top of page

 

76

En la paroloj de la diaj Lumportantoj la esprimo »ĉielo« estas uzita rilate al multaj kaj diversaj aferoj, ekzemple: la »ĉielo de Ordonoj«, la »ĉielo de Volo«, la »ĉielo de la dia Intenco«, la»ĉielo de la dia Sciado«, la »ĉielo de Certeco«, la »ĉielo de Paroloj«, la »ĉielo de Revelacio«, la »ĉielo de Kaŝiteco« kaj simile.  En ĉiu ekzemplo Li donis al la esprimo »ĉielo« specialan sencon, kies signifo malkaŝita estas al neniu krom tiuj, kiuj estas enkondukitaj en la diajn misterojn kaj trinkitaj el la kaliko de senmorta vivo.  Li diris, ekzemple: <#Qur'an_51÷22> »La ĉielo havas nutraŕon por vi, kaj ĝi entenas tion, kio estas al vi promesita,«[50] dum tiun nutraŕon liveras la tero.  Simile estas dirite: »La nomoj venas malsupren el la ĉielo,« dum ili venas el la homaj buŝoj.  Se vi purigos la spegulon de via koro de la polvo de malbonvolo, vi komprenos la signifon de la simbolaj esprimoj, revelaciitaj de la ĉiopova Vorto de Dio, aperinta en ĉiu Epoko, kaj vi malkovros la misterojn de la dia sciado.  Neniel tamen vi povos ekvidi la brilegan matenlumon de la vera kompreno, antaŭ ol vi neniigos per la flamo de la plena korpureco la vualojn de vantaj lernaŕoj, kiuj estas kutimaj inter la homoj.

77

Sciu, vere, ke la sciado estas duspeca: dia kaj satana.  La unua ŝprucas el la fonto de dia inspiro; la dua estas nur rebrilo de vantaj kaj mallumaj pensoj.  La fonto de la unua estas Dio mem; la movoforto de la lasta estas la flustroj de egoistaj deziroj.  La unua estas gvidata de la principo: <#Qur'an_2÷282> »Timu Dion; Dio instruos vin«; la alia estas nur konfirmo de la vero:»Sciado estas la plej plorinda vualo inter la homo kaj lia Kreinto.«  La unua naskas la fruktojn de pacienco, de sopirado, de la vera kompreno kaj de amo, dum la lasta povas estigi nenion krom aroganteco, malhumileco kaj fiereco.  En la diraŕoj de tiuj Majstroj de sanktaj paroloj, kiuj klarigis la signifon de la vera sciado, oni povas neniel trovi la odoron de tiuj mallumaj instruoj, kiuj ombrigis la mondon.  La arbo de tiuj instruoj povas doni neniun rezultaton ekster malboneco kaj ribelemo, kaj ĝi kreskigas neniujn fruktojn, krom malamo kaj envio.  Ĝia frulto estas mortiga veneno; ĝia ombro estas detruanta fajro.  Kiel prave estas dirite: »Tenu vin je la robo de la Deziro de via koro, kaj metu flanken ĉian honton; ordonu al mondsaĝuloj iri for, kiel ajn granda estus ilia nomo.«

78

Via koro devas sekve esti nepre purigita de la vanaj diraŕoj de la homoj, kaj sanktigita super ĉian teran senton, por ke ĝi povu malkovri la kaŝitan signifon de la dia inspiro kaj iĝi trezorejo de la misteroj de la dia sciado.  Tiel estis dirite: »Tiu, kiu iras la neĝoblankan Vojon, kaj sekvas la postsignojn de la Skarlata Kolono, neniel atingos sian restejon, se liaj manoj ne estos antaŭe liberaj de tiuj mondaŕoj, kiuj estas karaj al la homoj.«  Tio ĉi estas la unua kondiĉo por tiu, kiu iras tiun vojon.  Pensu pri tio, por ke vi ekvidu la verecon de tiuj ĉi vortoj kun senvualigitaj okuloj.

