top of page

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de potenco kaj saĝo.

(Bahá’u’lláh)

 

Benita estas la punkto, kaj la domo, kaj la loko, kaj la urbo, kaj la koro, kai la monto, kaj la ŝirmejo, kaj la kavo, kaj la valo, kaj la lando, kaj la maro, kaj la insulo, kaj la kampo, kie oni Dion mencias kaj Lin laŭde gloras.

(Bahá’u’lláh)

 

Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, Vi altiras al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, Vi donacas la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, neniu povas rezisti la efikon de Via suverena volo. De eterne Vi regas la tutan kreitaron, kaj Vi ĉiam regados super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la ĉiopova, la Plejlaŭdegata, la Plejpotenca, la Plejsaĝa. Lumigu, ho Eternulo, la vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas Via Malkaŝanto kaj la Fonto de Via Esenco. Vere, Vi estas la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Senlima,la Ĉionvenkanta.

(Bahá’u’lláh)

 

Laŭdegata estas Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras nenion, Kiu estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plejpotenca. Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke mi ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe mian vizaĝon plene turnu al Vi. Vi estas la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia.

(Bahá’u’lláh)

 

Mi vekiĝis sub Via ŝirmo, ho mia Dio, kaj decas al tiu, kiu serĉas tiun ŝirmon, restadi en la Sanktejo de Via protekto kaj la Fortikaĵo de Via defendo. Iluminu mian internan estaĵon, ho mia Eternulo, per la majesto de la Tagiĝo de Via Revelacio, samkiel Vi iluminis mian eksteran estaĵon per la matena lumo de Via favoro.

(Bahá’u’lláh)

 

Mi ellitiĝis ĉi-matene pro Via favoro, ho mia Dio, kaj iris for el mia hejmo, fidante tutplene je Vi kaj konfidante min al Via prizorgo. Donu al mi el la ĉielo de Via kompato benon Vian kaj ebligu al mi reveni hejmen tiel sekure, kiel vi ebligis al mi foriri sub Via protekto, kun miaj pensoj konstante fiksitaj al Vi. Ne estas alia Dio krom Vi, la Unusola, la Ne-komparebla, la Ĉioscia, la Plejsaĝa.

(Bahá’u’lláh)

 

Ho mia Dio, mia Mastro, la Celo de mia deziro! Ĉi tiu servanto Via sopiras dormon en la ŝirmejo de Via kompato kaj ripozon sub la baldakeno de Via favoro, petegante Viajn prizorgon kaj protektadon. Mi petas Vin, ho mia Eternulo, je Via okulo nedorma, protekti miajn okulojn, ke ili vidu nenion krom Vi. Plifortigu, do, ilian vidpovon, por ke ili distingu Viajn signojn kaj ekvidu la Horizonton de Via Revelacio. Vi estas Tiu, antaŭ la signoj de Kies ĉiopotenco la kvintesenco de potenco tremas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Ĉionvenkanta, la Senkondiĉa.

(Bahá’u’lláh)

 

Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis ĉirkaŭata de angoroj, kiajn neniu buŝo povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj festu Vian laŭdon en ĉi tagoj, kiam ĉiuj sin turnis for de Via beleco, disputis kontraŭ Vi kaj senestime sin turnis for de Tiu, Kiu estas la Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi Vin krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por Vin asisti krom Via propra. Mi petegas al Vi: faru min kapabla resti fidela al Via amo kaj Via memoro. Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas ĉion en mi. Vi vere estas la Konanto, la Scianto pri ĉio. Ne senigu min, ho mia Eternulo, je la briloj de la lumo de Via vizaĝo, kies klaro iluminas la tutan mondon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plejpotenca, la Plejglora, la Ĉiam-Pardonanta.

(Bahá’u’lláh)

 

Ho Vi, Kies vizaĝo estas la objekto de mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro, mi petegas Vin ne deteni de mi, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj donacu al mi la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Vi vere estas la Reĝo de ĉiuj homoj. Estas neniu Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

(Bahá’u’lláh)

 

Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu eksonis la Horo kaj venis la Releviĝo, kaj kaptis timo kaj tremo ĉiujn, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, pluvigu el la firmamento de Via mizerikordo kaj el la nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ĝojigos la korojn de Viaj servantoj, kiuj turnis sin al Vi kaj helpis Vian Aferon. Protektu Viajn geservantojn, ho mia Eternulo, kontraŭ la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj, kaj donu al ili, el la manoj de Via graco, trinkon de la milde fluanta akvo de Via kono. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Plejalta, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.

(Bahá’u’lláh)

 

Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero! Per la spirito de potenco firmigu min en Via Kredo, ho mia Plejamata, kaj per la lumo de Via gloro revelaciu al mi Vian vojon, ho Vi, la Celo de mia deziro! Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco, ho Fonto de mia ekzisto, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min, ho Vi, Kiu estas mia Dio! Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Akompananto, kaj la riĉoj de Via praa vizaĝo liberigu min de ĉio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, Kiu estas la plej malkaŝita el la malkaŝitaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj!

(Bahá’u’lláh)

 

Ho mia Dio, la Dio de donacado kaj kompato! Vi estas la Reĝo, per Kies ordona vorto la tuta kreitaro estis kreita; kaj Vi estas tiu Ĉion-donanto, la faroj de Kies servantoj neniam malebligas al Li montri Sian favoron, nek nuligas la signojn de Lia donacemo. Permesu al ĉi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaŭzo de lia saviĝo en ĉiu mondo el Viaj mondoj. Vere, Vi estas la Ĉio-pova, la Plej Potenca, la Ĉio-scia, la Plej-saĝa.

