top of page

 La esenco de la diaj misteroj en la etapoj de supreniro destinitaj por kiuj sopiras
alproksimiĝi al Dio, la Ĉiopova, la Ĉiampardonanta: Feliĉaj la justuloj kiuj trinkas el
tiuj klaraj torentoj!


LI ESTAS LA EKZALTITA, LA PLEJALTA!


1 Ho vojaĝanto sur la vojo de la justeco kiu kontemplas la vizaĝon de la kompato! Via
epistolo estis ricevita, restis konstataĵo pri via demando kaj estis aŭskultitaj la melodiaj
vortoj de via animo venantaj de la plej intimaj ĉambroj de via koro, post kio altiĝis la nuboj
de la Dia volo por ke pluvu sur vi la elfluoj de la ĉiela saĝo, por tiel senigi vin de ĉio, kion vi
antaŭe akiris, por porti vin el la regnoj de la kontraŭdiro al la retirejoj de la unueco, kaj
konduki vin al la sanktaj torentoj de Lia Leĝo. Eble vi povos trinki el ili, ripozi en ili, satigi
vian soifon, refreŝigi vian animon kaj esti kalkulita inter tiuj, kiujn la lumo de Dio bone
survojigis en ĉi tiu tago.


2 Kvankam nun Mi estas sieĝita de la hundoj de la tero kaj de la bestoj de ĉiuj lokoj, restos
kaŝita la sekreta loĝejo de Mia interna Esto, kvankam al Mi estos malpermesite disvastigi
kion Dio liveris al Mi el la mirindaĵoj de Lia scio, la gemoj de Lia saĝo kaj la montroj de Lia
potenco, malgraŭ ĉio, Mi malinklinas frustri la esperojn de kiu alproksimiĝis al la sanktejo
de grandeco, penis eniri en la ĉambrojn de la eterneco kaj aspiris sori tra la senlimeco de ĉi
tiu kreo dum aŭroras la dia dekreto. Pro tio, Mi rankontos al vi iujn verojn el inter kiuj Dio
donis al Mi, sed nur laŭ la mezuro per kiu la animoj povos toleri kaj la mensoj elteni, por ke
la maliculoj ne okazigu bruegon, nek hisu la standardojn la hipokrituloj. Mi petegas al Dio,
ke Li grace Min helpu tion fari, ĉar Li estas por tiuj, kiuj al Li petegas, la Malavara, kaj por
kiuj montras kompaton, Li estas la Plej Kompatema.


3 Sciu do, ke decas al via eminenteco mediti ekde la komenco ĉi demandojn en via koro: Kio
instigis al la diversaj popoloj kaj dinastioj de la tero malakcepti la Apostolojn, kiujn Dio
sendis pere de Sia forto kaj potenco, kiujn Li aperigis por ekzalti Sian Aferon, disponigante
ke ili estu la Lampoj de la eterneco ene de la Niĉo de Lia unueco? Kial la popoloj malakceptis
Ilin, pridemandis, leviĝis kontraŭ Ili kaj konfrontis Ilin? Per kiu fundamento ili neis
agnoski Ilian apostolecon kaj aŭtoritaton, eĉ pli, ili neis Ilian veron kaj fiparolis pri Ili, ĝis la
mortigado aŭ ekziliĝo en la dezerto?


4 Ho marŝantoj tra la dezerto de la scio kiu loĝis en la arkeo de la saĝo! Ĝis kiam vi ne estos
kompreninta la kaŝitajn misterojn kiujn Ni raportos al vi, vi ne povos atendi atingi la
altaĵojn de la fido kaj la certecon en la Afero de Dio kaj en kiuj estas la Manifestiĝoj de Lia
Afero, la Aŭroroj de Lia ordono, la Trezoroj de Lia revelacio kaj la Deponantoj de Lia scio.
Se tion vi ne atingus, vi estus kalkulitaj inter kiuj ne penis por la Afero de Dio, nek inhalis
la parfumon de la fido kiu venas de la vesto de la certeco, nek supreniris la altaĵojn de la dia
unueco, nek rekonis la pozicion de la dia singulareco en la Enkarniĝoj de la laŭdo kaj la
Esencoj de la sankteco.