79

Ni flankiĝis de la temo de Nia argumentado, kvankam kio ajn estas menciita ĉi tie, servas nur por konfirmi Nian tezon.  Je Dio!  Kiel ajn granda estas Nia deziro esti konciza, Ni sentas tamen, ke Ni ne povas deteni Nian plumon.  Malgraŭ ĉio, kion Ni menciis, kiel sennombraj estas la perloj, kiuj restis netuŝite en la konko de Nia koro!  Kiel multaj hurisoj de internaj signifoj kaŝitaj estas ankoraŭ en la ĉambroj de la dia saĝeco!  Neniu ĝis nun proksimiĝis al ili, al tiuj hurisoj, <#Qur'an_55÷56> »kiujn neniu homo aŭ spirito tuŝis antaŭe.«[51]  Malgraŭ ĉio, kion Ni diris ĉi tie, ŝajnas, kvazaŭ nek unu litero de Nia tezo estus elparolita, kvazaŭ nek unu sola signo estus malkaŝita koncerne Nian temon.  Kiam troviĝos fidela serĉanto, kiu surmetos la veston de pilgrimado, atingos ĝis la Ka'bih de sia kordeziro, kaj sen orelo kaj lango malkovros la sekretojn de la diaj paroloj?

80

Per tiuj ĉi lumaj, konvinkaj kaj kompreneblaj argumentoj la signifo de la »ĉielo« en la menciitaj antaŭe versoj estos elmontrita klare kaj evidente.  Kaj nun koncerne Liajn vortojn, ke la Filo de homo venos <#Bible-Mat_24÷30> »en la nuboj de la ĉielo«.  La esprimo »nuboj« signifas tiujn aferojn, kiuj estas kontraŭaj al la manieroj kaj deziroj de la homoj.  Kiel Li diris en la citita jam verso: <#Qur'an_2÷87> »Kiomfoje Apostolo venas al vi kun tio, kion viaj animoj ne deziras, vi fieriĝas, akuzante kelkajn pri trompo kaj mortigante aliajn.«[52]  Tiuj nuboj signifas en unu senco la nuligon de la leĝoj, la eksigon de la antaŭa religia sistemo, la forigon de ritoj kaj moroj, kutimaj inter la homoj, la altigon de neinstruita kredanto super instruitaj kontraŭulojn de la kredo.  En alia senco ili signifas la aperon de tiu senmorta Belo en la figuro de mortema homo, kun tiaj homaj limigitaŕoj kiel manĝado kaj trinkado, dormo kaj maldormo, kaj aliaj aferoj, kiuj ŕetas dubon en la homaj mensojn kaj kaŭzas ilian forturniĝon.  Pri ĉiuj tiaj vualoj oni parolas simbole kiel pri »nuboj«.

81

Tio estas la nuboj, pro kiuj fendita estas la ĉielo de sciado kaj kompreno de ĉiuj, kiuj loĝas sur la tero.  Kiel Li revelaciis: <#Qur'an_25÷25> »En tiu tago la ĉielo estos fendita de nuboj.«[53] Kiel la nuboj malebligas al la homaj okuloj vidi la sunon, tiel tiuj aferoj detenas la homajn animojn de la rekono de la lumo de la dia Lumportanto.  Tion ĉi atestas la vortoj, kiuj elvenis al la buŝoj de la nekredantoj, kiel estas dirite en la sankta Libro: <#Qur'an_25÷7> »kaj ili diris: Kia Apostolo tio  estas?  Li manĝas manĝaŕon kaj paŝas sur la stratoj.  Se anĝeloj ne estos senditaj malsupren kaj ne kunagos en Liaj avertoj, ni ne ekkredos.«[54]  Simile aliaj Profetoj estis subigitaj al malriĉeco kaj afliktoj, al malsato, al malsanoj kaj okazoj de tiu ĉi mondo.  Ĉar tiuj sanktaj personoj estis subigitaj al tiaj necesaŕoj kaj mankoj, tial la homoj vagis en la dezertoj de malfido kaj dubo kaj lasis sin aflikti de konsterno kaj konfuzo.  Kiel - ili demandis - tia persono povas esti sendita de Dio, aserti sian superecon super ĉiuj gentoj kaj popoloj de la tero, pretendi esti la celo de la tuta kreado - kiel Li diris: »ĉion, kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, Mi kreis nur por Vi« - kaj tamen esti subigita al tiaj malgravaŕoj?  Sendube vi scias pri la suferoj, malriĉeco, malsanoj kaj homiligoj, kiuj trafadis ĉiun Profeton de Dio kaj Liajn kunulojn.  Certe vi aŭdis, kiel la kapoj de iliaj sekvantoj estis sendataj donace en diversajn urbojn, kiel dolore oni malhelpis ilin en tio, kio estis al ili ordonita.  Ĉiu el ili iĝis viktimo de la malamikoj de Lia Afero kaj devis suferi, kion ili decidis kontraŭ Li.

