top of page

 

161

Kaj nun konsideru, kiel tiu Sadrih de la Dia Riḍván leviĝis en Sia junaĝo por proklami la Aferon de Dio. Vidu, kian konstantecon elmontris tiu Belo de Dio. La tuta mondo leviĝis por kontraŭstari Lin, tamen ĝi plene malsukcesis. Ju pli severaj estis la persekutoj kontraŭ tiu Sadrih de Beniteco, des pli kreskis Lia fervoro kaj des pli hela brilis la flamo de Lia amo. Ĉio tio estas evidenta kaj neniu diskutas la veron de tio. Fine Li fordonis Sian animon kaj direktis Sian flugon al la superaj sferoj.

162

Kaj inter la pruvoj de la vero de tiu ĉi Revelacio estis la potenco, la supernatura povo kaj perfekteco, kiujn Li, tiu Elmontranto de la Ekzisto kaj Malkaŝanto de la Adorato elmontris, sola kaj senhelpa, antaŭ la mondo. Tuh kiam tiu eterna Belo deklaris Sian Mision en Shíráz, en la jaro sesdeka, kaj disŝiris la vualojn de kaŝiteco – la signoj de la potenco, povo kaj aŭtoritato, emanantaj de tiu Esenco de Esencoj kaj Maro de Maroj, evidentiĝis en ĉiu lando. Ĝis tia grado, ke el ĉiu urbo aperadis signoj, evidentaŕoj, atestoj kaj pruvoj de tiu dia Lumportanto. Kiel multaj estis tiuj puraj kaj mildaj koroj, kiuj fidele spegulis la lumon de tiu eterna Suno, kaj kiel multaj estis la emanaŕoj de scio el tiu Oceano de la dia saĝo, kiu ĉirkaŭverŝis ĉiujn estaŕojn! En ĉiu urbo ĉiuj ekleziuloj kaj eminentuloj levigiis por kontraŭstari kaj subpremis ilin, kaj malstreĉiis la bridon de maliceco, de envio kaj tiraneco en sia persekutado. Kiel granda estas la nombro de tiuj sanktaj animoj, de tiuj esencoj de justeco, kiuj, akuzite de la tiranoj, estis kondamnitaj al morto! Kaj kiom da enkorpigoj de pureco, flanke de kiuj oni vidis nenion krom la vera sciado kaj senmakulaj agoj, suferis teruran morton! Malgraŭ tio ĉiu el tiuj sanktaj estaŕoj spiris, ĝis la lasta momemnto, la Nomon de Dio, kaj ŝvebis en la sfero de subiĝemo kaj rezigno. Tia estis la potenco kaj aliformiga influo, kiun Li elmontris rilate al ili, ke ili ĉesis deziri ion ajn ekster Lia volo kaj ligis siajn animojn al la rememorado pri Li.

163

Konsideru: Kiu en tiu ĉi mondo kapablas elmontri tian superhoman povon, tian ĉiopenetran influon? Ĉiuj tiuj senmakulaj koroj kaj sanktaj animoj respondis kun absoluta sinrezigno al la vokado de Lia ordono. Anstataŭ plendi, ili diris dankojn al Dio, kaj meze de la mallumo de sia turmento ili elmontris nenion krom ĝojradia subiĝo al Lia volo. Evidente estas, kiel senindulga estis la malamo kaj kiel kruela estis la malbonvolo kaj malamikeco de ĉiuj loĝantoj de la tero kontraŭ tiuj kamaradoj. Ili konsideris la persekutadon kaj dolorojn, kiujn ili suferigis al tiuj sanktaj kaj spiritaj estaŕoj, kiel rimedon por atingi animsavon, prosperon kaj ĉiamdaŭran sukceson. Ĉu de la tagoj de Adam la mondo vidis tian tumulton, tian furizan ekscitegon? Malgraŭ ĉiuj torturoj, kiujn ili suferis, kaj la diversaj afliktoj, kiujn ili travivis, ili iĝis objektoj de universala malhonorado kaj insultado. Ŝajnas, kvazaŭ la pacienco estus aperigita antaŭ la mondo nur dank’ al ilia firmeco, kaj kvazaŭ la fideleco mem estus naskita nur de iliaj faroj.