5 Penu do, frato Mia, kompreni ĉi aferon por ke la vualoj estu levitaj de la surfaco de via
koro kaj estu vi kalkulita inter tiuj, al kiuj Dio favorigis per tiel penetra vido kiu permesas
vidi la plej subtilajn realaĵojn de Lia regno, malkovri la misterojn de Lia regno, percepti la
signojn de Lia trascenda Esenco en ĉi tiu morta mondo kaj atingi stacion, en kiu oni ne
vidas distingon inter Liaj kreitaĵoj, nek trovas iun ajn mankon en la kreo de la ĉieloj kaj la
tero.iii


6 Nun kiam la diskurso atingis ĉi tiun ekzaltitan kaj malfacile trakteblan temon kaj tuŝis ĉi
tiun subliman kaj nepenetreblan misteron, sciu ke la popoloj kristana kaj juda ne kaptis la
celon de la vortoj de Dio, nek la promesojn faritajn en Lia Libro kaj sekve ili neis Lian
Aferon, apartiĝis de Liaj Profetoj kaj rifuzis Liajn pruvojn. Se ili estus fiksintaj sian
rigardon sur la atesto de Dio mem, kaj estus rifuzintaj sekvi la paŝojn de la fianimuloj kaj
malsaĝuloj inter iliaj civilaj kaj religiaj gvidantoj, sendube ili estus atingintaj la deponejon
de la gvido kaj la trezorejon de la virto kaj estus trinkintaj el la klaraj akvoj de eterna vivo
en la urbo de la Plej Kompatema, en la ĝardeno de la Ĉioglora kaj en la intima realeco de Lia
paradizo. Sed, pro tio ke ili rifuzis vidi per la okuloj kun kiuj Dio dotis ilin kaj dezirante
malsamajn aferojn ol tiuj, kiujn Li en Sia kompato estus dezirinta por ili, ili vagadis for de
la rifuĝejoj de la proksimeco, ili senigis sin de la vivantaj akvoj de la kunveno kaj de la fonto
de Lia graco, kaj ili kuŝas kiel mortintoj en la mortotuko de sia propra memo.


7 Pere de la forto de Dio kaj Lia potenco Mi rakontos al vi kelkajn revelaciitajn fragmentojn
en la antikvaj Libroj kaj Mi mencios kelkajn el la signoj anoncintaj la aperon de la
Manifestiĝoj de Dio en la sanktigitaj personoj de Liaj Elektitoj, por ke vi rekonu la Tagiĝon
de ĉi mateno eterna kaj kontemplu ĉi Fajron kiu brulas en la Arbo kiu ne estas el Oriento,
nek Okcidento.iv Eble malfermiĝu la okuloj atinginte la ĉeeston de via Sinjoro, kaj via koro
partoprenu el la benoj kaŝitaj ene de ĉi foraj sekretaj trezoroj. Tial, danku al Dio, Kiu vin
elektis por ĉi tiu graco kaj vin kalkulis inter kiuj estas certigitaj, ke ili renkontiĝos kun sia
Sinjoro.


8 Jen la teksto pri kio antikve estis revelaciita en la unua Evangelio, laŭ Mateo, pri la signoj
kiuj nepre devus anonci la alvenon de Kiu venus post Li. Ĝi diras: “Ve al la gravedulinoj
kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj...”v, ĝis kiam la mistika Kolombo kantante en la koro mem
de la eterneco, kaj la ĉiela Birdo, trilante sur la dia Lotusarbo, diras: “Sed tuj post la aflikto
de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la
ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos; kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de
homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la
nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro. Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda
sono de trumpeto”.vi


9 En la dua Evangelio, laŭ Marko, la Kolombo de sankteco parolas en tiaj terminoj: “Ĉar
tiuj tagoj estos tagoj de aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la kreo, kiun Dio kreis, ĝis
nun, kaj neniam estos”vii. Pli poste kantu similan melodion, sen ŝanĝo aŭ modifo. Dio, vere,
atestas la veron de Miaj vortoj.


10 Kaj en la tria Evangelio, laŭ Luko, konstateblas: "Kaj estos signoj en la suno kaj la luno
kaj la steloj, kaj sur la tero mizero de nacioj, konsternitaj de la muĝado de la maro kaj la
ondegoj; homoj malfortiĝos de timo kaj de atendado de tio, kio venos sur la mondon; ĉar la
potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos. Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun
potenco kaj granda gloro. Sed kiam tio komencos okazi, rigardu supren kaj levu viajn
kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas".viii

bottom of page