82

Evidente estas, ke la ŝanĝoj, efektivigitaj en ĉiu Epoko, formas la mallumajn nubojn, kiuj metas sin inter la okulojn de la homa kompreno kaj dian Lumportanton, kiu brilas el la tagiĝ-loko de la dia Esenco.  Konsideru, kiel dum generacioj la homoj blinde imitadis siajn antaŭulojn kaj estis edukataj laŭ tiuj metodoj kaj manieroj, kiujn prezentis la postuloj de ilia kredo.  Se tiuj homoj malkovrus do subite, ke Homo, kiu vidis en ilia mezo, kiu, rilate al ĉiaj homaj limigaŕoj, estis ilia egalulo, leviĝis por eksigi ĉiujn firmajn principojn, fiksitajn de ilia kredo - la principojn, laŭ kiuj ili estis edukataj de jarcentoj, kaj kies ĉiun kontraŭulon kaj neanton ili rigardadis kiel malfidelulon, malnoblulon kaj malvirtulon - tio sendube vualus ilkian vidon kaj detenus ilin de la rekono de Lia vero.  Tiaj aferoj estas kiel nuboj, kiuj vualas la okulojn de tiuj, kies interna estaŕo ne gustumis la Salsabilon de korpureco, nek trinkis el la Kawthar de la konado de Dio.  Tiaj homoj, eksciinte pri tiaj cirkonstancoj, iĝas tiel vualitaj, ke sen ia hezito ili proklamas la Malkaŝanton de Dio malfidelulo kaj kondamnas Lin al morto.  Vi aŭdis certe, ke tiaj aferoj okazadis ĉiam, en ĉiu tempo, kaj nun vi vidas ilin en tiuj ĉi tagoj.

83

Decan al ni sekve streĉi ĉiujn povojn, por ke, kun nevidebla helpo de Dio tiuj mallumaj vualoj, tiuj duboj de elĉielaj provoj ne detenu nin de la ekvido de l' beleco de Lia radia Vizaĝo, kaj por ke ni rekonu Lin nur per Li mem.  Kaj se ni postulus pruvojn, ni kontentiĝu per unu sola kaj nura, por ke ni atingu dank' al tio Tiun, kiu estas la ĉeffonto de senfina favoro, kaj en kies ĉeesto ĉiuj riĉaŕoj de la mondo ŝanĝiĝas en nenion, por ke ni ĉesu ĉikani Lin ĉiutage kaj kroĉi nin al niaj propraj vantaj fantazjaŕoj.

84

Dio favorema! Malgraŭ la averto, kiu en mirinde simbola lingvo kaj subtilaj aludoj estis dirita en la pasintaj tagoj, kaj kiu celis veki la popolojn de la mondo kaj malhelpi ilin seniĝi de sia parto el la ondanta oceano de dia favoro, tiaj aferoj, kiuj jam estis viditaj, tamen okazis!  Aludoj al tiuj aferoj troviĝas ankaŭ en Korano, kiel atestas tiu ĉi verso: <#Qur'an_2÷210> »ĉu tiaj homoj povas atendi ion alian, ol ke Dio mem venos malsupren al ili, envolvita en nuboj?«[55]  Kelka nombro da religiaj gvidantoj, kiuj tenas sin forte je la litero de la Vorto de Dio, konsideras tiun verson kiel unu el la signoj de tiu atendata renaskiĝo, kiun kreis ilia propra vana imago.  Tiel estos malgraŭ la fakto, ke similaj aludoj estas faritaj en plejparto de la ĉielaj Libroj, kaj estas notitaj en ĉiuj fragmentoj, koncernantaj la signojn de la venonta Malkaŝanto.