164

Prikonsideru tiujn gravegajn okazojn en via koro, por ke vi ekkomprenu la grandecon de tiu ĉi Revelacio kaj ekkonu ĝian mirindegan majeston. Tiam la spirito de kredo blovita estos, per la favoro de la Kompatema, en vian animon, kaj vi eksidos kaj restados sur la glorloko de certeco. La unu sola Dio estas Mia Atestanto! Se vi pripensos momente, vi rekonos, ke sendepende de ĉiuj tiuj elmontritaj pruvoj kaj supre-menciitaj argumentoj, la malakcepto, insultado kaj malbenado flanke de la loĝantoj de la tero estas en si mem la plej certa atesto pri la vero de tiuj herooj sur la kampo de sinrezigno kaj korpureco. Kiam vi meditados pri la ĉikanoj, voĉataj de ĉiuj homoj, ĉu ekleziuloj, instruituloj aŭ sensciuloj, tiom pli firma kaj pli konstanta vi iĝgados en la Kredo. Ĉar ĉio, kio okazis, estis profetita de tiuj, kiuj estas Minejoj de la dia sciado kaj Fontoj de la eterna leĝo de Dio.

165

Kvankam Ni ne intencis mencii la tradiciojn de la pasinta tempo, tamen, pro Nia amo al vi, Ni citos kelkajn el ili, kiuj harmonias kun Nia argumentado. Ni tamen ne sentas neceson de tio, ĉar tio, kion Ni jam diris, sufiĉas al la mondo kaj al ĉiuj, kiuj estas en ĝi. Fakte ĉiuj Sanktaj Skribaŕoj kaj ties misteroj estas resumitaj en tiu ĉi mallonga rakonto. Tiagrade, ke se iu primeditus ĝin momente en sia koro li molkovrus dank’ al Dio, kaj ekkomprenus la signifon de ĉio, kion revelaciis tiu ideala Reĝo. Konsiderante, ke la homoj diferencas en sia kompreno kaj stato, Ni citos, konforme al tio, kelkajn tradiciojn, por ke ili inspiru konstantecon al hezitanta animo kaj trankvilon al zorgopremita menso. Tiamaniere la atesto de Dio al la homoj, ĉu altaj aŭ malaltaj, estos kompleta kaj perfekta.

166

Inter tiuj tradicioj estas la jena: “Kaj kiam la Standardo de la Vero estas levita, la loĝantoj de la Oriento kaj de la Okcidento malbenas ĝin.« Oni devas trinki la vinon de sinrezigno, oni devas atingi la altaŕojn de korpureco, kaj nepre observi la meditadon, pri kiu parolas la vrtoj »Unuhora meditado estas preferinda, ol sepdek jaroj de pia glorado de Dio«, por ekkoni la sekreton de la malnobla konduto de la homoj, de tiuj homoj, kiuj malgraŭ la amo kaj sopiro al la vero, kiun ili proklamus, malbenas la sekvantojn de la Vero, kiam foje Li estas aperigita. Pri tiu ĉi verso atestas la supra-menciita tradicio. Evidente estas, ke la kialo de tia konduto estas nenio alia, ol la nuligo de tiuj leĝoj, moroj, kutimoj kaj ceremonioj, sub kies regado ili vivis. En alia okazo, se la Belo de la Kompatema akordiĝus kun tiuj ĉi leĝoj kaj moroj, kiuj estis kutimaj inter la homoj, kaj se Li sankcius iliajn ritojn, tia konflikto kaj konfuzo neniam ekestus en la mondo. Tiun ĉi altsignifan tradicion konfirmas kaj pruvas la vortoj, kiuj Li diris: <#Qur'an_54÷6>»La tago, kiam la Alvokanto alvokos al severega afero.«[172]

167

La dia voko de la ĉiela Heroldo de post la Vualo de la Gloro, alvokanta la nomojn, ke ili forlasu komplete ĉiujn aŕojn, al kiuj ili kroĉas sin, estas mala al ilia deziro; kaj tio ĉi estas la kaŭzo de la akraj suferoj kaj furiozaj konfuzoj, kiuj okazis. Konsideru la konduton de la homoj. Ili ignoras tiujn ĉi firm-fundamentajn tradiciojn, el kiuj ĉiu plenumiiĝis, klinas sin al tiuj de duba valoro kaj demandas, kial tiuj ĉi ne plenumiĝis. Kaj tamen tiaj aferoj, kiuj estis por ili neimageblaj, efektiviĝis. La signoj kaj pruvoj de la Vero brilas kiel la tagmeza suno, kaj tamen la homoj erarvagas, sencele kaj konsternite, en la sovaĝejo de ignoreco kaj malsaĝeco. Malgraŭ ĉiuj versoj de la Korano kaj la rekonitaj tradicioj, kiuj antaŭdiras novan Kredon, novan Leĝon kaj novan Revelacion, tiu ĉi generacio ankoraŭ atendas, esperante ekvidi la Promesiton, kiu konfirmos la Leĝon de la Mahometa Epoko. Simile la judoj kaj la kristanoj voĉas tiajn samajn diraŕojn.  