(Bahá’u’lláh)

 

Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo, mia Dio! Mi petegas Vin je Via potenco, kiu ĉirkaŭas ĉiujn kreitaĵojn, kaj je Via suvereneco, kiu superas la tutan universon, kaj je Via Vorto, Kiu estas kaŝita pro Via saĝeco kaj per Kiu Vi kreis la ĉielon kaj la teron, ke Vi ebligu al ni esti konstantaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado al Via volo, kaj ke ni fiksu nian rigardon al Via Vizaĝo kaj atestu Vian gloron. Ebligu al ni, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj kaj gardi Vian Kredon je Via regno. Eterne Vi ekzistas sendepende de la mencio de ĉiuj el Viaj kreitoj kaj ĉiam restos tia, kia Vi estas. En Vin mi metas mian tutan konfidon, al Vi mi turnas mian vizaĝon, la kordonon de Via amema prizorgo mi firme tenas, kaj al la ombro de Via kompato mi rapidas. Ne pelu min kiel ĉagreniton for el Via pordo, ho mia Dio, kaj ne detenu de mi Vian favoron, ĉar nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej-Donacema. Laŭdado estu al Vi, ho Vi, Kiu estas la Plejamata de tiuj, kiuj konas Vin.

(Bahá’u’lláh)

 

Ho Dio, mia Dio! Mi forlasis mian hejmon, firme tenante la kordonon de Via amo, kaj plene mi subigis min al Via prizorgo kaj Via protektado. Mi petegas Vin je Via povo, per kiu Vi protektis Viajn amatojn kontraŭ la ribelemaj kaj malicaj, kaj kontraŭ ĉiu obstina subpremanto kaj ĉiu malvirta aganto, kiu erarvagadas fore de Vi, gardu min sekura per Via malavaro kaj Via graco. Ebligu al mi do reveni al mia hejmo per Via potenco kaj Via forto. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Helpo en Dangero, la Mem-Ekzistanta.

(Bahá’u’lláh)

 

Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, ekflamis per la fajro de Via Kredo, kaj multaj dormantoj vekiĝis per la dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉis rifuĝon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj anhele strebis al la fonto de Viaj vivigaj akvoj dum la tagoj Viaj! Benata estas tiu, kiu direktis sin al Vi kaj hastis por atingi la Tagiĝon de la Lumoj de Via Vizaĝo. Benata estas tiu, kiu sin tutkore turnis al la Leviĝejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas tiu, kiu elspezis sur Via vojo, kion Vi estis donacinta al li pro Viaj malavaro kaj favoro. Benata estas tiu, kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetis for ĉion alian krom Vi. Benata estas tiu, kiu ĝuis konfidan komunon kun Vi kaj senigis sin je ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis super la horizonto de Sia malliberejo, ke Vi ordonu al ĉiuj tion, kio estas konvena al Vi kaj kio decas je Via plejalteco. Via potenco vere superas ĉion.

(Bahá’u’lláh)

 

Ho mia Eternulo! Faru Vian belecon mia mangaĵo kaj Vian ĉeeston mia trinkaĵo, kaj Vian plaĉon mia espero, kaj gloradon al Vi mia agado, kaj rememoron pri Vi mia akompananto, kaj la potencon de Via suvereneco mia helpo, kaj Vian restadejon mia hejmo, kaj mian vivejon la loko, kiun Vi sanktigis de la limoj metitaj al tiuj, kiuj kvazaŭ per vualo estas forfermitaj de Vi. Vi estas vere la Ĉio-pova, la Plejglora, la Plejpotenca.

(Bahá’u’lláh)

 

Mi petegas ai Vi, ho mia Dio, je Via nomo, kies brileco ĉirkaŭas la teron kaj la ĉielon, ebligi al mi tiel cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Epistoloj, ke mi ĉesu trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi difinas por mi de Via volo.

(Bahá’u’lláh)

 

Ho mia Dio! Ho mia Dio! Unuigu la korojn de Viaj servantoj kaj revelaciu al ili Vian grandan celon. Ili sekvu Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio! Ne lasu ilin solaj, sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de Via scio kaj ĝojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia Helpanto kaj ilia Eternulo.

(Bahá’u’lláh)

 

Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio, ĉar Vi manifestis tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj en Viaj plej elstaraj Epistoloj, la Tagon, en kiu Vi elverŝis la lumon de la gloro de ĉiuj Viaj nomoj super la tuta kreitaro. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn, kiu direktis sin al Vi kaj eniris Vian ĉeeston kaj kaptis la sonojn de Via voĉo. Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter la servantoj Viaj kaj disverŝu la laŭdadon al Vi inter Viaj kreitoj, por ke Via revelacio rave plenigu la animojn de ĉiuj vivantaj sur Via tero. Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivigaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi alvokis ilin al Via tronejo, ne forpelu ilin do el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj altigi ĝis la sfero de Via proksimeco, tiel ke nek la leviĝo de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj, kiuj malkredas je Via plej majesta kaj plej forta Memo, sukcesu deteni ilin de Vi.

(Bahá’u’lláh)

 Preĝoj revelaciitaj de Bahá’u’lláh

bottom of page