivo en Dio, esti malriĉa en oni mem kaj riĉa
en la Dezirata. La malriĉeco ĉi tie aludita signifas esti malriĉa je la aferoj de la mondo
kreita kaj riĉa je tiuj de la mondo de Dio, ĉar kiam la vera amanto kaj devota amiko atingas
la ĉeeston de la Amato, la brilanta beleco de la Bonamato kaj la fajro de la koro de la amanto
ekbruligos flamon kiu forbruligos ĉiujn vualojn kaj envolvaĵojn. Eĉ plie, ĉio, kion li posedas,
ekde la koro ĝis la haŭto, brulos en flamoj ĝis saviĝo de nenio krom la Amiko.


Kiam la kvalitoj de la Antikva de la Tagoj estis revelaciitaj,
Tiam, Moseo forbruligis la kvalitojn de la teraj aferoj.lviii


Kiu atingis ĉi stacion, tiu estas sanktigata super ĉio apartenanta al ĉi mondo. Tial, se tiuj,
kiuj venis al la maro de Lia ĉeesto troviĝas malhavaj de ĉiuj limigoj de ĉi tiu morta mondo,
ĉu eksteraj riĉaĵoj, ĉu personaj opinioj, tio ne gravas. Ĉar ajna afero kiun la kreitaĵoj
posedos, ili estos submetitaj al siaj propraj limigoj, sed ĉio, kion la Vera posedas, estas
sanktigata de tio; ĉi tiu parolo devas esti profunde meditata por ke ĝia signifo estu klara.
"Vere, la justulo trinkos el kaliko, en kiu estos miksaĵo de Kamforo"lix. Se iu atingus koni la
interpreton de "kamforo", evidentiĝus la vera intenco. Ĉi stacio estas tiu malriĉeco pri kiu
oni diras: "La malriĉeco estas Mia gloro"lx. Ekzistas multaj gradoj kaj signifoj de la ekstera
kaj interna malriĉeco, kiun Mi ne pensis adekvate juĝi ĉi tie; Mi rezervis ilin, por alia okazo,
laŭ tio, kion Dio povu deziri kaj la destino havigi.


Jen la stacio kie restas konsumitaj en la vaganto, la spuroj de ĉiuj aĵoj (Kull-i-Shay') kaj sur
la horizonto de eterneco la Dia Faco leviĝis el la mallumo, kaj la signifo de "Ĉio sur la tero
forpasos krom la vizaĝo de via Sinjoro..."lxi estis revelaciita.


Ho amiko Mia" Aŭskultu kun animo kaj koro la kantojn de la spirito kaj gardu ilin kiel
viajn proprajn okulojn ; ĉar la ĉielaj saĝoj, kiel printempaj nuboj, ne pluvos ĉiame sur la
grundo de la koroj de la homoj; kvankam la graco de la Ĉiokompata estas senĉesa kaj
porĉiama, je ĉiu tempo kaj je ĉiu epoko estas asignita porcio kaj apartigita graco, ĉio ĉi kun
mezuro difinita. "Nenio ekzistas, da kio Ni ne posedas trezorojn, sed Ni sendas el ĝi nur
fiksitan kvanton"lxii. La nubo de la graco de la Amanto nur akvumas la ĝardenon de la
spirito, kaj elverŝas siajn gracojn nur en printempo. La ceteraj stacioj estas senigataj de ĉi
potencega graco kaj la aridaj teroj ne ĉeestas ĉi favoron.


Ho frato! Ne ĉiu maro havas perlojn, nek ĉiu branĉo floras, nek trilos la najtingalo sur ĉiuj
ili. Tiam, antaŭ ol la Najtingalo de la mistika paradizo retiriĝos de la Ĝardeno de Dio kaj
revenos la radioj de la ĉiela aŭroro al la Suno de la Vero- vi penu, por ke eble en ĉi amaso da
polvo de la morta mondo, vi povu flari parfumon de la eterna Ĝardeno kaj vivi por ĉiam sub
la ombro de la homoj de ĉi urbo. Kaj, kiam vi estos atinginta ĉi tiun subliman gradon kaj
atinginta ĉi tiun potencegan stacion, vi vidos la Amaton kaj forgesos pri ĉio cetera.


La Amato brilas sur pordo kaj muro,
Ho homoj de vido.lxiii


Tiel vi forlasis la vivguton kaj venis al la maro de Kiu donas vivon. Ĉi tiu estas la celo kiun
vi volis; se tio estas la Volo de Dio, vi ĝin atingos.


En ĉi tiu urbo, eĉ la vualoj de lumo fendiĝas kaj malaperas. "Nenio vualigas lian belecon
krom la lumo, nek io ajn kovras lian vizaĝon krom la revelacio". Kiel strange ke dum la
Amato estas videbla kiel la suno, la senprudentuloj ankoraŭ iras malantaŭ brilaĵoj kaj
malnobla metalo. Certe, la intenseco de Lia revelacio konvris Lin kaj la pleneco de Lia
splendo Lin kaŝis.


Kiel la suno Li splende brilis ,
Sed bedaŭre al la urbo de la blinduloj alvenis.lxiv


En ĉi tiu Valo la vaganto lasas post si la etapojn de la "unueco de la Esto kaj de la
Manifestiĝo"lxv kaj atingas unuecon kiu estas sanktigata super ĉi tiuj du stacioj. Nur la
ekstazo povas ampleksi ĉi temon. Nek vortoj, nek argumentoj. Kaj kiu ajn transiris ĉi etapon
de la vojaĝo aŭ flaris spiraĵon de ĉi tero-ĝardeno, tiu scias pri kio Ni parolas.


