top of page

 

42

Tiu malriĉeco kaj tiu riĉeco, tiu humiligo kaj gloro, tiu regado, potenco kaj aliaj aferoj, al kiuj fiksitaj estas la okuloj kaj koroj de tiuj vantaj kaj malsaĝaj homoj – ĉio tio solviĝas en neniecon kontraŭ tiu Forumo! Kiel Li diris: <#Qur'an_35÷15> »Ho homoj! vi estas nur mizeruloj, bezonantaj Dion; sed Dio estas la Riĉa, la Mem-sufiĉa.«[90] La »riceco« sekve signifas sendependecon deĉio krom Dio, kaj »malriĉeco« mankon de tiuj aferoj, kiuj estas de Dio.

43

Simile revoku al via memoro la tagon, kiam la judoj, ĉirkaŭpremintaj Jesuon, la Filon de Mario, insistis je Li, ke Li konfesu sian pretendon al la rango de Mesio kaj Profeto de Dio, por ke ili povu deklari Lin malfidelulo kaj kondamni Lin al morto. Tiam ili kondukis Lin, la Tag-Astron sur la ĉielo de la dia Revelacio, al Pilato kaj Kajafaso, kiu estis la ĉefa inter la religiaj gvidantoj de tiu tempo. Ĉiuj ĉefpastroj kunvenis en la palaco, same ankaŭ amaso da popolo, kiu ariĝis por rigardi Liajn suferojn, por moki kaj insulti Lin. Kvankam ili insiste demandadis Lin, esperante, ke Li konfesos sian pretendon, tamen Jesuo restis en silento kaj ne parolis. Fine iu malbenita de Dio, leviĝis, kaj, proksimiĝinte al Jesuo,ŕuralvokis Lin, dirante: »Ĉu vi ne pretendis, ke vi estas la dia Mesio? Ĉu vi ne diris: ‘Mi estas Reĝo de Reĝoj, Mia vorto estas la Vorto de Dio, kaj Mi estas rompanto de la Sabata tago?’« Tiam Jesuo levis sian kapon kaj diris: »Ĉu vi ne vidas la Filon de homo, sidantan dekstramane de la potenco kaj povo?« Tio ĉi estis Liaj vortoj, tamen konsideru, kiel ekstervide Li estis dotita per nenia potenco krom tiu interna potenco, kiu estis de Dio kaj kiu prenis en posedon ĉion, kio estis en la ĉielo kaj sur la tero. Kiel Ni povas rakonti ĉion, kio okazis al Li, post kiam Li diris tiujn vortojn? Kiel Ni povas priskribi, kiel abomene ili kondutis al Li? Fine ili surŝutis Lian benitan Personon per tiaj suferoj, ke Li direktis sian flugon al la kvara ĉielo?

44

Rakontite estas ankaŭ en la Evangelio de Sankta Luko, ke certan certan tagon Jesuo paŝis preter judo, kiu estis malsana, je paralizo kaj kuŝis en lito. Kiam la judo ekvidis Jesuon, li rekonis Lin kaj alvokis Lian helpon. Jesuo diris al li: <#Bible-Luk_5÷20> »Leviĝu el via lito; viaj pekoj estas al vi pardonitaj«. Kelkaj judoj, starantaj apude, ekprotestis, dirante; <#Bible-Luk_5÷21>»Kiu povas pardoni pekojn krom Dio sola?« Kaj tuj, kiam Jesuo eksciis iliajn pensojn, Li respondis al ili: <#Bible-Luk_5÷23> »Kio estas pli facila: diri al paralizulo: viaj pekoj estas pardonitaj, aŭ diri: leviĝu, prenu vian liton kaj piediru? <#Bible-Luk_5÷24>Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn...«[91] Tio ĉi estas la vera aŭtoritato kaj tia estas la potenco de la Elektitoj de Dio! Ĉiuj ĉi aferoj, kiujn Ni multfoje menciis, kaj la detaloj, kiujn Ni citis el diversaj fontoj, havas unu solan celon: ebligi al vi ekkompreni la signifon de la aludoj en la paroloj de la Elektitoj de Dio, por ke certaj el tiuj paroloj ne ŝanceligu viajn piedojn kaj ne konfuzu vian koron.