85

Simile Li diris: <#Qur'an_44÷10> »En la tago, kiam la ĉielo eligos palpeblan fumon, kiu envolos la homaron: ĝi estos turmenta sufero.«[56]  La Plejglora decidis, ke ĝuste tiuj aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la deziroj de malvirtuloj, estu la provŝtono kaj kriterio, per kiu Li provas Siajn servantojn, por ke justulo rekonita estu de malvirtulo, kaj kredanto distingita estu de malfidelulo.  La simbola esprimo »fumo« signifas gravajn malkonsentojn, eksigon kaj faligon de la akceptitaj standardoj kaj kompletan pereigon de iliaj malgrandanimaj probatalantoj.  Kia fumo estas pli densa kaj pli potenca, ol tiu, kiu envolvigis nun ĉiujn popolojn de la mondo, kiu iĝis por ili turmento, kaj el kiu eliĝi ili senespere malsukcesas, kiel ajn ili braktas?  Tiel forta estas la fajro de egoismo, brulanta en ili, ke en ĉiu momento ili ŝajnas suferi novan turmenton.  Ju pli oni diras al ili, ke tiu ĉi mirinda Afero de Dio, tiu ĉi Revelacio de la Plejalta estas aperigita al la tuta homaro, kaj kreskas ĉiutage en sia grandeco kaj forto, des pli furioza iĝas la flamo de fajro en iliaj koroj.  Ju pli ili vidas la nerompeblan forton, la noblan sinrezignon, la neŝanceleblan konstantecon de la sanktaj kunuloj de Dio, kiuj per la helpo de Dio, iĝadas ĉiutage pli noblaj kaj pli gloraj, des pli profunda konsterno mordas iliajn animojn.  En tiuj ĉi tagoj - glorata estu Dio - la povo de Lia Vorto atingis tian potencon super la homoj, ke ili ne kuraĝas flustreti eĉ vorton.  Se ili renkontus unu el la kunuloj de Dio, kiu, se li povus, proprovole kaj ĝoje fordonus dekmilfoje sian vivon kiel oferon al sia Amato, tiel granda estus ilia timo, ke ili tuj deklarus sian kredon je Li, dum kaŝe ili insultus kaj malbenus Lian nomon!  Kiel Li diris:<#Qur'an_3÷119> »kaj kiam ili renkontas vin, ili diras: 'Ni kredas', sed kiam ili estas for de vi, ili mordas siajn fingrojn pro furiozo kontraŭ vi.  Diru: ' Mortu en via furiozo!  Dio vere konas la plej kaŝajn sentojn de viaj brustoj.«[57]

86

Post mallonga tempo viaj okuloj vidos la standardojn de la dia potenco, levitajn en ĉiuj regionoj, kaj la signojn de Lia triumfanta povo, elmontritajn en ĉiuj landoj.  Ĉar plej multaj al la religiaj gvidantoj ne komprenis la sencon de tiuj versoj kaj ne konceptis la signifon de la Tago de Renaskiĝo, tial ili sensence interpretis tiujn versojn konforme al sia vanta kaj erara imago. La sola vera Dio estas Mia atestanto!  Negranda koncepteno estas bezona, por igi ilin kompreni el la simbola lingvo de tiuj versoj ĉion, kion Ni intencis prezenti, kaj atingi tiel, per la favoro de la Plejkompatema, la brilan matenlumon de certeco.  Tiaj estas la sonoj de la paradiza melodio, kiun la senmorta Birdo de l' ĉielo, kantanta sur la Sudrih de Bahá, verŝas sur vin, por ke vi, kun la permeso de Dio, iru la vojon de la dia sciado kaj saĝeco.