En ĉiuj ĉi vojaĝoj la vaganto ne devus apartiĝi eĉ ne iomete de la "Leĝo", ĉar ĉi tio estas
certe la sekreto de la "Vojo" kaj la frukto de la Arbo de la "Vero"; kaj en ĉiuj ĉi etapoj li
devas alkroĉiĝi al la tuniko de la obeo al la ordonoj kaj teni la ŝnuron de la fuĝo de ĉio
malpermesita, por ke li povu esti nutrita de la kaliko de la Leĝo kaj informita de la misteroj
de la Vero.lxvi


Se unu el la eldiroj de ĉi Servanto ne estus komprenata aŭ ĝi kondukus al la perturbo, oni
devus turni sin al ĝi denove, por ke la dubo ne daŭru, kaj por ke la signifo estu tiel klara,
kiel la Vizaĝo de la Amato, brilante ekde la "Glora Pozicio".lxvii


Ĉi vojaĝoj ne havas videblan finon en la mondo de la tempo. Se malsupreniras sur lin la
nevidebla konfirmo kaj estas asistata de la Gardanto de la Afero, la senigata vaganto povas
trairi ĉi tiujn sep etapojn per sep paŝoj, eĉ plie, per sep spiroj, eĉ per unu blovo mem, se Dio
tiel volas kaj deziras. Ĉar "Lia Graco estas kun Lia servanto kiel al Li plaĉas".lxviii


Kiuj soras al la Ĉielo de la simpleco kaj atingas la maron de la Absoluta, konsideras ĉi urbon
-stacio de la vivo en Dio- kiel la plej malproksiman stacion de la mistikaj gravuloj, kaj la plej
foran patrujon de la amantoj. Sed por ĉi tiu Vanuanto de la mistika oceano, ĉi pozicio estas
la unua portalo de la citadelo de la amo; kaj la koro estas dotita je kvar gradoj kiuj estos
priskribataj se oni trovus almenaŭ unu animon por tio.


Kiam la plumo pretis priskribi ĉi pozicion
Ĝi splitiĝis kaj la folio disŝiris.lxix
Salám!lxx


Ho Mia amiko! Pli ol unu spanielo persekutas ĉi tiun gazelon de la dezerto de la unueco;
multaj estas la krifoj kiuj disŝiras ĉi tiun turdon de la eterna ĝardeno. Korvoj senindulgaj
sieĝas ĉi tiun birdon de la firmamento de Dio, kaj la ĉasisto de la envio ĉirkaŭas ĉi tiun
cervon de la herbejo de la amo.


Ho Ŝajĥ! Faru el via peno kristalon por ke eble ĝi povu protekti ĉi flamon de la kontraŭaj
ventoj; ĉi lumo sopiras esti ekbruligata en la lampo de la Sinjoro kaj brili en la sfero de la
spirito. Ĉar certe la kapo leviĝinta pro la amo al Dio falos sub la glavo kaj la flamanta vivo
pro la sopiro estos, certe, oferita kaj superbordiĝos la sango de la koro kiu rememorigos la
Amaton.


Estis bone dirite:
Libera de amo vivu,
Ĉar ĝia paco nomiĝas angoro;
Ĝia komenco estas doloro,
Morto estas ĝia fino.lxxi

La paco estu kun kiu sekvas la Rektan Vojon!


Estis konsideritaj la pensoj kiujn vi esprimis rilate al la interpreto de la nomo de la birdo de
tiu komuna specio, kiu en la persa nomiĝas Gunjishklxxii (pasero). Ŝajnas ke li estas bone
fundamentita pri la mistika vero. Tamen, ĉiu stacio, ĉiu litero havas signifon en rilato kun
ĉi tiu. Vere, la vaganto eltrovas sekreton en ĉiu nomo, en ĉiu litero misteron. En unu senco,
ĉi literoj temas pri la sankteco.


Káf aŭ Gáf (K aŭ G) temas pri Kuffi ("libera"), tioestas, "Liberigu vin de tio, kion via pasio
deziras; tiam, iru al via Sinjoro".


Nún temas pri Nazzih ("purigi"), tio estas, "Purigu vin de ĉio krom Li, por ke vi povu
liveri vian vivon pro Lia amo".


Jím estas jánib ("deturniĝi"), tio estas, "Deturnu vin de la sojlo de la Vera se ankoraŭ vi
posedas surterajn atributojn".


Shín estas Ushkur ("dankon"), tio estas, "Danku al Via Sinjoro en Lia tero por ke Li povu
beni vin en Lia ĉielo; kaj kvankam en la mondo de la unueco, ĉi tiu ĉielo estas samkiel Lia
tero".


Káf temas pri Kuffi, tio estas, "Forigu la envolvaĵojn de la limigoj, por ke vi povu atingi
koni tion, kion vi nur konis en la stacioj de Sankteco".lxxiii


Se vi aŭskultas la melodiojn de ĉi tiu morta Birdolxxiv, tiam vi serĉos la senmortan kalikon
kaj rifuzos ĉiun pereontan kalikon.


La paco estu kun kiuj iras sur la Rektan Vojon!
 

   Valon de la Vera Malriĉeco kaj Absoluta Nenieco

bottom of page