45

Tiel per firmaj paŝoj ni iru sur la Vojo de certeco, por ke la vento, blovanta de la herbejoj de la plaĉo de Dio, portu al ni la dolĉajn aromojn de la dia akceptemo kaj igu nin, la pereemajn mortemulojn, atingi la Regnon de eterna gloro. Tiam vi komprenos la internan signifon de la regado kaj de aliaj aferoj, pri kiuj parolas la tradicioj kaj skribaŕoj. Plie, estas jam evidente kaj klare al vi, ke tiuj samaj aferoj, je kiuj tenis sin la judoj kaj la kristanoj, kaj la ĉikanoj, kiujn iliŝutadis amase sur la Belon de Mahometo, estas hodiaŭ ripetataj de la anaro de l’ Korano, kaj estas videblaj en iliaj akuzoj kontraŭ la »Punkto de Bayán« – la animoj de ĉiuj, loĝantaj en la regno de la diaj Revelacioj, estu al Li oferdonitaj! Vidu, kiel granda estas ilia malsaĝeco: ili parolas la samajn vortojn, diritajn en la pasinta temo de la judoj, kaj ne scias tion! Kiel veraj kaj pravaj etas Liaj vortoj koncerne ilin: <#Qur'an_6÷91> »Lasu ilin okupiĝi per sia ĉikanado!«[92] <#Qur'an_15÷72> »Je Via vivo, Mahometo! kaptis ilin la frenezo de iliaj vanaj imagaŕoj!«[93]

46

Kiam la Nevidebla, la Eterna, la dia Esenco igis la Tag-Astron de Mahometo leviĝi super la horizonton de sciado, inter la ĉikanoj, kiujn la judaj pastroj voĉis kontraŭ Li, estis, ke post Moseo neniu Profeto estas sendota de Dio. Vere, menciite estas en la Skribaŕoj pri Persono, kiu devas aperi kaj kiu progresigos la religion kaj akcelos la aferojn de la popolo, de Moseo, tiel, ke la leĝo de la Mosea Revelacio ekregos sur la tuta tero. Koncerne la vortojn de tiuj, kiuj vagas en la valo de malproksimeco kaj eraro, tiel diris en Sia Libro la Reĝo de eterna gloro:<#Qur'an_5÷64> »‘La mano de Dio’, diras la judoj, ‘estas katenita.’ Katenitaj estu iliaj propraj manoj! Kaj pro tio, kion ili diris, ili estis malbenitaj. Ne, etenditaj estas Liaj ambaŭ manoj!«[94]<#Qur'an_48÷10> »La mano de Dio estas super iliaj manoj.«[95]

47

Kvankam la komentantoj de la Korano diverse prezentis la cirkonstancojn, en kiuj tiu ĉi verso estis revelaciita, vi devas tamen streĉi la menson por ek kompreniĝian sencon. Li diris: Kiel malvera estas tio, kion la judoj imagis! Kiel povas la mano de Tiu, Kiu vere estas Reĝo, kiu aperigis al la mondo la vizaĝon de Moseo kaj donis al Li la robon de profeteco – kiel povas Ties mano esti katenita kaj ligita? Kiel oni povas imagi Lin, kiel ne povantan sendi alian Senditon post Moseo? Vidu, kiel absurda estas ilia diro; kiel malproksimen ĝi flankiĝis de la vojo de sciado kaj kompreno! Observu, kiel ankaŭ en ĉi tiu tago ĉiuj tiuj homoj okupiĝis per tiaj sensencaj absurdaŕoj. Dum pli ol mil jaroj ili recitadis tiun ĉi verson kaj senpense voĉis riproĉojn kontraŭ la judoj, komplete senkonsciaj pri tio, ke ili mem, kaŝe kaj malkaŝe, esprimas la sentojn kaj konvinkojn de la juda popolo! Certe estas al vi konata ilia vana argumentado, ke la tuta Revelacio estas finita, ke la portaloj de la dia favoro estas fermitaj, ke el la tagiĝ-loko de la eterna sankteco neniu suno leviĝos plu, ke la Oceano de la eterna malavareco sekiĝis por ĉiam, kaj el la Tabernaklo de la pratempa gloroĉsis aperadi Senditoj de Dio. Tia estas la amplekso de la kompreno de tiuj malgrandanimaj, malestimindaj homoj. Ili supozis, ke la fluo de la ĉiotuŝa favoro kaj abundaj malavaraŕoj de Dio, kies ĉeson neniu menso povas imagi, estas haltigita. De ĉiuj flankoj ili leviĝis, etendis la bridojn de tiraneco kaj streĉis ĉiujn fortoj, por per la maldolĉa akvo de sia vana fantazio estingi la flamon de la brulanta Arbusto de Dio, forgesante, ke la ŝirmilo de povo gardos en la propra potenca fortikaŕo la Lampon de Dio. La kompleta mizero, en kiun falis tiuj homoj, estas sufiĉa al ili,ĉar ili estas detenitaj de la ekkono de la esenca Celo, de la konado de l’ Mistero kaj Esenco de la Afero de Dio. Ĉar la plej alta kaj plej eminenta favoro, elmontrita al la homoj, estas la favoro »atingi la apudeston de Dio« kaj ekkoni Lin, kio estas promesita al ĉiuj. Tio estas la plej alta grado de favoro, verŝita sur la homon de la Plej Malavara, la Pratempa, kaj ĝi estas la kompleta mezuro de Lia absoluta malŝpareco rilate al Siaj kreitoj. Tiun ĉi favoron kaj malavaraŕon neniu el tiuj homoj gustumis, nek ili estis honoritaj per tiu plej alta distingo. Kiel multaj estas la revelaciitaj versoj, klare atestantaj tiun ĉefgravan veron kaj glorindan tezon! Kaj tamen ili malakceptis ĝin, kaj, laŭ sia propra deziro, misinterpretis ĝian signifon. Kiel Li revelaciis: <#Qur'an_29÷23> »Kaj koncerne tiuj, kiuj ne kredas je la signoj de Dio, aŭ ke ili iam Lin renkontos, tiuj Mian favoron ne esperu, tiujn dolora puno atendas.«[96] Li diris ankaŭ: <#Qur'an_2÷46> »Tiuj, kiuj memoras, ke ili atingos la apudeston de sia Sinjoro, kaj ke al Li ili renevos.«[97]En alia okazo Li diras ankaŭ:<#Qur'an_2÷249> »Tiuj, kiuj konsideras kiel certaŕon, ke ili devas renkonti Dion, diras: ‘Kiel ofte, pro la volo de Dio, malgranda armeo venkis grandan armeon!’«[98] En alia okazo ankoraŭ Li revelaciis: <#Qur'an_18÷111> »Faru do justan laboron tiuj, kiuj esperas la apudeston de sia Sinjoro.«[99] Kaj Li diris ankaŭ: <#Qur'an_13÷2> »Li dekretas ĉiujn aferojn. Li faras Siajn signojn klaraj, por ke vi havu firman kredon je atingo de la apudesto de via Sinjoro.«[100]