168

Inter la paroloj, kiuj antaŭdiras novan Leĝon kaj novan Revelacion, estas fragmentoj de la »Preĝo de Nudbih«: »Kie estas Tiu, kiu estas destinita por renovigi la ordonojn kaj leĝojn? Kie estas Tiu, kiu havas aŭtoritaton aliigi la Kredon kaj ĝiajn sekvantojn?« Simile ankaŭ Li diris en Zíyárat:[173] »Paco estu al la renovigita Vero«. Abú-‘Abdi’lláh, demandita pri la karaktero de Mihdí, respondis jene: »Li faros tion, kion faris Mahometo, la Sendito de Dio, kaj neniigos ĉion, kio estis antaŭ Li, kiel la Sendito de Dio neniigis la metodojn de tiuj, kiuj estis antaŭ Li.«

169

Rigardu, kiel malgraŭ tiuj kaj similaj tradicioj, ili vane argumentas, ke la leĝo antaŭe revelaciita devas esti neniel ŝanĝita. Kaj tamen, ĉu la celo de ĉiu Revelacio ne estas efektivigi ŝanĝon en la tuta karaktero de la homaro, ŝanĝon, kiu elmontriĝos tiel ekstere, kiel interne, kiu influos tiel ĝian internan vivon, kiel la eksteran staton? Ĉar se la karaktero de la homaro restu senŝanĝa, evidente estus, ke la universala Revelacio de Dio estis vana. En »‘Aválim«, aŭtoritata kaj fame konata libro, estas dirite: »Aperos Junulo el Bani-Háshim, kiu aperigos novan Llibron kaj proklamos novan leĝon;« poste sekvas la jenaj vortoj: »Plej multaj el Liaj malamikoj apartenos al ekleziuloj«. En alia fragmento estas dirite pri ṣádiq, filo de Muḥammad, ke li diris la jenon:»Aperos Junulo el Bani-Háshim, kiu ordonos al la popolo, ke ĝi turniĝu al Li fidele. Lia Libro estos nova Libro, kaj Li alvokos la popolon, ke ĝi konfesu ĝin. Peza estas Lia Revelacio al la araboj. Se vi aŭdos pri Li, rapidu al Li.« Kiel precize ili sekvis la ordonojn de la Imámoj de la Kredo kaj Lampoj de certeco! Kvankam estas klare dirite: »Se vi aŭdos, ke aperis Junulo el Bani-Háshim, alvokanta la popolon al nova kaj Dia Libro kaj al novaj kaj Diaj leĝoj, rapidu al Li«, ili ĉiuj tmen deklaris tiun Sinjoron de l’ ekzisto malfidelulo kaj proklamis Lin herezulo. Ili ekrapidis al la Háshima Lum, la Dia Malkaŝanto, sed kun nudigitaj glavoj kaj koroj plenaj da malamo. Atentu, plie, kiel klare estis menciita en la Libroj la malamikeco de la ekleziuloj. Malgraŭ ĉiuj tiuj evidentaj kaj signifoplenaj signoj, malgraŭ ĉiuj tiuj seneraraj kaj nediskuteblaj aludoj la homoj malakceptis la senmakulan Esencon de la sciado kaj de la sanktaj paroloj, kaj turniĝis al la proklamantoj de ribelo kaj malvero. Malgraŭ la skribitaj tradicioj kaj revelaciitaj vortoj ili parolis nur tion, kion inspiris al ili iliaj propraj egoistaj deziroj. Kaj se la Esenco de l’ Vero anoncus ion, kio estas kontraŭa al iliaj inklinoj kaj deziroj, tuj ili akuzus Lin pri malfideleco kaj protestus, dirante: »Tio ĉi estas kontraŭa al la paroloj de la Imámoj de la Kredo kaj brilradiaj Lumoj.Nenio simila trovas bazon en nia netuŝebla Leĝo.« Same en la hodiaŭa tago tiaj samaj senvaloraj argumentoj estis kaj estas prezentataj de tiuj mortemuloj.