87

Kaj nun, koncerne Liajn vortojn: <#Bible-Mat_24÷31> »Kaj Li elsendos Siajn anĝelojn...«  La esprimo »anĝeloj« signifas tiujn, kiuj, fortigitaj per la potenco de la spirito, neniigis per la fajro de amo de Dio ĉiajn homajn ecojn kaj limigitaŕojn, kaj vestis sin per la kvalitoj de la plej altaj Estaŕoj kaj de Keruboj.  Sádiq[58], tiu sankta homo, en sia glorskribaŕo pri Keruboj diris: »Aro de niaj ŝian-fratoj staras post la Trono«.  Multaj kaj diversaj estis la intepretoj de la vortoj »post la Trono«.  En unu senco ili montris, ke neniu vera ŝiano ekzistas.  Kiel li diris en alia fragmento: “Vera kredanto estas simila al filozofa ŝtono.«  Turnante sin poste al sia aŭskultanto, li diras: »ĉu vi vidis iam filozofian ŝtonon?«  Pensu, kiel tiu ĉi simbola lingvo, pli elokventa, ol ĉia parolo, kiel ajn simpla, atestus neekziston de veraj kredantoj.  Tia estas la aserto de Sádiq.  Kaj nun konsideru, kiel maljustuloj kaj multaj estasj tiuj, kiuj, kvankam ili mem malsukcesis flari la aromojn de kredo, rigardas kiel malfidelulojn tiujn, per kies vortoj la kredo mem estas rekonita kaj firmigita.

88

Kaj nun, ĉar tiuj sanktaj personoj purigis sin de ĉiaj homaj lumigitaŕoj, alprenis la kvaliton de spirito kaj ornamis sin per la noblaj evoj de benitoj, tial ili estas difinitaj kiel anĝeloj.  Tia estas la signifo de tiuj versoj, kies ĉiu vorto klarigita estas kun la helpo de plej klaraj tekstoj, plej konvinkaj argumentoj kaj plej bone bazitaj pruvoj.

89

Ĉar la sekvantoj de Jesuo neniam ekkomprenis la kaŝitan signifon de tiuj vortoj, kaj ĉar la signoj, kiujn ili kaj la gvidantoj de ilia kredo atendis, ne aperis, tial ili rifuzis rekoni, ĝis la nuna tempo, la verecon de tiuj Malkaŝantoj de Sankteco, kiuj estis senditaj de post la tagoj de Jesuo.  Tiel ili senigis sin mem de la elŝprucoj de sankta favoro de Dio kaj de la mirakloj de Lia dia parolo.  Tiel malalta estas ilia stato en ĉi tiu tago, la Tago de Renaskiĝo!  Ili ne komprenis eĉ, ke se la signoj de la Malkaŝanto de Dio en ĉiu epoko aperus en la videbla mondo konforme al la teksto de la akceptitaj tradicioj, neniu povas ilin nei aŭ forturniĝi, nek benito estus distingita de mizerulo, nek loĝrompanto de tiu, kiu timas Dion.  Juĝu juste: se la profetaŕoj, priskribitaj en la Evangelio, plenumiĝus laŭlitere, se Jesuo, la Filo de Mario, akompanata de anĝeloj, malsuprenvenus sur la nuboj el la videbla ĉielo, kiu kuraĝus malkredi, kiu kuraĝus malakcepti la veron kaj arogantiĝi?  Ne, tia konsterno kaptus tiuj ĉiujn loĝantojn de la tero, ke neniu sentus sin kapabla eldiri eĉ vorton, tiom malpli malakcepti aŭ akcepti la veron.  La miskompreno de tiuj ĉi veroj kaŭzis, ke multaj gvidantoj de la kristana religio kontraŭstaris Mahometon kaj protestis kontraŭ Li per la sekvantaj vortoj: »Se Vi estas vere la promesita Profeto, kial ne akompanas Vin tiuj anĝeloj, kiujn niaj sanktaj Libroj antaŭdiris, kaj iuj nepre devas malsupreniri kun la promesita Belo, por helpi Lin en Lia Revelacio kaj esti avertantoj por Lia popolo?« Kiel la Plejglora enskribis iliajn argumentojn: <#Qur'an_25÷7> »Kial anĝelo ne estas sendita al Li malsupren, por ke li estu kun Li, kiel avertanto?«  [59]