48

Tiaj homoj forŕetis ĉiujn tiujn versojn, kiuj senerare atestas la realecon de la <#Qur'an_2÷46> »atingo de la Dio apudesto.« Neniu tezo estis asertita pli emfaze en la sanktaj skribaŕoj. Malgraŭ tio ili senigis sin de tiu alta kaj plej nobla rango, de tiu superega kaj glorinda stato. Kelkaj argumentis, ke la »atingo de la Dia apudesto« signifas la »Revelacion« de Dio en la Tago de Renaskiĝo. Se ili asertas, ke la »Revelacio« de Dio signifas »Universalan Revelacion«, klare kaj evidente estas, ke tia revelacio jam universale ekzistas. La verecon de tio Ni jam elmontris, ĉar Ni evidentigis, ke ĉiuj kreaŕoj ricevas kaj malkaŝas en si la brilojn de tiu ideala Reĝo, kaj ke la signoj de la revelacio de tiu Suno, la fonto de ĉia brileco, ekzistas kaj estas reflektitaj en la speguloj de la estaŕoj. Ne, se homo rigardus per la okulo de la dia kaj spirita juĝo, li rapide komprenus, ke nenio povas ekzisti sen la revelacio de la brileco de Dio, la ideala Reĝo. Konsideru, kiel ĉiuj kreaŕoj elokvente atestas la revelacion de tiu interna Lumo en si mem. Vidu, kiel en ĉiu kreaŕoj malfermitaj estas la portaloj de la Riḍván de Dio, por ke serĉantoj atingu la urbojn de kompreno kaj saĝeco, kaj eniru la ĝardenojn de sciado kaj povo. En ĉiu ĝardeno ili vidos mistikan fianĉinon de la internaj signifoj, sanktotenatan en la ĉambroj de parolo, en grandegaĉarmo kaj plen ornamiteco. Plej multaj el la versoj de la Korano indikas kaj atestas tiun ĉi spiritan tezon. La verso: <#Qur'an_17÷44> »Ekzistas nenio, kio ne kantas Lian gloron«[101] elokvente tion atestas, kaj <#Qur'an_78÷29> »Ni kalkulis ĉion kaj enskribis«[102] fidinde tion pruvas. Se do »atingi la apudeston de Dio« signifus akiri scion pri tia revelacio, evidente estas, ke ĉiuj homoj atingis jam la apudeston de la senŝanĝa Vizaĝo de tiu senkompara Reĝo. Kial do limigi tiun revelacion al la Tago de Renaskiĝo?