170

Kaj nunn konsideru alian tradicion kaj vidu, kiel ĉiuj tiuj aferoj estis antaŭdiritaj. En »Arba‘in« estas dirite: »El Bani Háshim aperos Junulo, kiu anoncos revelacie novajn leĝojn Li alvokos la homojn al si, sed neniu atentos Lian vokon. Plej multaj el Liaj malamikoj apertenos al ekleziuloj. Liajn ordonojn ili ne obeos, sed ili protestos, dirante: ‘Tio ĉi estas kontraŭa al tio, kion testamentis ol ni la Imámoj de la Kredo.’« En tiu ĉi tago ĉiuj ripetas la samajn vortojn, tute senciaj pri tio, ke Li sidas sur la trono de »Li faras kion Li volas«, kaj restadas sur la honorloko de »Li ordanas, kion Li deziras.«

171

Neniu kompreno povas koncepti la naturon de Lia Revelacio, kaj neniu sciado povas ekkoni la plenan mezuron de Lia Kredo. Ĉiuj diraŕoj dependas de Lia sankcio kaj ĉiuj aferoj bezonas Lian aŭtoritaton. Ĉio ekster Li estas kreita per Lia ordono kaj movas sin kaj ekzistas dank’ al Lia leĝo. Li estas Malkaŝanto de la Diaj misteroj, kaj Koniganto de la kaŝita kaj pratempa saĝo. Estas rakontite en »Biháru’l-Anvár«, »‘Avalim« kaj »Yánbú‘« pri ṣádiq, filo de Muḥammad, ke li diris la jenajn vortojn: »La sciado estas dudek sep literoj. Ĉio, kion la Profetoj konigis, estas du literoj. Neniu homo sciis iam ĝis nun pli, ol tiujn ĉi du literojn. Sed kiam Qá’im venos, Li aperigos la restintajn dudek kvin literojn.« Konsideru: li deklaris, ke la sciado konsistas el dudek sep literoj, kaj rigrdis ĉiujn Profetojn, de Adam ĝis la »Sigelo«, kiel malkaŝintajn nur du el tiuj literoj kaj senditajn kun tiuj ĉi du literoj. Li diris ankaŭ, ke Qá’im malkaŝos ĉiujn restintajn dudek kvin literojn. Konjektu laŭ tiuj ĉi vortoj, kiel granda kaj alta estas Lia stato! Lia rango superkreskas tiun de ĉiuj Profetoj, kaj Lia Revelacio superas la komprenon kaj ideojn de ĉiuj iliaj elektitoj; La Revelacion, pri kiu la Profetoj de Dio, Liaj sanktuloj kaj elektitoj havis nenian scion, aŭ kiun ili, obeante neesploreblan ordonan de Dio, na malkaŝis – tian Revelacion tiuj malnoblaj kaj malvirtaj homoj penis mezuri per sia propra malperfekta menso, per sia propra malperfekta instruiteco kaj kompreno. Se ĝi ne konformas al iliaj kriterioj, ili tuj malakceptas ĝin. <#Qur'an_25÷44>»Ĉu vi pensas, ke plimulte da ili aŭdas aŭ komprenas? Ili estas kiel brutoj! Vere, eĉ pli foren ili flankiĝis de la vojo!«[174]

172

Kiel, Ni demandas, ili klarigas la supre-menciitan tradicion, la tradicion, kiu en seneraraj esprimoj antaŭdiras revelacion de aferoj neesploreblaj kaj okazon de novaj kaj mirindaj faktoj en Lia tago? Tiaj eksterordinaraj okazoj ekscitas tiel grandan malkonsenton inter la homoj, ke ĉiuj ekleziuloj kaj doktoroj kondamnas Lin kaj Liajn kunulojn al morto, kaj ĉiuj popoloj de la tero leviĝas, por Lin kontraŭstari. Kiel estas dirite en »Káfí«, en la tradicio de Jábir, en la »Tabuleto de Fátimih« pri la karaktero de Qá’im: »Li evidentigos en si la perfektecon de Moseo, la majeston de Jesuo kaj la paciencon de Ijob. Liaj elektitoj estos humiligtaj en Lia tago. Iliaj kapoj estos sendataj donace, kiel la kapoj de turkoj kaj deflamitoj. Ili estos mortigataj kaj bruligataj. Timo kaptos ilin; konfuzo kaj tumulto inspiros teruron en iliajn korojn. La tero iĝos ruĝa de ilia sango. Iliaj virinoj ploros kaj lamentos. Tio estas vere Miaj amikoj!« Konsideru: nek unu sola litero de tiu ĉi tradicio restis neplenumita. En plej multe da lokoj ilia sango estis verŝata. En ĉiu urbo ili estis malliberigataj, kondukataj parade tra la provincoj, kaj kelkaj estis bruligitaj per fajro. Tamen neniu haltis momente por pripensi, ke se la promesita Qá’im devus proklami la leĝon kaj ordonojn de la antaŭa Revelacio, kial notitaj estus tiaj tradicioj, kaj kial ekestus tiagrada malkonsento kaj konflikto, ke la homoj konsiderus mortigadon de tiuj kamaradoj kiel ordonitan al ili devon, kaj opinias persekutadon de tiuj sanktanimuloj rimedo por atingi la plej altan favoron de Dio?