90

Tiaj kontraŭstaroj kaj malkonsentoj ripetiĝadis en ĉiu tempo kaj epoko.  La homoj ĉiam okupiĝadis per tiaj elstere pravaj argumentoj, vane protestante: »Kial tiu aŭ alia signo ne aperis?« Tiuj malfacilaŕoj prezentis sin al ili nur tial, ke ili alkroĉiĝis al la pensomaniero de la religiaj gvidantoj de tiu epoko, en kiu ili vivis, kaj blinde sekvis ilin, akceptante aŭ malakceptante tiujn Esencojn de Korpureco, tiujn sanktajn kaj diajn Estaŕojn.  Pro tio, ke la gvidantoj dronadis en egoistaj deziroj kaj prizorgadis pasemajn kaj malaltajn aferojn, ili rigardis tiujn diajn Lumportantojn kiel kontraŭajn al la standardoj de ilia sciado kaj kompreno, kaj kiel malamikojn de siaj pensmanieroj kaj juĝoj,  Ĉar ili interpretis laŭlitere la Vorton de Dio, la diraŕojn kaj tradiciojn de la Literoj de Unueco, kaj klarigadis ĝin laŭ sia propra malperfekta kompreno, tial ili senigis sin mem kaj sian tutan popolon de la malavaraj pluvoj de la dia favoro kaj kompatemo.  Kaj ankoraŭ ili konfirmas la konatan tradicion: »Vere, Nia Vorto estas malklara, konfuze malklara.«  En alia okazo estas dirite: »Nia Afero provas severe kaj konsternas profunde; neniu povas ĝin elporti krom favorato de la ĉielo, aŭ inspirata Profeto, aŭ tiu, kies kredon Dio elprovis.«  Tiuj religiaj gvidantoj konfirmas, ke neniu el tiuj elmontritaj kondiĉoj estas aplikebla al ili.  La unuaj du kondiĉoj estas evidente ekster ilia povo; koncerne la trian, klare estas, ke neniam ili estis pruvoj kontraŭ la provoj, senditaj de Dio, kaj ke kiam la dia Provŝtono aperis, ili montriĝis nenio, krom skorio.

91

Granda Dio!  Kvankam ili akceptas la veron de tiu ĉi tradicio, tamen ili, tiuj gvidantoj, dubantaj kaj diskutantaj ankoraŭ pri la teologiaj malklaraŕoj de sia kredo, pretendas esti interpretantoj de la subtilaŕoj de la dia leĝo, kaj klarigantoj de la esencaj misteroj de Lia sankta Vorto.  Memfide ili asertas, ke la tradicioj, kiuj signas la alvenon de la atendata Qá'im, ne estas plenumitaj, dum ili mem maltrafis flari la aromon de la signifo de tiuj tradicioj, kaj ĉiam ankoraŭ ignoras la fakton, ke ĉiuj signoj, kiuj estis antaŭdiritaj, plenumiĝis, ke la vojo de la sankta Afero de Dio estas malkaŝita, kaj la anaro de la kredantoj, rapida, kiel fulmo, paŝas ĉi-tempe tiun ĉi vojon, dum tiuj senprudentaj gvidantoj atendas ankoraŭ, esperante vidi la antaŭdirantajn signojn. Diru: Ho malsaĝuloj!  Vi atendas kiel tiuj, kiuj antaŭ vi atendis!

92

Se oni demandus ilin pri tiuj signoj, kiuj devas heroldi la revelacion kaj leviĝon de la suno de la Mahometa Epoko, kiujn Ni jam menciis, el kiuj neniu plenumiĝis laŭlitere, kaj se oni dirus al ili: »Kial vi malakceptis la pretendojn de la kristanoj kaj de la anoj de aliaj religioj, kaj konsideras ilin malfideluloj?« tiam, ne sciante, kiun respondon doni, ili redirus: »Tiuj Libroj estas falsitaj kaj ne estas, nek iam estis, de Dio.«  Pripensu:  la vortoj de tiuj versoj mem atestus elokvente, ke ili estas de Dio.  Simila verso estis revelaciita ankaŭ en Korano, se vi estus el tiuj, kiuj komprenas.  Vere, Mi diras, dum tiu ĉi tuta periodo ili plene malsukcesis kompreni, kion signifas falsigo de teksto.