49

Kaj se oni asertus, ke la »dia apudesto« signifas »Specialan Revelacion de Dio«, esprimitan de certaj sufioj kiel la »Plej Sankta Spiritverŝiĝo«, se ĝi estas en la Esenco mem, evidente estas, keĝi estis eterne en la dia sciado. Se ni supozus la verecon de tiu ĉi hipotezo, la <#Qur'an_2÷46> »atingo de la dia apudesto« en tiu ĉi senco estus evidente ebla por neniu, ĉar tiu revelacio estus limigita al la plejfunda Esenco, kiun neniu homo povas aliri. »La vojo estas barita, kaj ĉia serĉado estas forpuŝita.« La mensoj de la favoratoj de la ĉielo, keil ajn alte ili ŝvebas, neniam povas atingi tiun staton, kiom do malpli kapablas la kompreno de malkleraj kaj lumigitaj mensoj.

50

Kaj se oni dirus, ke la “dia apudesto« signifas la “Duavican Revelacion de Dio«, interpretatan kiel la “Sankta Spiritiverŝiĝo«, tio ĉi estas akceptebla rilate al la mondo de kreaŕoj, t.e. en la regno de la unua kaj origina malkaŝiĝo de Dio. Tia revelacio estas limigta al Liaj Profetoj kaj Elektitoj, ĉar neniu pli povohava ol ili ekzistis iam en la mondo de kreaŕoj. Tiun ĉi veron ĉiuj konfesas kaj atestas. Tiuj Profetoj kaj Elektitoj estas akceptantoj kaj malkaŝantoj de ĉiuj senŝanĝaj kvalitoj kaj nomoj de Dio. Ili estas speguloj, kiuj fidele kaj vere reflektas la lumon de Dio. Kion ajn oni povas atribui al ili, tion oni povas atribui al Dio mem, kiu estas kune Videbla kaj Nevidebla. La konado de Li, kiu estas Origino de ĉio, kaj atingo al Li estas ne eblaj alie, ol per la kono kaj atingo de tiuj lumaj Estaŕoj, kiuj devenas de la Suno de l’ Vero. Sekve per la atingo de la apudesto de tiuj sanktaj Lumportantoj atingita estas la apudesto de Dio mem. En la konado de ili malkaŝas sin la konado de Dio, kaj en la heleco de iliaj vizaĝoj brilaperas la lumo de la Vizaĝo de Dio. Pro la diversaj kvalitoj de tiuj Esencoj de Korpureco, kiuje stas kune la unuaj kaj la lastaj, la videblaj kaj nevideblaj, evidente estas, ke Tiu, kiu estas la Suno de l’ Vero, estas <#Qur'an_57÷3> »la Unua kaj la Lasta«, la Videbla kaj la Nevidebla.«[103] Simile estas kun aliaj altaj nomoj kaj glorindaj kvalitoj de Dio. Tial kiu ajn persono en kiu ajn Epoko rekonis kaj atingis la apudeston de tiuj altgloraj, brilaj kaj plej eminentaj Lumportantoj, tiu vere atingis la »apudeston de Dio« mem kaj eniris la urbon de eterna kaj senmorta vivo. Atingi tiun apudeston estas eble bur en la Tago de Renaskiĝo, kiu esta la tago de Dio mem, leviĝanta pere de Sia ĉiopenetra Revelacio.

51

Tia estas la signifo de la »Tago de Renaskiĝo«, pri kiu parolas ĉiuj sanktaj Skribaŕoj, kaj kiu estas anoncita al ĉiuj homoj. Konsideru, ĉu oni povas imagi tagon pli ŝatindan, pli potencan kaj pli gloran, ke homo voleme deturnu sin de ĝia favoro kaj senigu sin de ĝiaj malavaraŕoj, kiuj kvazaŭ printempaj pluvoj verŝiĝis el la ĉielo de kompatemo sur la homaron? Kiam do Ni elmontris konvinke, ke neniu tago estas pli granda, ol tiu ĉi Tago, kaj neniu revelacio pli glora, ol tiu ĉi Revelacio, kaj prezentis ĉiujn tiujn gravajn kaj nerefuteblajn pruvojn, kiuj neniu komprenema menso povas kontraŭparoli kaj neniu instruitulo ignori, kiel homo povas pro la vana argumentado de dubantoj kaj fantaziuloj senigi sin de tiel malavara favoro? Ĉu ili ne aŭdis la konatan tradicion: »Kiam Qá’im aperos, tiu tago estos la Tago de Renaskiĝo?« Simile la Imámoj, tiuj neestingeblaj lumoj de la dia gvidado, interpretis la verson: <#Qur'an_2÷210> »Kion alian povas tiuj homoj atendi, ol ke Dio venos al ili malsupren, ĉirkaŭvolvita per nuboj?«[104] – kio estas signo, konsiderata de ili nepre kiel unu el la trajtoj de la Tago de Renaskiĝo – kiel rilatantan al Qá’im kaj Lia revelacio.