173

Atentu, plie, kiel tiuj aferoj, kiuj okazis, kaj la agoj, kiuj estas plenumitaj, ĉiuj estis menciitaj en la antaŭaj tradicioj. Tiel estas rakontite en »Rawḍiy-i-Káfi« pri »Zawrá’«. En  »Rawḍiy-i-Káfi« estas rakontite pri Mu‘ávíyih, filo de Vahháb, al kiu Abú-‘Abdi’lláh diris: »Ĉu vi konas Zawrá’n?« Mi diris: »Estu ofertia al vi mia vivo! Oni diras, ke ĝi estas Baghdád.« »Ne«, li respondis. Kaj li aldonis: »Ĉu vi estis en la urbo Rayy?«,[175] al kiu mi respondis: »Jes, mi estis«. Tiam li demandis: »Ĉu vi vizitis la placon, kie oni vendas brutojn?« »Jes«, mi respondis. Li diris: »Ĉu vi vidis nigran monton dekstre de la vojo? Tio ĉi estas Zawrá’. Tie el ies idaro okdek homoj estos mortigitaj, kaj ĉiuj ili indas esti nomitaj kalifoj.« »Kiu mortigos ilin?« mi demandis. Li respondis: »infanoj de Persujo!«

174

Tia estas la kondiĉo kaj sorto de Liaj kunuloj, kiel estis antaŭvidite en la antaŭaj tagoj. Kaj nun konsideru, kiel, laŭ tiu ĉi tradicio, Zawrá’ estas ĝuste la lando de Rayy. En tiu loko Liaj kunuloj estis mortigataj meze de grandaj suferoj, kaj ĉiuj tiuj sanktanimuloj suferis martirigon el la manoj de persoj, kiel rankontas la tradicio. Tion ĉi vi aŭdis kaj pri ĉi tio ĉiuj atestas. Kial do tiuj rampantaj, vermsimilaj homoj ne ekpensas momente pri tiuj tradicioj, el kiuj ĉiu estas klara, kiel la suno en sia tagmeza gloro? Kial ili rifuzas akcepti la Veron kaj permesas, ke certaj tradicioj, kies signifon ili ne scipovas kompreni, baru ilin kontraŭ rekono de la Revelacio de Dio kaj Lia Belo, kaj igu ilin loĝadi en la inferaj abismoj? Tiaj aferoj povas esti atribuitaj al nenio alia ekster malfideleco de la ekleziuloj kaj doktoroj de tiu ĉi tempo. ṣádiq, filo de Muḥammad, diris pri ili: »La religiaj doktoroj de tiu epoko estas plej malnoblaj el la ekleziuloj, kaŝantaj sin en la ombro de la ĉielo. De ili devenas malbono, kaj al ili ĝi revenos.«

175

Ni petegas la instruitulojn de Bayán, ke ili ne sekvu tiun ĉi ekzemplon, ke en la tempo de Mustagháťľ ili ne suferigu al Li, la Dia Esenco, la ĉiela Lumo, la absoluta Eterneco, la Komenco kaj Fino de la Revelaciojde la Nevidebla, tion, kio estis suferigita en tiu ĉi tago. Ni petas, ke ili ne trofidu al sia intelekto, al sia kompreno kaj instruiteco kaj ne diskutu kontraŭ la Malkaŝanto de la ĉiela kaj senfina sciado. Kaj tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj admonoj, Ni vidas, ke unuokululo, kiu mem estas ĉefo de la popolo, leviĝas kun grandega malamikeco kontraŭ Ni. Ni antaŭvidas, ke en ĉiu urbo la popolo leviĝos, por subpremi la Benitan Belon, ke la kunuloj de tiu Sinjoro de la ekzisto kaj fincela Deziro de la homaro suros for de la persekutanto kaj serĉos rifuĝon kontraŭ li en sovaĝejo, dum aliaj rezignos sin mem kaj, kun absoluta animpureco, oferos siajn vivojn sur Lia vojo. Ŝajnas, ke Ni povas distingi tiun, kiu estas tiel fama pro sia religiemo kaj pieco, ke la homoj opinias sia devo obei lin, kaj al kies komando subiĝi ili konsideras kiel nepraŕon, kaj kiu leviĝos por ataki la radikon de la Dia Arbo, kaj penegos per ĉiuj siaj fortoj kosntraŭstari kaj kontraŭbatali Lin. Tia estas la konduto de la homoj!