93

Jes, en la verkoj kaj paroloj de Speguloj, reflektantaj la sunon de la Mahometa Revelacio, menciitaj estas »modifoj, faritaj de gloraltuloj« kaj »ŝanĝoj, faritaj de memfiduloj«.  Tiuj fragmentoj rilatas tamen nur al specialaj okazoj.  Inter ili estas la historio pri Ibn-i-Súríyá.  Kiam la popolo de Kľaybar demandis la fokuson de la Mahometa Revelacio pri puno por adulto, plenumita inter edziĝanta viro kaj edziĝanta virino, Mahometo respondis, dirante: »La leĝo de Dio estas ŝtonmortigo.«  Tiam ili ekprotestis kaj diris: »Neniu simila leĝo estas revelaciita en la kvinlibro«.  Mahometo respondis, dirante: »Kiun inter viaj rabenoj vi konsideras kiel rekonitan aŭtoritatulon kaj posedantan scion pri la vero?«  Ili interkonsentis pri Ibn-i-Súríyá.  Tiam Mahometo alvokis lin kaj diris: »Mi ŕurvokas vin je Dio, kiu disfendis por vi la maron, sendis al vi manaon kaj nubon, por doni al vi ombron, kiu savis vin de Faraono kaj lia popolo kaj altigis vin super ĉiujn homajn estaŕojn - diru al ni, kion Moseo dekretis pri adulto inter edziĝanta viro kaj edziĝanta virino.«  Li respondis: »Ho Mahometo! ŝtonmortigo estas la leĝo.« Mahometo demandis: »Kial do okazas, ke tiu ĉi leĝo estas nuligita kaj ĉesis funkcii inter la judoj?«  Li respondis, dirante: »Kiam Nebukadnecar fordonis Jerusalemon al flamoj kaj kondamnis la judojn al morto, nur kelkaj restis vivantaj.  La pastroj de tiu tempo, konsiderante la trege limigitan nombron de la judoj kaj la multegon da amalekidoj, interkonsiliĝis kaj venis al la konkludo, ke se ili aplikus la leĝon de Kvinlibro, ĉiu postvivinto, kiu estis savita el la manoj de Nebukadnecar, devus esti kondamnita al morto konforme al la ordonoj de la Libro. Sekve de tiuj konsideroj ili tute nuligis la mortpunon.«  Dume Gabrielo inspiris la luman koron de Mahometo per la jenaj vortoj: <#Qur'an_4÷45> »Ili falsas la tekston de la Vorto de Dio.«[60]

94

Tio ĉi estas unu el la ekzemploj, pri kiuj Ni menciis.  Vere, la »falsigo« de la teksto ne signifas tion, kion tiuj malprudentaj kaj malnoblaj personoj imagis, kiel kelkaj asertis, ke la judaj kaj kristanaj pastroj forigis el la Libro versojn, kiuj laŭdas kaj gloras la vizaĝon de Mahometo, kaj anstataŭe enmetis kontraŭaŕojn.  Kiel senfine vanaj kaj falsaj estas tiuj vortoj!  Ĉu homo, kiu kredas je libro kaj konsideras ĝin kiel inspiritan de Dio, povus ĝin aligi?  Plie, la Kvinlibro estis disvastigita sur la superaŕo de la tuta tero, kaj ne estis limigita nur al Mecca kaj Medina, tiel, ke ili povus kaŝe falsi kaj trompoŝanĝi ĝian tekston.  Ne, la falsigo de la teksto signifas tion, per kio okupas sin nune ĉiuj gvidantoj de Islamo, t.e. interpretadon de la sankta Libro de Dio laŭ siaj vanaj imagoj kaj vantaj deziroj.  Kaj ĉar la judoj en la tempo de mahometo interpretis tiujn versojn de la Kvinlibro, kiuj koncernis Lian Revelacion, laŭ sia propra imago kaj rifuzis kontentiĝi per Liaj sanktaj paroloj, tial ili estis akuzitaj pri »falsigo« de la teksto.  Simile, klare estas, kiel en la hodiaŭa tago la popolo de la Korano falsis la tekston de la Libro de Dio, koncernantan la signojn de la atendata Malkaŝanto, kaj interpretis ĝin laŭ sia inklino kaj deziro.

95

En unu plia ekzemplo Li diras: <#Qur'an_2÷75> »Parto da ili aŭdis la Vorton de Dio kaj tiam, ekkompreninte ĝin, ili uzis ĝin artifike, kaj sciis, ke ili tion faras.«[61]  Tiu ĉi verso ankaŭ montras, ke la signifo de la Vorto de Dio estis falsita, ne ke la vortoj mem estis forigitaj.  La verecon de ĉi tio atestas tiuj, kies menso estos sana.

bottom of page