52

Penu do, ho mia frato, ekkompreni la signifon de »Renaskiĝo« kaj purigu vian koron de vajan diraŕoj de tiuj forpuŝitoj. Se vi enpaŝos la regnon de kompleta korpureco, vi atestos baldaŭ, ke neniu tago pli potenca, ol ĉi tiu Tago, kaj neniu renaskiĝo pli grandioza, ol ĉi tiu Renaskiĝo, estas imageblaj. Unu virta ago, plenumita en ĉi tiu Tago, egalas ĉiujn virtajn agojn, kiun la homoj plenumis dum miriadoj de jarcentoj – ne, Ni petas pardonon de Dio por tia komparo! Ĉar vere la rekompenco, kiun tia ago meritas, estas senmezure ekster la homa kalkulo. Tiuj senkomprenaj kaj malnoblaj animoj ne konceptis la veran signifon de »Renaskiĝo« kaj de la »atingo de la dia apudesto«, kaj sekve de tio ili restis komplete senigitaj de ilia favoro. Kvankam la sola kaj fundamenta celo de ĉia lernado, de ĝia tuta penado kaj laboro estas atingi kaj rekoni tiun staton, tamen ili ĉiuj dronas en siaj materialaj studadoj. Ili rifuzas al si unu liberan momenton kaj plene ignoras Tiun, kiu estas la Esenco de ĉia sciado kaj la sola Objekto de ilia serĉado! Ŝajnas, kvazaŭ iliaj lipoj neniam tuŝis la kalikon de la dia sciado, kaj kvazaŭ neniam ili ricevis eĉ rosguton el la pluvoj de la ĉiela favoro.

53

Konsideru, kiel tiu, kiu en la tago de la Revelacio de Dio malkapablas atingi la favoron de la »dia apudesto« kaj rekoni Liajn Malkaŝantojn, povas esti nomita instruitulo, se li eĉ estus pasiginta jarcentojn en studado kaj estus akirita ĉiujn limhavajn kaj materialajn sciojn de la homoj? Certe evidente estas, ke neniel oni povas lin konsideri kiel posedantan la veran sciadon. Dume plej neinstruita el ĉiuj homoj, se li estas honorita per tiu ĉi plej alta distingo, vere estas konsiderata kielunu el la disĉipuloj, kies sciado estas de Dio! Ĉar tiu homo atingis la plejsupron de sciado kaj alpaŝis la plej ekstremajn limojn de instruiteco.

54

Tiu stato ankaŭ estas unu el la signoj de la Tago de Revelacio. Kiel estas dirite: »Tiujn, kiuj estas malaltaj inter vi, Li altigos, kaj tiuj, kiuj estas altaj, Li malaltigos.« Kaj simile Li revelaciis en la Korano: <#Qur'an_28÷5> »Kaj Ni deziras elmontri favoron al tiuj, kiuj estas humiligitaj en la lando, kaj fari ilin spiritaj givadantoj itner la homoj, kaj fari ilin Niaj heredantoj.«[105] Oni vidis enĉi tiu tago, kiel multaj religiaj gvidantoj, kaŭze de malakcepto de la Vero, falis en plaj fundajn abismojn de ignoreco, por resti tie, kaj iliaj nomoj estas forstrekitaj el la listo de gloruloj kaj instruituloj. Kaj kiel multaj estas la ignoruloj, kiuj pro akcepto de la kredo flugleviĝis alten, atingis la plejsupron de la sciado kaj kies nomoj estas enskribitaj per la Plumo de Povo sur la Tabuleto de la dia sciado. Tiamaniere <#Qur'an_13÷41> »Dio neniigos aŭ konfirmos tion, kion Li deziras, ĉar Li estas la Fonto de la Revelacio.«[106]Tial estas dirite: »Serĉi pruvon, kiam la Pruvo estas elmontrita, estas nur maldecaŕo, kaj okupiĝi per sutado, kiam la Objekto deĉia lernado estas atingita, estas vere mallaŭdinde.«Diru: ho loĝantoj de la tero! Jen flamsimila Junulo, kiu rapidas tra la senlima profundo de la Spirito, heroldante al vi la novaŕon: »Rigardu: jen la Lampo de Dio estas lumanta,« kaj alvokas vin, ke vi turniĝu atente al Lia Afero, kiu, kvankam kaŝita sub la vualo de eterna gloro, brilas en la lando iraka super la tagiĝ-loko de eterna sankteco.