176

Ni esperas tutkore, ke la anaro de Bayán posedos la lumon de la sciado, ŝvebos en la sfero de la Spirito kaj loĝados tie, distingos la Veron kaj rekonos per la interna vido hipokritan malveron. En tiuj tagoj tamen tiaj odoroj de ŕaluzo estos disblovitaj, ke – Mi ŕuras je la Edukanto de ĉiuj estaŕoj, videblaj kaj nevideblaj – de la komenco de la mondkreo – kvankam ĝi ne havas komencon – ĝis la nuna tago neniam aperis kaj neniam en la estonteco vidiĝos tia malbonvolo, envio kaj malamo. Ĉar certa nombro da homoj, kiuj neniam spiris la aromojn de justeco, levis la standardon de ribelo kaj faris interligon kontraŭ Ni. Ĉiuflanke Ni vidas la minacon de iliaj lancoj, kaj ĉiudirekte Ni rekonas la akraŕon de iliaj sagoj. Tiel estas, kvankam Ni neniam gloris Nin pro io ajn kaj neniam penis altiĝi super iun ajn. Al ĉiu Ni estis plej afabla kunulo, plej indulgema kaj amema amiko. Inter malriĉuloj Ni serĉis ilian societon, kaj meze de eminentuloj kaj instruituloj Ni estis humilaj kaj rezignemaj. Mi ŕuras je Dio, la sola vera Dio! Kiel ajn dolorigaj estis la malĝojoj kaj suferoj, kiujn kaŭzis al Ni la anaro de la Libro, tamen ĉio tio estas komplete nenio kompare kun tio, kio trafis Nin el la manoj de tiuj, kiuj deklaras sin Niaj amikoj.

177

Kion pli Ni diru? La universo, se ĝi rigardus per la okulo de justeco, ne kapablus elteni la pezon de tiuj paroloj! En la unuaj tagoj post Nia alveno en tiun ĉi landon, kiam Ni ekvidis la signojn de la venontaj okazoj, Ni decidis, antaŭ ol ili plenumiĝis, foriĝi. Ni foriris en sovaĝejon kaj tie, izolite kaj aparte, Ni vivis dum du jaroj la vivon de kompleta soleco. El Niaj okuloj verŝis sin larmoj de turmento, kaj en Nia sanganta koro ondis oceano da tordanta doloro. Dum multaj noktoj Ni havis nenian manĝaŕon por sinnutro, kaj dum multaj tagoj Nia korpo trovis nenian ripozon. Je Tiu, kiu havas Mian vivon inter Siaj manoj! Malgraŭ ĉiuj tiuj pluvoj de afliktoj kaj senĉesaj sortobatoj Nia animo estis dronanta en ekstazo de feliĉo, kaj Nia tuta estaŕo elmontradis neesprimeblan ĝojon. Ĉar en Nia soleco Ni vivis sen atento pri malutilo aŭ utilo, sano aŭ malsano, pri iu ajn. En kompleta soleco Ni komunikiĝadis kun Nia spirito, forgesante la mondon kaj ĉion, kion ĝi entenas. Ni ne sciis tamen, ke la reto de dia destino etendiĝis trans la plej vastan koncepton de mortemuloj, kaj la sagoj de Lia ordono superis plej kuraĝajn homajn planojn. Neniu povas eviti la reton, kiun Li pretigis, kaj neniu povas trovi trankvilon alie, ol subiĝante al Lia volo. Je la justeco de Dio! En Nia forestado Ni pensis pri nenia reveno, kaj en Nia soleco Ni esperis nenian revidiĝon. La sola kialo de Nia foriĝo estis ne iĝi objekto de malkonsento inter la kredantoj, fonto de malpaco inter Niaj kamaradoj, ilo de maljusteco kontraŭ iu ajn, aŭ kaŭzo de malĝojo por ies koro. Krom tio Ni havis neniajn intencojn ekster tio. Ni celis nenion alian. Kaj tamen ĉiu persono faris planojn konformajn al la propra deziro, kaj postĉasis siajn proprajn vanajn imagojn – ĝis la horo, kiam el la Mistika Fonto aŭdiĝis voko, ordonante al Ni reiri tien, el kie Ni venis. Submetante Nian volon al Lia volo, Ni subiĝis al Lia ordono.