55

Ho mia amiko! se la birdo de via menso esplorus la ĉielojn de la Korana Revelacio, seĝ ekzamenus la regnon de la dia sciado, kiu tie malkovriĝas, certe vi trovus sennombrajn pordojn de sciado, malfermitajn antaŭ vi. Vi renkonus sendube, ke ĉiuj ĉi aferoj, kiun en ĉi tiu tago malhelpis al la homoj atingi la bordojn de la oceano de l’ eterna favoro, ankaŭ en la tempo de la Mahometa Revelacio malhelpis al la homoj de tiu epoko rekoni tiun dian Lumportanton kaj konfesti Lian veron. Vi ekkomprenos ankaŭ la misterojn de la »reveno« kaj »revelacio«, kaj sekure vi restados en la plej altaj ĉambroj de certeco kaj fido.

56

Kaj okazi, ke iun tagon kelkaj el la kontraŭuloj de tiu senkompara belo, tiuj, kiuj flankiĝis for de la senperea Sanktejo de Dio, diris moke al Mahometo la jenajn vortojn: <#Qur'an_3÷183>»Vere, Dio faris interligon kun ni, ke ni ne devas kredi apostolon, ĝis kiam li prezentos sin antaŭ ni kun ofero, kiun fajro el la ĉielo konsumos.«[107] La senco de tiu ĉi verso estas, ke Dio faris kun ili interligon, ke ili ne kredu iun ajn senditon, antaŭ ol li plenumos la miraklon de Habel kaj Kain, t.e. faros oferdonon, kaj fajro el la ĉielo bruligos ĝin, kiel ili aŭdis en la historio pri Habel, rakontita en la sanktaj Skribaŕoj. Al tio respondis Mahometo, dirante: <#Qur'an_3÷182> »Apostoloj jam venis al vi antaŭ mi kun certaj pruvoj kaj kun tio, pri kio vi parolas. Kial vi ilin mortigis? Diru al mi, se vi estas homoj veramaj.«[108] Kaj nun estu justa: Kiel tiuj homoj, vivintaj en la tagoj de Mahometo, povis ekzisti milojn da jaroj antaŭa, en la epoko de Adamo aŭ de aliaj Profetoj? Kial Mahometo, tiu Esenco de vereco, povis akuzi la homojn de sia tago pri mortigo de Habel aŭ de aliaj Profetoj? Vi ne havas alian alternativon, krom konsideri Mahometon kiel trompiston aŭ malsaĝulon – Dio gardu de tio! – aŭ aserti, ke tiuj malnobluloj estis la samaj homoj, kiuj en ĉiu epoko kontraŭstaris kaj ĉikanis la Profetojn kaj Diosenditojn, ĝis ili igis ilin ĉiujn suferi martirmorton.

57

Konsideru tion en via koro, por ke la dolĉaj ventoj de la dia sciado, blovantaj de la herbejoj de favoro, alportu al vi la aromon de la paroloj de l’ Amato, kaj helpu al via animo atingi la Riḍvánon de kompreno. Ĉar la obstinuloj de ĉiu epoko malsukcesis elsondi la pli profundan sencon de tiuj gravaj kaj signiforiĉaj paroloj, kaj imagis, ke la respondo de la Profetoj de Dio estis senrilate al la demandoj, kiujn ili prezentis al ili, tial ili atribuis ignorecon kaj malsaĝecon al tiuj Esencoj de sciado kaj kompreno.

58

Simile en alia verso Mahometo voĉis proteston kontraŭ la homoj de tiu tempo. Li diris: <#Qur'an_2÷89> »Kvankam ili preĝis antaŭe pri venko super tiuj, kiuj ne kreadas, tamen kiam venis al ili Tiu, pri kiu ili sciis, ili malkonfesis Lin. Malbeno de Dio falu sur la malfidelulojn!«[109] Konsideru, ke tiu ĉi verso signifas ankaŭ, ke la homoj, vivantaj en la tagoj de Mahometo, estis la samaj, kiuj en la tempo de la antaŭaj Profetoj disputis kaj batalis por disvastigi la religion kaj instrui pri la Afero de Dio. Kaj tamen kiel la generacioj, vivintaj en la tempo de Jesuo kaj Moseo, kaj tiuj, kiuj vivis en la tagoj de Mahometo, povus esti konsiderataj kiel efektive tiuj samaj homoj? Plie, tiuj, kiujn ili konis antaŭe, estis Moseo, per kiu revelaciita estis la Kvinlibro, kaj Jesuo, la Aŭtoro de la Evangelio. Malgraŭ tio kial Mahometo diris: »Kiam venis al ili Tiu, pri kiu ili sciis – t.e. Jesuo aŭ Moseo – ili malkonfesis Lin?« Ĉu Mahometo ne estis ekstervide nomita per alia nomo? Ĉu Li ne venis el alia urbo? Ĉu Li ne parolis alian lingvon kaj ne proklamis revelacion de alia Leĝo? Kiel do estas eble aserti verecon de tiu ĉi verso kaj klarigi ĝian signifon?

59

penu do ekkompreni la signifon de la »reveno«, kiu estis tiel klare konigita en la Korano mem, kaj kiun neniu ĝis nun ekkomprenis. Kion vi diras? Se vi diras, ke Mahometo estis la»reveno« de la antaŭaj Profetoj, kiel atestas tiu verso, Liaj kunuloj sekve devas esti »reveno« de la antaŭaj kunuloj, ĉar la »revenon« de la antaŭaj homoj klare atestas la supre menciita verso. Kaj se vi neas tion, vi nepre malakceptas la veron de la Korano, la plej certan pruvon, elmontritan de Dio al la homoj. Simile penu ekkompreni la signifon de la »reveno«, »revelacio«kaj »renaskiĝo«, kiel de okazantaj en la tagoj de la Malkaŝantoj de la Dia Esenco, por ke vi ekvidu per viaj propraj okuloj la »revenon« de la benitaj animoj en la sanktigitajn kaj lumajn korpojn, ke vi forlavu la polvon de nesciado kaj purigu la ombriĝintan esencon de via estaŕo per la akvo de favoro, fluanta el la Fonto de la dia sciado; por ke, per la povo de Dio kaj la lumo de la dia gvidado, vi distingu la tagiĝlumon de l’ eterna brilego de la malhela nokto de erarado.

60

Plie, estas evidente al vi, ke la Portantoj de la konfiditaŕo de Dio estas aperigitaj al ĉiuj popoloj de la tero, kiel Proklamantoj de nova Afero kaj Portantoj de nova Revelacio. Ĉar tiuj Birdoj de la Plejalta Trono ĉiuj estas senditaj el la ĉielo de la Volo de Dio, kaj ĉar ĉiuj ili leviĝas por proklami Lian nekontraŭeblan kredon, ili estas tial konsiderataj kiel unu animo kaj la sama persono. Ĉar ĉiuj ili trinkas el la sama kaliko de amo de Dio kaj nutras sin per la frukto de la sama Arbo de Unueco. Ĉiu el tiuj Malkaŝantoj de Dio havas du statojn. Unu estas la stato de pura abstrakteco kaj esenca unueco. Tiurilate, se vi nomos ĉiujn ilin per unu nomo kaj atribuos al ili la samajn kvalitojn, vi ne ĉeflankiĝos de la vero. Kiel Li revelaciis: <#Qur'an_2÷285> »Nenian distingon Ni faras inter iuj el Liaj Senditoj!«[110] Ĉar ĉiu el ili alvokas la loĝantojn de la tero, ke ili konfesu la Unuecon de Dio, kaj heroldas al ili la Kawťľaron de senfina favoro kaj kompatemo. Ĉiuj ili estas vestitaj per la robo de profeteco kaj kovritaj per la mantelo de gloro. Tiel Mahometo, la Punkto de la Korano, diris: »Mi estas ĉiu el la Profetoj.« Simile Li diris: »Mi estas la unua Adamo, Noa, Moseo kaj Jesuo«. Similaj estis la deklaroj de ‘Alí. Tiaspecaj diraŕoj, kiuj indikas la esencan samecon de tiuj Proklamantoj de la Unueco, emanis ankaŭ de la Fluajoj de la senmortaj paroloj de Dio kaj Trezorejoj de la gemoj de la dia sciado, kaj estis enskribitaj en la sanktaj skribaŕoj. Tiuj Vizaĝoj estas ricevantoj de la Dia Ordono, kaj tagiĝ-lokoj de Lia Revelacio. Tiu Revelacio estas supera al la vualoj de obleco kaj al la hazardaŕoj de nomrboj. Tiel Li diris: <#Qur'an_54÷50> »Nia Afero estas nur unu.«[111] Ĉar la Afero estas unu kaj sama, ankaŭ ĝiaj Proklamantoj devas esti unuj kaj samaj. Simile la Imámoj de la mahometana kredo, tiuj lampoj de certeco, diris: »Mahometo estas nia unua, Mahometo estas nia lasta, Mahometo estas nia ĉio.«