178

Kiu plumo povas priskribi la aferojn, kiujn Ni trovis ĉe Nia reveno! Pasis du jaroj, dum kiuj Niaj malamikoj senĉese kaj senlace komplotis, por Nin neniigi, pri kio ĉiuj atestas. Malgraŭ tio neniu inter la kredantoj leviĝis por oferi al Ni subtenon, kaj neniu emis kunagi por helpi Nin. Ne, anstataŭ helpi, kiajn pluvojn de senĉesaj sorĝoj iliaj vortoj kaj faroj verŝis sur Nian animon! Meze de ili ĉiuj Ni staras, kun Nia vivo preta en la mano, tute sinrezignintaj al Lia volo; per la bonfaremo de Dio kaj Lia favoro tiu ĉi revelaciita kaj elaperigita Litero donu Sian vivon ofere sur la vojo de la Unua Punkto, la plej alta Vorto!  Je Tiu, je kies ordono la Spirito ekparolis, se ne retenus Nin tiu ĉi sopiro de Nia animo, Ni ne restus eĉ unu momenton plu en tiu ĉi urbo.»Sufiĉa Atestanto estas por Ni Dio.« Ni finas Nian argumentadon per la vortoj: »Ne ekzistas potenco, nek forto, krom en Dio«. »Ni estas de Dio, kaj al Li ni revenos«.

179

Tiuj, kiuj havas komprenemajn koroj, kiuj trinkis la Vinon de amo, kiuj eĉ dum momento ne okupiĝadis per kontentigado de siaj egoistaj deziroj, ekvidos klare, kiel la sunon en ĝia tagmeza gloro, la signojn evidentaŕojn kaj pruvojn, kiuj atestas la veron de tiu ĉi mirinda Revelacio, de tiu ĉi superstara kaj dia Kredo. Konsideru, kiel homoj malakceptis la Belon de Diokaj kroĉis sin al siaj avidaj deziroj. Malgraŭ ĉiuj tiuj perfektaj versoj, revelaciitaj en la »Plej Signifa Revelacio«, la dia Konfiditaŕo inter la homoj, kaj malgraŭ tiuj klar-klaraj tradicioj, el kiuj ĉiu estas pli konvinka, ol plej kompreneblaj paroloj, la homoj ignoris kaj malakceptis ilian veron kaj tenis sin firme je la literoj de certaj tradicioj, kiujn ili trovis, laŭ sia kompreno, kontraŭaj al tio, kion ili atendis, kaj kies signifon ili ne kapablis ekkompreni. Tiamaniere ili neniigis ĉian esperon kaj senigis sin de la pura vino de la Plejglora kaj de la klara kaj sankta akvo de la senmorta Belo.

180

Konsideru, ke eĉ la jaro, en kiu tiu Ĉefesenco de Lumo estas aperonta, estis speciale priparolita en la tradicioj, tamen ili ankoraŭ restas senatentaj, kaj ne ĉesas eĉ por unu momento sekvadi siajn egoistajn dezirojn. Kiel rakontas tradicio Mufaḍḍal demandis ṣádiqon: »Kion oni povas diri pri la signoj de Lia revelacio, ho mia sinjoro?« Li respondis: »En la jaro sesdeka aperigita estos Lia Afero kaj proklamita estos Lia Nomo.«

181

Kiel strange! Malgraŭ tiuj klaraj kaj evidentaj atestoj tiuj homoj forturnis sin de la Vero. Tiel ekzemple mencio pri la suferoj, malliberigo kaj afliktoj, kaŭzotaj al tiu Esenco de la dia virto, farita estis en la antaŭaj tradicioj. En »Biḥár« estas dirite: »En nia Qá’im estos kvar signoj de kvar Profetoj, Moseo, Jesuo, Jozefo kaj Mahometo. La signo ne Moseo estas timo kaj atendo, de Jesuo – tio, kion oni parolis pri Li, de Jozefo – malliberigo kaj hipokriteco, de Mahometo – aperigo de Libro, simila al la Korano.« Malgraŭ tiel konvinka tradicio, kiu en tiel seneraraj paroloj antaŭdiris la okazojn de la nuna tago, troviĝis neniu por atenti ĝian profetaŕon, kaj ŝajne neniu faros tien en la estonteco, krom tiu, kiun Dio volas. »Vere Dio igos tiun, kiun Li volas aŭskulti, sed Ni ne igos aŭskulti tiujn, kiuj estas en tomboj.«