61

Klare kaj evidente estas al vi, ke ĉiuj Profetoj estas Temploj de la Afero de Dio, kiuj aperis, vestitaj per diversaj vestoj. Se vi rigardos per juĝokapablaj okuloj, vi vidos ilin ĉiujn loĝantajn en la sama tabernaklo, ŝvebantajn en la saman parolon kaj proklamantajn la saman kredon. Tia estas la unueco de tiuj Esencoj de l’ ekzisto, de tiuj Lumportantoj de senfina kaj senmezura brilego. Tial, se unu el tiuj Malkaŝantoj de Sankteco proklamus: »Mi estas reveno de ĉiuj Profetoj«, Li dirus veron, efektive. En ĉiu sekvanta Revelacio, simile, la reveno de la antaŭa Revelacio estas fakto, kies vereco estas firme pruvita. Ĉar la reveno de la Profetoj de Dio, kiel estas atestite en versoj kaj tradicioj, estis konvike elmontrita, la reveno de iliaj elektitoj sekve ankaŭ estas definitive pruvita. Tiu reveno estos tro memevidenta, por postuli ian argumenton aŭ pruvon. Konsideru, ekzemple, ke inter la Profetoj estis Noa. Kiam Li estis vestita per la robo de profeteco kaj instigita de la Spirito de Dio or leviĝi kaj proklami Lian Aferon, kiu ajn ekkradis je Li kaj konfesis Lian kredon, al tiu favordonita estis nova vivo. Pri tiu homo oni povis sendube diri, ke li estis renaskita kaj revivigita, ĉar antaŭ la ekkredo je Dio kaj akcepto de Lia Malkaŝanto li estis liginta siajn sentojn al la aferoj de la mondo, kiel korligiteco al teraj posedaŕoj, al la edzino, infajon, manĝo, trinko k.t.p., tiagrade, ke tage kaj nokte lia sola zorgo estis amasigi riĉaŕojn kaj akiri rimedojn por plezuroj kaj vivoĝuoj. Ekster tio, antaŭ ol li sensoifiĝis per la vivodona akvo de kredo, li estis tiel kunkresinta kun la tradicioj de siaj prapatroj kaj tiel pasie korligite al la sekvado de iliaj moroj kaj leĝoj, ke li preferus eĉ esti trafita de morto, ol malrespekti unu literon de tiuj superstiĉaj formoj kaj manieroj, kutimaj inter lia popolo. Kiel la popolo kriis; <#Qur'an_43÷22> »Vere ni trovis niajn patrojn kun kredo, kaj vere ni sekvos iliajn paŝojn.«[112]

62

Tiuj samaj homoj, kvankam envolvitaj en ĉiu tiuj vualoj de limigiteco, malgraŭ la detena forto de tia ritaro, tuj post kiam ili trinkis senmortan gluton da kredo el la kaliko de certeco, el la manoj de la Malkaŝanto de la Plejglora, tiel altiĝis, ke ili estis pretaj forlasi por Li siajn familiojn, havaŕojn, fordoni siajn vivojn, kredaŕojn kaj vere ĉion, krom Dio! Tiel potenca estis ilia sopiro al Dio, tiel edifa la abundo de ilia ekstazo, ke la mondo kaj ĉio, kion ĝi entenas, paliĝis antaŭ iliaj okuloj, kiel neniaŕo. Ĉu tiuj personoj ne prezentas ekzemplojn de la misteroj de la»renaskiĝo« kaj »reveno«? Ĉu ne estis vidite, ke tiuj samaj homoj, antaŭ ol ili estis dotitaj per la nova kaj mirinda favoro de Dio, streĉadis siajn mensojn en sennombraj manieroj, pro certigi al si sekurecon de siaj vivoj kontraŭ pereo? Ĉu dorno ne plenigadis ilin per timo, kaj la vido de vulpo ne instigadis ilin al forkuro? Sed, foje honoritaj per la plejsupra distingo de Dio kaj allasitaj al la bundo de Lia favoro, ili oferus volonte, se ili povus, dek mil vivojn sur Lia vojo! Ne, iliaj benitaj animoj, malŝatante la kaĝon de la korpo, sopiris liberiĝon. Unu sola militisto de tiu armeo ekstarus kaj ekbatalus kontraŭ amaso! Kaj tamen, se ne okazus tiu ŝanĝo en iliaj vivoj, kiel ili scipovus plenumi tiajn farojn, kontraŭajn al la manieroj de la homoj kaj nekunigeblaj kun iliaj deziroj?

bottom of page