182

Estas evidente al vi, ke la Ĉielaj Birdoj kaj Kolomboj de la Eterneco parolas du lingvojn. Unu lingvo, la ekstera lingvo, estas sen aludoj, ĝi estas senkaŝa kaj senvuala, por ke ĝi estu lampo de gvido kaj lumturo, dank’ al kiu vojaĝantoj povas atingi la altaŕojn de sankteco kaj serĉantoj povas eniri la regnon de la eterna interligo. Tiaj estas la senvualaj tradicioj kaj la evidentaj versoj, jam menciitaj. La alia lingvo estas vualita kaj kaŝa, tiel, ke ĉio, kio kuŝas kaŝite en la koroj de malbonvoluloj, iĝas evidenta, kaj la fundoj de iliaj animoj estas malkaŝitaj. Tiel ṣádiq, filo de Muḥammad, diris: »Vere, Dio elprovos ilin kaj kribros ilin.« Tio estas la dia kriterio, tio estas la provŝtono de Dio, per kiu Li provas Siajn servantojn. Neniu komprenas la signifon de tiuj paroloj krom tiuj, kies koroj estas plenaj de certeco, kies animoj estas en paco kun Dio, kaj kies mensoj estas liberaj de ĉio alia ekster Li. En tiaj paroloj la laŭvorta signifo, kiel ordinare la homoj ĝin komprenas, ne prezentas la veran sencon. Tiel estis dirite: »Ĉiu sciado havas sepdek signifojn, el kiuj nur unu estas konata al la homoj. Sed kiam Qá’im venos, Li malkaŝos al ili ĉiujn ceterajn signifojn.« Li diris ankaŭ: »Ni eldiras unu vorton, kaj en tiu vorto Ni kaŝas unu kaj sepdek signifojn; ĉiujn el tiuj signifoj Ni povas klarigi.«

183

Ni mencias tion nur tial, por ke la homoj ne estu konsternitaj pro certaj tradicioj kaj paroloj, kiuj ne plenumiĝis en la laŭvorta senco, ke, kontraŭe, ili atribuu sian konfuzon al sia propra manko de kompreno, kaj ne al neplenumiĝo de la tradiciaj promesoj, ĉar la signifo, kiun donis al ili la Imamoj de la Kredo, ne estas konata al tiuj ĉi homoj, kiel atestas la tradicioj mem. La homoj ne devas sekve permesi, ke tiaj paroloj senigu ilin de la diaj malavaraŕoj, sed kontraŭe, ili devas serĉi lumon ĉe tiuj, kiuj estas ĝiaj rekonitaj Proklamantoj, por ke la kaŝitaj misteroj estu solvitaj kaj elmontritaj al ili.

184

Ni vidas tamen inter la popoloj de la tero neniun, kiu, sincere sopirante la Veron, serĉas la gvidadon de la diaj Malkaŝantoj koncerne la malklaraŕojn de la Kredo. Ĉiuj estas loĝantaj en la lando de forgeso, kaj ĉiuj estas sekvantaj la anaron de malvirto kaj ribelo. Dio vere kondutos al ili same, kiel ili mem kondutas, kaj Li forgesos ilin, same, kiel ili ignoris Lian Apudeston en Lia Tago. Tia estas Lia decido rilate al tiuj, kiuj Lin malkonfesis, kaj tia ĝi estos rilate al tiuj, kiuj malakceptis Liajn signojn.

185

Ni finas Nian argumentadon per Liaj vortoj – altglorata estas Li – <#Qur'an_43÷36>“Kaj kiu detenos sin de la rememoro pri la Kompatema, al tiu Ni alkatenos Satanon, kaj li estos lia intima kunulo.«[176] <#Qur'an_20÷124>“Kaj kiu forturnas sin de la rememoro pri Mi, ties vico vere estos vivo de mizero.«[177]

186

Tiel estis revelaciite antaŭe, se vi kapablas tion kompreni.

187

Revelaciita pere de “Bá« kaj »Há«.[178]

188

Paco estu al tiu, kiu klinas sian orelon al la melodio de la Mistika Birdo, vokanta de Sadratu’l-Muntahá!

189

Glorata estu nia Sinjoro, la Plej Alta!

 

 

bottom of page